Personaggi

Ludwig van Beethoven

Il 26 marzo è l’anniversario della morte (nel 1827) del compositore e pianista tedesco Ludwig van Beethoven (1770-1827)
it.wikipedia.org/wiki/Ludwig_van_Beethoven
eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_van_Beethoven
​considerato uno dei più grandi geni della musica, ed uno dei simboli della civiltà occidentale

Armand Su


Colpito da ipoacusia (semisordità) prima dei trent’anni, continuò tuttavia a comporre, dirigere e suonare.
Trascrivo un articolo da “Espero katolika” 1907-42, p. 43-47, in cui gli ultimi giorni della vita di Beethoven sono raccontati in maniera del tutto diversa da come essi vengono presentati su Wikipedia, e la sua morte a soli 56 anni è attribuita, anziché a saturnismo (intossicazione da piombo), a tutt’altra causa; ovviamente, non so quale sia la versione giusta.
Non è un fenomeno soltanto italiano quello denunciato da Antonio De Curtis (Totò), secondo cui “per veder riconosciuto qualcosa, bisogna morire”

Totò


Come spesso capita, ad una scarsa considerazione di Beethoven durante la vita corrisposero solenni funerali dopo la morte: vi presero parte 20.000 persone, e l’orazione funebre fu tenuta da Franz Grillparzer

Franz Grillparzer


Beethoven fu sepolto, in un primo tempo, nel cimitero periferico viennese di Döbling; nel 1888 la salma fu trasferita nel nuovo “Zentralfriedhof” (Cimitero centrale) di Vienna, nella zona che accoglie, tra gli altri, i musicisti Franz Schubert, Johannes Brahms, Johann Strauß figlio

Johann Strauss

Il quarto movimento della nona sinfonia di Beethoven (conosciuto come «Inno alla gioia»)

è stato adottato quale Inno dell’Unione Europea
europa.eu/european-union/about-eu/symbols/anthem_it
europa.eu/european-union/about-eu/symbols/anthem_en
Comunemente, si pensa che l’Inno abbia come testo l’«Ode alla gioia» scritta da Friedrich Schiller nel 1785; in realtà, l’Inno europeo è ufficialmente privo di testo, cioè è costituito unicamente dalla musica (anche perché altrimenti le parole dovrebbero essere tradotte in tutte le lingue dell’Unione)
Una curiosità: quando, nel 2006, il Comune italiano di Rimini decise di rinominare un gruppo di strade centrali, dedicandole al regista Federico Fellini, alla moglie ed attrice Giulietta Masina, ed ai titoli dei loro film, la Via Ludwig van Beethoven divenne “Via Un’agenzia matrimoniale” (in quella stessa occasione, Via dell’Esperanto divenne “Via Luci del Varietà”, e Via L.L. Zamenhof divenne “Via Giulietta Masina”).
​Allego:
​- la versione in Esperanto (non ufficiale, e su testo libero), di Umberto Broccatelli, dell’«Inno alla gioia», da “L’Esperanto” 2002-6, p. 7

Eŭropa Unio


– un annullo postale svedese (Göteborg, 16 dicembre 1970, Beethoven 1770-1970, Musik på frimärken = la musica nei francobolli) per il 200° anniversario della nascita di Beethoven.


LA MORTO DE BEETHOVEN
Alphonse KARR, trad. C. DE REY-PAILHADE
(“Espero katolika” 1907-43, p. 43-47)

Beethoven naskiĝis en Bonn en la jaro 1770, kaj mortis en Baden, malgranda vilaĝo proksime al Vieno, la 26-an de marto 1827.
Dum sia vivo, Beethoven havis nur momenton da feliĉo, kaj tiu feliĉo lin mortigis.
Ĉiam malriĉa kaj apartigita en la soleco pro la malestimo de siaj samlandanoj, kaj ankaŭ pro sia karaktero nature sovaĝa kaj incitegita de la maljusteco, tamen Beethoven verkis la plej belan muzikon, kiun homo iam skribis.
Per la belsona lingvo de la muziko li parolis al la homoj – kiuj ne malŝatis lin aŭskulti. – tiel la naturo interparolas kun ili per tiu ĉiela harmonio de l’ vento, de l’ akvo, de l’ kanto de la birdoj.
Beethoven estas la vera profeto de Dio, ĉar li sola parolis dian lingvajon.
Tamen lia talento estis nekonata, tial ke li devis mem kelkfoje – kaj por artisto ĝi estas la plej kruelega turmento – dubi pri sia genio.
Haydn ankaŭ, parolante pri li, uzis nur tiun laŭdon: «Li estas lerta klavecenisto». Estus simile diri pri Géricault: «Li pistas bone la kolorigilojn»; simile pri Goethe: «Li ne faras ortografiajn erarojn» aŭ «Li havas belan skribadon».
Li havis amikon, Hummel, sed incitita de la malriĉeco kaj maljusteco. Beethoven iris Baden’on. Tie, kiel dezertulo li vivis malriĉe per malgranda rento apenaŭ sufiĉa por siaj bezonoj.
Lia plezuro estis erari en agrabla arbaro apud la urbo, kaj tie – forportita de sia genio – verki ravajn kaj belegajn simfoniojn, per harmoniaj akordoj lasi sian animon altiĝi ĝis la ĉielo kaj kun anĝeloj paroli tro belan lingvon por la homoj, kiuj ne ĝin komprenis.
Sed en la momento, kiam li tute ne pensis pri tio, letero kontraŭvole igis lin malsupreniri ĝis la tero, kie lin atendis kelke da novaj ĉagrenoj.
Nevo, pri kiu li zorgis kaj kiun li amis pro la helpoj, kiujn li havigis al li, skibis al la senmorta verkisto, ke en Vieno oni estis lin kompromitinta en bedaŭrinda afero kaj ke lia sola ĉeesto povos lin savi.
Beethoven foriris kaj, por ŝpari la monon, li faris piede parton de l’ vojiro.
Iun posttagmezon, antaŭ malgranda kaj malnova dometo li haltis kaj petis la gastamon, ĉar ankoraŭ kelke da mejloj li devis marsi antaŭ ol alveni ĝis Vieno kaj, tiun vesperon, liaj fortoj al li ne permesis daŭrigi la vojaĝon.
Oni lin akceptis, kune kun la familio li vespermanĝis kaj poste sur la seĝegon de la familiestro li eksidis antaŭ la fajro.
Tuj kiam la manĝotablo estis formetita, malnovan klavecenon malfermis la mastro, kaj muzikilon alpendigitan al la muro prenis ĉiu el la fìloj, dum la patrino kaj ŝia filino sin okupis per kelke da mastraĵ-laboro.
La patro donis la agordon, kaj la kvar muzikantoj komencis kun granda precizeco kaj per tiu speciala genio por la muziko, kiun posedas nur la Germanoj.
Verŝajne la muziko, kiun ili ludis, multe interesis ilin, ĉar korpe kaj anime ili sin dediĉis al ĝi; por aŭskulti, la virinoj ĉesis momenton la laboron kaj sur ŝiaj naivaj vizagoj oni ekvidis kvietan kortuŝecon kaj oni rimarkis la subpremadon de ŝiaj koroj.
Je tio, kio okazis, ne povis partopreni Beethoven, ĉar eĉ unu noton li ne aŭdis: tamen, per la precizeco de la ludantmovadoj, per la viveco de iliaj vizaĝoj, kiuj montris ilian kontentiĝon, li pripensis pri la supereco de tiuj ĉi homoj rilate al la Italaj muzikistoj, kiuj estas nur muzikaj maŝinoj perfekte organizitaj.
Kiam ili estis finintaj, kun varma kortuŝeco ili premis al si reciproke la manojn, kvazaŭ ili volus komuniki unu al alia la feliĉan impreson, kiun ili estis sentintaj, kaj plorante en la brakoj de sia patrino sin enĵetis la fraŭlino.
Fine post mallonga interparolado, ili reprenis la muzikilojn. Ili rekomencis; tiun fojon, ilia entuziasmo estis plenega kaj malsekaj kaj brilaj fariĝis liaj okuloj.
