Homoj

Pío Baroja

La 30-an de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1956) de la hispana verkisto laŭ malproksima itala deveno Pío Baroja y Nessi (1872-1956)
it.wikipedia.org/wiki/P%C3%ADo_Baroja
eo.wikipedia.org/wiki/P%C3%ADo_Baroja
konata precipe pro la verko “El árbol de la ciencia” (La arbo de la sciado).
​Tre kompleksa personeco, ema al skeptikismo kaj pesimismo, Baroja, kvankam naskiĝinta kaj parte vivinta en Eŭskio (Vaskolando), abomenis (samkiel lia samlandano Miguel de Unamuno) la eŭskan naciismon; li simpatiis la anarĥiismajn doktrinojn, sed li opiniis, ke anarĥio ne povas esti la solvo de la mondaj problemoj; li estis sendiulo kaj kontraŭklerikalulo, sed ankaŭ kontraŭkomunisto; en 1936, dum la hispana intercivitana milito, li estis arestita de karlistoj (naciistoj kaj monarkiistoj), sed poste li verkis kontraŭ la Respubliko, kaj en 1938 ĵuris kiel membro de la “Instituto de España” (Hispana Instituto, kiu grupigis la Reĝajn Akademiojn); lian funebran ceremonion ĉeestis la frankista ministro pri Nacia Eduko (kaj tio ne nur ĉar Baroja estis membro de la “Real Academia Española” – Hispana Reĝa Akademio, Akademio pri hispana lingvo), tamen inter tiuj kiuj portis lian ĉerkon estis Ernest Hemingway

Ernest Hemingway


li aktive okupiĝis pri okultismo.
​La stilo de Baroja karakteriziĝas per mallongaj frazoj, per la buŝa lingvaĵo, per la rakonta rapido.
​En Esperanto ekzistas la traduko de du liaj verkoj:
– “El árbol de la ciencia” (La arbo de sciado), trad. Fernando de Diego, Stafeto, La Laguna 1973;
​- “Susana y los cazadores de moscas” (Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj), trad. Joxemari Sarasua, Eŭska Esperanto-Asocio kaj Fundación Esperanto, Zaragoza 2004.
​Recenzo (de Petro Braŭn) pri “Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj” aperis en Beletra Almanako numero 3, septembro 2008, p. 77-78.
​Mi aldonas:
​- karikaturon de Pío Baroja, kun la karakteriza vaska ĉapo;
– la kovrilon de “La arbo de sciado”;
– la kovrilon de “Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *