Homoj

Antonio Canova

La 1-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1757) de la itala (venetia) skulptisto Antonio Canova (1757-1822)
it.wikipedia.org/wiki/Antonio_Canova
eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_Canova
​taksata la plej granda elstarulo de la novklasika skulptarto.
​Mi sendas al la Vikipedia paĝo en la itala (tiu en Esperanto estas tre malriĉa).
​Mi transskribas artikolon de Radio Roma- Esperanto de la 14-a de novembro 1976, kaj aldonas la italan poŝtmarkon de 2007 pro la 250-a datreveno de la naskiĝo (kun la skulpta grupo “Amoro kaj Psiĥo”), kune kun la speciala stampo de la naskiĝurbo (Possagno).
​Pri li skribis plurfoje ankaŭ la itala revuo “L’Esperanto” (1922-4, p. 70-72; 1922-12, p. 233-235).


RADIO ROMA – ESPERANTO
14.11.1976
LA KRITIKISTOJ DENOVE FAVORAJ AL LA SKULPTISTO ANTONIO CANOVA
Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

Kiam la skulptisto Antonio Canova mortis, en Venecio, en la jaro 1822-a, la tuta mondo priploris lin, kaj liaj restaĵoj atingis lian naskiĝlokon Posanjo-n (Possagno) tra du vicoj da homoj senkontraste dolorplenaj; sed tuj poste venis silento.
Posteuloj estis kruelaj kun Canova, malgraŭ lia famo, lia amikeco kun eminentuloj, la vasta favoro de li ĝuita dumvive. La lasta kritikisto, kiu laŭdis lin, tion faris en 1830-a; de tiam, Canova estis flankenmetita kiel akademia skulptisto escepte lerta, tamen nehavanta tiujn korbatojn de instinkta vibro, kiuj – laŭ la romantikisma kritiko kaj ĝiaj posteuloj – estas la indico de la vera artisto.
Oni ne komprenis la arton de Canova, kiun oni akuzis pri “nekapablo priskribi, tendenco al gigantismo, etmensa mildemo”. Sed de kelka tempo oni denove parolas pri la geniaj kvalitoj de Canova, precipe en la itala kritiko de la lastaj 35 jaroj.
Pri la skulptisto ĵus aperis katalogo de ĉiuj restintaj verkoj, kiun oni ŝuldas al Giuseppe Pavanello.
Antonio Canova eklernis prilabori marmoron ĉe sia avo, kiu posedis marmorminejojn; li kutimis je tiu laboro ekde siaj fruaj jaroj, kaj tre frue li sentis art-vokiĝon: li havis apenaŭ 11 jarojn, kaj jam kelkajn spertojn, kiam li translokiĝis al Venecio kun la celo perfektigi siajn kapablojn.
Canova estis poeto de l’ marmoro: fakte, li modlis ĝin kun la sama zorgo kaj amemo de poeto, kiu serĉadas vorton por doni al ĝi son-intenson kaj profundecon de spiritaj reeĥoj. Li sukcesis malkovri travideblojn el la ŝtono, al kiu li donis lumojn de malproksimoj, de tiuj malproksimoj, kiuj perdiĝas en la animaj senfinoj, kaj jen la statuoj de Paŭlina Borghese, de Amoro kaj Psiĥo, de la Tri Gracioj.
Novklasikismo kaj imperia stilo, naskiĝintaj fine de 1700-a kaj mortintaj kun Napoleono, estis malfavorataj pro spiritaj, pli ol estetikaj kaŭzoj. Nun, novklasikismo denove fariĝas laŭmoda, pro sia ardo je nekonata kaj ekzalta disfalo, je senespera matureco. L’ arto de Canova tiel retrovis sian klimaton, la merititan respekton, la justan admiron, kaj samkiel li estis malamita dum pli ol unu jarcento, nun li abrupte retrovis fervorajn subtenantojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *