Homoj

Camillo Sbarbaro

La 31-an de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1967) de la liguria poeto kaj verkisto Camillo Sbarbaro (1888-1967) it.wikipedia.org/wiki/Camillo_Sbarbaro
​Ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto, kvankam estis ja tradukitaj 9 liaj poeziaĵoj (entute, 317 versoj), publikigitaj:
– la unua, tradukita de Gaudenzio Pisoni, en “Literatura Foiro” 1979-55 kaj en la volumo “Enlumas min senlimo”, LF-Koop 1990, p.81;
– la dua kaj la tria, tradukitaj de Carlo Minnaja, en la volumo “Enlumas min senlimo”, LF-Koop 1990, p. 82 kaj 83-84;
– la lastaj ses, tradukitaj de Carlo Minnaja, en la volumo “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”, EVA 2013, pagg. 57-64:
1- Talor mentre cammino solo al sole – Kelkfoje dum mi marŝas sub la suno;
2- Mi desto dal leggero sonno solo – El dorm’ leĝera mi vekiĝas sola;
3- Padre che muori tutti i giorni un poco – Patro mortanta ĉiutage iom;
4- Adesso che placata è la lussuria – Nun, kiam voluptemo trankviliĝis;
5- Taci, anima mia – Silentu, anim’ mia;
6- Voze (Voze, che sciacqui al sole la miseria) – Voze (Voze, subsune lavas mi l’ mizeron);
7- Liguria (Scarsa lingua di terra che orla il mare) – Ligurio (Minca terlando, kiu maron randas);
8- La trama delle lucciole – La plekto de l’ lampiroj (Ĉu vi memoras plekton de l’ lampiroj);
9- Era color del mare e dell’estate – Estis kolor’ de l’ mar’ kaj de l’ somero.
​Mi transkribas la Esperantan version de “Padre che muori tutti i giorni un poco” – Patro mortanta ĉiutage iom (la itala originalo estas legebla ĉe
CAMILLO SBARBARO: “Padre che muori tutti i giorni un poco”…
​kaj aŭskultebla ĉe
www.youtube.com/watch?v=tkmw1r_c_lo ).
​Mi aldonas:
​- la kovrilojn de “Enlumas min senlimo” kaj “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”;
​- la memortabulon pri Camillo Sbarbaro en lia naskiĝurbo Santa Margherita Ligure.


PATRO MORTANTA ĈIUTAGE IOM

Patro mortanta ĉiutage iom,
ekpalas via mens’ kaj vi nur vidas
la filojn per okuloj larĝigitaj
kaj vin meme nek rimarkas nek priploras –

kiam mi pensas pri la fort’ laŭ kiu
vi vivis, pri l’ malsat’ atribuita
de vi al ĉio eta kaj mizera;
sub ŝelo kruda
via senpeka koro de infano;
pri via amo al patrino via,
al maldanka fratin’, al panjo nia
mortinta;
pri via vivo tute kunpremita
kaj vin rigardas, kiel vi nun estas
mi tordas al en silento miajn manojn.

Kontraŭ l’ indiferento de la vivo
mi vidas senutila eĉ la virton
kaj spertas, forte kiel jam neniam
antaŭe, senton de soleco nia.

Al ĉiuj volas mi konfesi, patro
ridanta ĉe la vid’ pri mi, tremanta
se per atentosigno mi vin zorgas,
pri kiom fia estis mi kun vi.
Kvankam rimorso mia malpeziĝas,
dum pli juste ĝi devus firme pezi
sur kor’, nekonfesite…

Mi senbarba junulo vin rigardis
kolere, patro, pro la maljuneco…
Kontraŭ vi maljunulo mi ĝeniĝis…

Patro, kiu min tenis surgenue
en la mallumiĝanta ĉambro,
fronte de l’ fenestro: la lumojn ni kalkulis
per kiuj punkte la montet’ ekbrilis
en konkur’ pri l’ unua kiu vidis,

pardonon mi ne petas per la larmoj,
ĉar ja tro dolĉe estus por mi plori,
sed mi ĝin petas, per la pli amaraj,
kiuj ne volas el okul’ eliĝi.

Nur unu konsidero min konsolas,
ke mi senlarme vin rigardi povas:
la memoro pri mi, etulo, kiam
je l’ penso ke vi ankaŭ, nia patro,
samkiel ĉiuj devis morti,
en mia lito, sole kaj silente
dumnokte pro konsterno mi larmadis.

Pri tio, kion nun mi ne priploras,
tiu plor’ infanaĝa min konsolas,
patro, ĉar ŝajnas al mi, ke mi lasis
en tiuj larmoj mian infanecon.

Camillo Sbarbaro, trad. Carlo Minnaja
(el “Enlumas min senlimo” 1990, p. 83-84)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *