Homoj

Mario Luzi

La 20-an de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1914) de la itala (florenca) poeto kaj verkisto Mario Luzi (1914-2005)
it.wikipedia.org/wiki/Mario_Luzi
ŝlosila figuro de la itala poezio de la dudeka jarcento, unu el la ĉefroluloj de Hermetismo.
Okaze de lia naŭdekjara naskiĝtago, li estis nomumita Dumviva Senatano “pro liaj altegaj meritoj en la literatura kaj arta kampo”, sed precipe kiel morala kompenso pro la ne-atribuo al li de la Nobelpremio pri Literaturo (li estis la itala kandidato dum sep jaroj); tiu premio ŝanis je manatingo en 1997, sed poste la Sveda Akademio ĝin atribuis al lia samnaciano Dario Fo (eble ĉar Luzi estis kristana poeto, kiu ne okupiĝis pri politiko).
Kuriozaĵo: kvankam magistro, kaj universitata profesoro, Mario Luzi ne posedis la atestilon pri elementa lernejo, ĉar li saltis la kvinan lernoklason (tute samkiel mi).
​Pri li ekzistas en Esperanto jenaj tradukoj:
– “Sulla riva” (Ĉe la marbordo), trad. Gaudenzio Pisoni, en “Enlumas min senlimo”, 1990, p. 182;
– “Come tu vuoi” (Kiel vi volas), trad. Carlo Minnaja, en “Enlumas min senlimo”, 1990, p. 183;
– “La notte lava la mente” (La nokto lavas la menson), trad. Carlo Minnaja, en “Enlumas min senlimo”, 1990, p. 184;
– “Il fiume” (La rivero), trad. Carlo Minnaja, en “Enlumas min senlimo”, 1990, p. 185-186;
– El “Semproniano”, “Ci vorrebbe più pace” (Necesus pli da paco), trad. Nicolino Rossi, en “Literatura rigardo tra la suda toskana Maremo, dua parto”, 2010, p. 232-233;
– “A mezzacosta” (Duondeklive), trad. Nicolino Rossi, en “Literatura rigardo tra la suda toskana Maremo, dua parto”, 2010, p. 234;
– “La valle” (La valo), trad. Nicolino Rossi, en “Literatura rigardo tra la suda toskana Maremo, dua parto”, 2010, p. 235;
– “L’ultima poesia” (La lasta poemo), trad. Nicola Ruggiero (9.3.2005).
Krome, ŝuldiĝas al Mario Luzi la antaŭparolo (tradukita de Giorgio Silfer) al la versio en Esperanto de la unuaj tri tagoj de Dekamerono, LF-Koop 1995

Johano Bokaĉo


Mi transskribas, en la itala kaj en Esperanto, “L’ultima poesia” (La lasta poemo), kaj aldonas la kovrilojn de “Enlumas min senlimo” kaj “Literatura rigardo tra la suda toskana Maremo, dua parto”.


L’ULTIMA POESIA
Il termine, la vetta
di quella scoscesa serpentina
ecco, si approssimava,
ormai era vicina,
ne davano un chiaro avvertimento
i magri rimasugli
di una tappa pellegrina
su alla celestiale cima.

Poco sopra
alla vista
che spazio si sarebbe aperto
dal culmine raggiunto…
immaginarlo
già era beatitudine
concessa
più che al suo desiderio al suo tormento.
Sì, l’immensità, la luce
ma quiete vera ci sarebbe stata?
Lì avrebbe la sua impresa
avuto il luminoso assolvimento
da se stessa nella trasparente spera
o nasceva una nuova impossibile scalata…
Questo temeva, questo desiderava.

Mario Luzi

LA LASTA POEMO

La pinto, la finiĝo
de tiu deklivo krutspirala,
jen ĝi alproksimiĝis,
kaj jam pliapudiĝis,
donacis averton iel klaran
la magraj restaĵetoj
de etapo pilgrimula
supren al la ĉiela pinto.

Iom supre
al la vido,
vizio kia malfermiĝus
el pinto atingita…
ĝin ekimagi
jam estis beateca ĝu’
donita
pli ol al lia dezir’, al lia turmento.
Jes, la senlimec’, la lumo,
sed ĉu estontis vera trankvileco?
Tie estus lia komisio
havinta la enluman finabsolvon
de si mem en tiu diafana sfero
aŭ naskiĝis ia nova neebla eskalado…
Tion li timis, tion li deziradis.

Mario Luzi, trad. Nicola Ruggiero (9.3.2005)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *