Karaj gelegantoj,
Antonio De Salvo, konscia pri sia grava sansituacio, dum la lastaj vivotagoj intense laboris por pretigi kontribuojn por la tagoj kaj li faris tion ĝis la 20a de Aprilo.
Respektoplene pro lia laboro, kaj lia deziro klerigi nin, ni ilin diskonigis regule ĝis elĉerpigo.
Nun ni ŝatus ke iu daŭrigu lian laboron
Debora Rossetti
Antonio de Salvo tiel kompetente kaj klere regalis nin per ĉiutagaj kultur-piloloj. Espereble troviĝos iu(j) kun sama disciplino kaj kompetento. Honoron al lia memoro!