«Miaj amikoj, diris Beethoven, tre malfeliĉa mi estas, ĉar la plezuron, kiun vi eksentas, mi ne povas partopreni. Mi ŝatas ankaŭ la muzikon: sed, tion vi jam rimarkis. mi estas tiel surda, ke ian sonon mi ne aŭdas. Bonvolu permesi, ke mi legu tiun muzikon, kiu havigas al vi tiel agrablan, kiel kvietan kortuŝecon».
La kajeron li prenis kaj liaj okuloj mallumiĝis, lia spirado haltis, poste li ekploris kaj teren lasis fali la muzikon. Tio, kion ludis la kamparanoj: tio, kio ilin entuziasmigis, estis la alegreto de la simfonio en A de Beethoven.
Ĉirkaŭ lin kunvenis la tuta familio, montrante al li per signoj sian miron kaj scivolon.
Dum kelkaj momentoj, ankoraŭ, konvulsiaj ploregoj malhelpis lin paroli, kaj poste li diris al ili:
— Mi estas Beethoven.
Tiam ili malmetis la ĉapelon kaj kun silenta respekto antaŭ li sin klinis: Beethoven tiris al si la manojn, kiujn premis kaj kisis la vilaĝanoj, opiniantaj ke la homo, kiu estis kun ili, estis pli granda ol reĝo.
Ili rigardis lin kaj de lia vizaĝo esploris la trajtojn por eltrovi la postsignojn de 1’ genio, gloran aŭreolon ĉirkaŭ lia frunto.
Al ili Beethoven etendis la brakojn kaj ĉiuj lin ĉirkaŭprenis, la patrino, la fraŭlino kaj ŝiaj fratoj.
Poste subite li sin levis, eksidis antaŭ la klavecenon, per signoj petis la junulojn, ke ili reprenu la muzikilojn, kaj li ludis mem tiun ĉefverkon. Ili estis tute atentaj, kaj muziko neniam estis pli bela nek pli bone ludata.
Kiam ili finis, Beethoven restis ankoraŭ ĉe la klavaro, kaj feliĉ-melodiajn kantojn de dankeco al la ĉielo li improvizis, kiel dum la tuta sia vivo li neniam estis verkinta.
Dum granda parto de l’ nokto ili aŭskultis lin.
Tiuj ĉi kantoj estis liaj lastaj pensoj.
La familiestro devigis lin akcepti sian liton; sed nokte febro ekkaptis Beethoven’; li sin levis kaj eliris nudpieda sur la kamparon por spiri aeron. Majestan harmonion elspiris ankaŭ la naturo: la vento unu kontraŭ la alian puŝegis la branĉojn, aŭ interniĝis en la aleojn, aŭ muĝante turniĝadis kaj ĉion rompis sur sia trairejo.
Li longe restadis ekstere, kaj kiam li eniris, li estis malvarmega. Oni iris Vienon por serĉi kuraciston: brusta akvoŝvelo ĵus estis aperinta kaj malgraŭ ĉiuj zorgoj, post du tagoj, sciigis la medicinisto ke baldaŭ mortos Beethoven.
Efektive, li malfortiĝis iom post iom, kaj kiel li stertoris sur la lito, homo aperis: estis Hummel, Hummel lia malnova, lia sola amiko. Pri la malsano de Beethoven li estis sciiĝinta kaj zorgojn kaj monon alportis al li, sed ĝi estis tro malfrue: Beethoven jam ne parolis plu, kaj ĉio, kion li povis diri al Hummel estis danka rigardo.
Al li sin klinis Hummel kaj per akustika trumpeto, kiun uzis Beethoven por aŭskulti la vortojn laŭte elparolitajn, li ekkonigis al li la doloron, kiun li sentis vidante lin en tia sanstato.
Beethoven ŝajnis ekreviviĝi, liaj okuloj brilis kaj li diris: «Ĉu ne estas vere, Hummel, ke mi havis talenton».
Tiuj paroloj estis la lastaj: liaj okuloj restis senmovaj, malleviĝis la buŝo kaj la vivo forflugis.
En la tombejon de Döbling’o oni lin enterigis.

2 pensieri su “Ludwig van Beethoven

  1. Dankon, Antonio, pro tiu kortuŝa rakonto pri la morto de Beethoven. Mi supozas, ke ĝi estas vera! Iam mi vidis filmeton, kiu koncentriĝis pri la rilatoj inter la Majstro kaj servistinoj — neniu el ili povis elteni la koleremon kaj riproĉemon de Beethoven.
    Se nur li estintus pli amikema, eble lia vivo estintus multe pli feliĉa. Sed surdeco de muzikisto — Dio mia, imagu blindan pentriston!

    1. Dankon al vi. En malnovaj periodajhoj oni povas trovi verajn perlojn; bedaùrinde, ghenerale oni neglektas ilin.

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *