Homoj

Johann Strauss

La 25-an de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1825) de la aŭstra komponisto kaj orkestra direktisto Johann Strauss (1825-1899), filo de la samnoma komponisto Johann Strauss patro
it.wikipedia.org/wiki/Johann_Strauss_(figlio)
eo.wikipedia.org/wiki/Johann_Strau%C3%9F_(filo)
konata per la alnomo “Walzerkönig” (Reĝo de Valso), fama pro la operetoj “Die Fledermaus” (La Vesperto) kaj “Der Zigeunerbaron” (La Cigana Barono), sed precipe pro la valsoj, aparte:
“An der schönen blauen Donau” (Ĉe la bela blua Danubo)

“Geschichten aus dem Wienerwald” (Rakontoj el la Viena Arbaro)

“Wiener Blut” (Viena Sango)

“Kaiserwalzer” (Imperiestra Valso)

​Du kuriozaĵoj:
​- la “Imperiestra Valso” ne estas dediĉita, kiel kutime oni opinias, al la aŭstra Imperiestro Franz Josef (Francisko Jozefo), sed al la germana Imperiestro Wilhelm II (Vilhelmo la dua). Cetere, Johann Strauss filo neniam ŝatis la Habsburgan dinastion (pro tio li havis ĝenojn kun la polico kaj malfacilaĵojn en la kariero), malsame ol la patro, aŭtoro (en 1848, post la subpremo de la popolaj ribeloj) de la “Radetzky-Marsch” (Marŝo de Radetzky)

honore al Marŝalo Johann Joseph Radetzky (Jan Josef Václav Radecký); tiu Marŝo fermas, tradicie kaj triumfe, la “Neujahrskonzert der Wiener Philharmoniker” (Novjaran Koncerton de la Filharmonia Orkestro de Vieno);
– en 1938, kelkaj esploristoj malkovris, en la registroj de la viena Katedralo de Sankta Stefano, la geedziĝan atestilon (de la11-a de februaro 1762) de Johann Michael Strauss, praavo de Johann Strauss filo, en kiu estis klare indikita lia juda deveno. Nu, laŭ la germanaj rasaj dispozicioj de 1935 (validaj ankaŭ en Aŭstrio post ĝia anekso al la Germana Regno

Austria


estis malpermesite plenumi kaj aŭskulti muzikon de judaj aŭtoroj (kiel okazis, interalie, kun Felix Mendelssohn kaj Gustav Mahler), sed aliflanke la muziko de la membroj de familio Strauss estis tre populara; oni solvis la embarasan problemon falsante la registrojn.
Mi transskribas la version en Esperanto (de Kálmán Kalocsay) de la teksto de “An der schönen blauen Donau” (Ĉe la bela blua Danubo), kaj aldonas:
– malnovan bildkarton kun la germana teksto de “An der Schönen blauen Donau”;
– la vienan monumenton al Johann Strauss, el malnova bildkarto.


ĈE LA BELA BLUA DANUBO
Valso de Johann Strauss

Danub’
ĉielo sen nub’,
afabla seren’,
ho ĉarma Vien’.
Muziko per vent’
alflugas por tent’,
allogas por bal’
kie trenas la sorĉa danc-torent’.
Tie lumoj mil,
en okuloj bril’,
sub la lustroj
dolĉaj flustroj.
Ĉie danc-invit’,
ĉie ŝveb’ kaj glit’,
ĉie gaja splito
de la facileta sprit’.

Ho dolĉa amflustret’
ĉe la danco en sekret’,
ho la milda, varma prem’,
sufokas la voĉon la sopira ĝem’:
«Sentu, ke batas en flam’
la kor’ pro la ekscit’!
Donacu do jeson de am’
sen tim’, sen hezit’».
Ho dolĉa amflustret’
ĉe la danco en sekret’,
ho la milda, varma prem’,
sufokas la voĉon la sopira ĝem’.

Ĉe l’ son’ de la fluto kaj violon’
susuras jupoj tra la salon’,
jen sur ĉio roza vapor’,
muzikas mem la kor’.
Nin ravas en melodi’
brilo de sunradi’,
trilo de birda ĥor’,
gajo de juna kor’.
Kaj milde ĉarma dolĉ’
kaj arde varma sorĉ’,
kaj arĝenta nub’
kaj zum’ de la Danub’.

Magie la ritmo pulsas en ni,
portas al rav’ kaj al ebri’.
Dronas la mond’ en roza vual’,
regas nin (Princ’) Karnaval’!
Svarma rul’,
varma lul’,
arde brula spir’:
ho dolĉa dancdelir’.
La magia sving’,
sorĉa ring’
portas plu kaj plu
per povo de potenca flu’!

Tiu ĉi valso ne estas ja lud’,
sed ĝi estas ensorĉo kaj trud’,
en ĝi estas brul’; kaj la flam’
kuntrenas por danc’ kaj am’!
Kaj se ĝi ondas ensorĉe tra l’ sin’,
ne rezistas junul’, nek knabin’,
kaj ekflugas al paradiz’
per flugiloj de l’ danc’ kaj kis’,
per flugiloj de l’ danco kaj kis’.

Plu, plu, plu,
kia dia danc’, po du,
ĉe magia, pli kaj pli
dolĉa dancmelodi’!
Jam, jam, jam,
per ebria danc’, la am’,
kiel per la sun’ la flor’,
ekburĝonas kaj ŝvebas en kor’.
Tiu ĉi valso ne estas ja lud’,
sed ĝi estas ensorĉo kaj trud’,
en ĝi estas brul’; kaj la flam’
kuntrenas por danc’ kaj am’!
Kaj se ĝi ondas ensorĉe tra l’ sin’,
ne rezistas junul’, nek knabin’,
kaj ekflugas al paradiz’
per flugiloj de l’ danc’ kaj kis’,
per flugiloj de danco kaj kis’.

Trad. Kálmán Kalocsay
(“Literatura Mondo” 1936-5, p. 120)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *