Eventoj

Fino de la milito

La 11-an de novembro 1918, precize antaŭ cent jaroj, estis subskribita la Armistico inter la Germana Imperio kaj la Aliancitaj Potencoj, kiu ĉesigis en Eŭropo la militaĵojn de la unua mondmilito, komenciĝinta la 28-an de julio 1914 per la militdeklaro de Aŭstrio-Hungario al Serbio (por Italio, la milito komenciĝis la 24-an de majo 1915 kontraŭ Aŭstrio-Hungario

Antonio Salandra


kaj la 27-an de aŭgusto 1916 kontraŭ Germanio, kaj finiĝis la 4-an de novembro 1918 kontraŭ Aŭstrio-Hungario kaj la 11-an de novembro 1918 kontraŭ Germanio)

Maria Dolens


Komence, la konflikto estis nomita “Eŭropa milito”; kiam, poste, ĝi plivastiĝis praktike al la tuta mondo, ĝi estis nomita “Monda milito”, aŭ, en eminenta senco, “Granda milito” (senscie, ke estos alia, eĉ pli “granda”).
La Armistico de la 11-a de novembro 1918 estas konata kiel “Unua Armistico de Compiègne”,
it.wikipedia.org/wiki/Armistizio_di_Compi%C3%A8gne
ĉar ĝi estis subskribita, en fervoja vagono, en maldensaĵo (“Carrefour de Rethondes”) de la franca arbarego de Compiègne
eo.wikipedia.org/wiki/Compi%C3%A8gne
La Armistico kondukis poste al la Pactraktato de Versajlo de la 28-a de junio 1919,
eo.wikipedia.org/wiki/Traktato_de_Versajlo
kiu nuligis la Pactraktaton de Brest-Litovsk de la 3-a de marto 1918 inter la tiel diritaj “Centraj Potencoj” kaj la Rusa Imperio

Brest-Litovsk


Dum la dua mondmilito, en tiu sama vagono, la 22-an de junio 1940 estis subskribita la “Dua Armistico de Compiègne”, inter la venkita Francio de Marŝalo Philippe Pétain kaj nazia Germanio, reprezentita de Adolf Hitler mem.
La milito kaŭzis minimume 16 milionojn da mortintoj kaj 20 milionojn da vunditoj kaj stumpigitoj; laŭ kelkaj kalkulmetodoj, inkluzive de la mortoj nerekte kaŭzitaj de la milito, oni povus atingi 65 milionojn da mortintoj: ĉi ĉio, kiel akravide estis atentiginta Papo Benedikto la 15-a (Giacomo Della Chiesa)
eo.wikipedia.org/wiki/Benedikto_la_15-a
ĝin difinante “inutile strage” (sencela masakro; v. “Espero katolika” 1999-3/4, p. 46-65), sen atingi la rezultaton firmigi la pacon (eĉ, kontraŭe, starigante la premisojn por naziismo kaj la dua mondmilito).
Mi transskribas, en la roma dialekto kaj en la traduko al Esperanto de Giuseppe Castelli, poeziaĵon de la romdialekta poeto Carlo Alberto Salustri, konata per la pseŭdonimo Trilussa (1871-1950)

Trilussa


(la poeziaĵo estis verkita la 31-an de januaro 1915, antaŭ la eniro de Italio en la militon, kiam estis akraj disputoj inter favorantoj kaj malfavorantoj de la interveno);
– eron el la libro “Terra matta” (Freneza Tero)
it.wikipedia.org/wiki/Terra_matta
de Vincenzo Rabito (1899-1975), en tre malkorekta sed trafa itala lingvo (la aŭtoro estis duonanalfabeta sicilia manlaboristo, sendita batali je 18 jaroj kontraŭ Aŭstrio-Hungario ĉe la nordorienta itala landlimo)

Caporetto-Kobarid

Linio de Piave


kaj en mia traduko al Esperanto;
Mi aldonas:
– unu el la multaj poŝtmarkoj eldonitaj de Francio (praktike ĉiun dekan jaron, kio estas indico pri la franca sentiveco pri la temo) por memorigi la Armisticon de 1918; ĉi tiu estas la poŝtmarko de 1978, laŭ skizo de Georges Bétemps, kun la fervoja vagono, en kiu estis subskribita la Armistico, kaj la memoriga monumento nomata “Pierre d’Haudroy à La Flamengrie”, verko de arkitekto Louis Rey, starigita en 1925, eksplodigita de germanoj la 14-an de aŭgusto 1940, kaj rekonstruita en 1948;
– poŝtmarkon de F.R. Germanio de 1994, kun la bildo de germana milita tombejo;
– unu el la italaj poŝtmarkoj de 1968, laŭ skizo de Tranquillo Marangoni, pro la 50-a datreveno de la itala Venko en la unua mondmilito; la malsimpla bildo prezentas la “Milite Ignoto” (Nekonatan Soldaton), kun ĉi tiuj elementoj: militaj tombejoj; la ununura postrestinta arbo sur Monte Santo/ Skalnica apud Gorico, nuntempe Slovenio; la tombejo de Aquileia kun la tomboj de dek nekonataj soldatoj, el kiuj unu estis deprenita por esti demetata en Romo ĉe la “Altaro de la Patrio”; la statuo de Diino Romo ĉe la “Altaro de la Patrio”, kun ĉeflanke la patrinoj kaj la vidvinoj montrataj de la “Mariaj de Kompato” en la kripto de la Baziliko de Aquileia; knabo, kiu alportas la omaĝon de la novaj generacioj.


(sekvas traduko al Esperanto)

FRA CENT’ANNI

Da qui a cent’anni, quanno
ritroveranno ner zappà la terra
li resti de li poveri sordati
morti ammazzati in guerra,
pensate un po’ che montarozzo d’ossa,
che fricandò de teschi
scapperà fòra da la terra smossa!
Saranno eroi tedeschi,
francesi, russi, ingresi,
de tutti li paesi.
O gialla o rossa o nera,
ognuno avrà difesa una bandiera;
qualunque sia la patria, o brutta o bella,
sarà morto per quella.
Ma lì sotto, però, diventeranno
tutti compagni, senza
nessuna diferenza.
Nell’occhio vôto e fonno
nun ce sarà né l’odio né l’amore
pe’ le cose der monno.
Ne la bocca scarnita
nun resterà che l’urtima risata
a la minchionatura de la vita.
E diranno fra loro: – Solo adesso
ciavemo per lo meno la speranza
de godesse la pace e l’uguajanza
che cianno predicato tanto spesso!

Trilussa
31 gennaio 1915
°°°°°
(sekvas traduko al Esperanto)

CI SONO 2 PATRE ETERNE
Recordo poi che era propia il ciorno di Natale, e propia quella notata si aveva presentato alle nostre posezione un soldato austrieco che parlava italiano, e forse era di Trieste, e disse che si voleva rentere come pricioniere, e così la sentenella non ci ha sparato. E io lo teneva in consegna. Propia quella ciornata era di dominica e il prete ci ha portato sotto li albere per farene sentire la messa, come tante domeniche. E così, ci ha venuto il pricioniere pure, alla messa.
Così, quanto il prete aveva fenito di dire la messa, e come tante volte repeteva che il Dio ni doveva dare la crazia di vincere questa sanquinosa querra e scacciare il nostro potente nimico, che come il pricioniere intese quella parola del prete, che «il Dio ni doveva fare la crazia di scacciare il propotente nimico», si ammesso a ridere e senza tremare ha detto: – Qualda che sono tutte li stesse li prete, che la domenica passata il nostro prete ci ha detto, quanto ci hanno portato alla messa, ci ha detto propia li stesse parole, che il Dio ci aveva a fare una crazia, che l’Austria doveva «scacciare il suo potente nemico», che ene l’Italia, e «vincere questa sanquinosa querra»… – E il triestino redeva, e non sapiammo perché redeva e ni pareva che era pazzo, e poi ni ha detto perché rideva e ha detto che forse ci sono 2 Patre Eterne, uno è in Italia, e uno ene in Austria, e non ci capeva niennte, e rideva e fece redere a tutte, che il prete si aveva compiato li coglione e ni ha detto: – Che ci l’ha portato a questo che va contra la relicione? Portatolo fuore della messa!
Così, io mi ne sono antato, perché il prete si aveva innervosito. E poi lo hanno portato al campo di concentramento, ma era uno che diceva la veretà.
Vincenzo Rabito (da “Terra matta”, Einaudi 2007)

°°°°°
(traduko):

POST CENT JAROJ

Kiam cent jarojn poste
plugisto remalkovros tut-hazarde
la restojn el soldatoj, kuj devis
milite morti murde,
imagu kia granda ost-abundo,
kia kaĉ’ el kranioj
ekfuĝos el la ĵus fosita grundo!
Herooj otomanaj,
rusaj, francaj, germanaj,
el tiom da nacioj.
Sed ili ja fariĝos sub la tero
armeo da samuloj
sen ajna distingemo.
Malplenos la okuloj,
sen amo aŭ malamo
al iu mond-afero.
En la buŝoj sen karno
nenio restos krom la lasta rido
por moki pri la vivo dum eterno
kaj fine povi diri reciproke:
– Almenaŭ nun ni havas tiun pacon
kaj povas ĝui tiun egalecon
pri kiuj ĉiam aŭdis ni predike.

La 31-an de januaro 1915
Trilussa, trad. Giuseppe Castelli

°°°°°
(traduzione):
EKZISTAS DU ETERNULOJ
Mi memoras, ke estis ĝuste la Kristnaska tago, kaj ĝuste tiun nokton estis prezentiĝinta ĉe niaj pozicioj iu aŭstria soldato kiu parolis itale, kaj eble estis el Triesto, kaj diris ke li volas sin fordoni kiel kaptiton, kaj tial la gardostaranto ne pafis al li. Kaj mi gardadis lin. Ĝuste tiu tago estis dimanĉo, kaj la pastro nin kondukis sub la arbojn por aŭskultigi al ni la meson, samkiel multajn aliajn dimanĉojn. Kaj tiel, ankaŭ la kaptito venis al la meso.
Tiel, kiam la pastro findiris la meson, kaj kiel multajn aliajn fojojn ripetadis ke Dio devas doni al ni la gracon venki ĉi tiun sangoplenan militon kaj forpuŝi nian potencan malamikon, kiam la kaptito aŭdis tiun parolon de la pastro, ke «Dio devis fari al ni la gracon forpuŝi la perforteman malamikon», li ekridegis sen tremi diris: – Vidu, pastroj estas ĉiuj la samaj, pasintan dimanĉon nia pastro, kiam oni kondukis nin al la meso, diris ĝuste tiujn samajn vortojn, ke Dio devas fari al ni gracon, ke Aŭstrujo devas «forpuŝi sian potencan malamikon», kiu estas Italujo, kaj «venki ĉi tiun sangoplenan militon»… – Kaj la triestano ridis, kaj ni ne scias kial li ridas, kaj al ni ŝajnis ke li estas freneza, kaj poste li diris al ni kial li ridis, kaj diris ke eble estas du Eternuloj, unu estas en Italujo, kaj unu estas en Aŭstrujo, kaj li komprenis nenion, kaj ridis kaj ridigis ĉiujn, kaj al la pastro agaciĝis la kojonoj kaj li diris al ni: – Kiu portis ĉi tien ĉi tiun ulon kiu iras kontraŭ la religio? Portu lin for el la meso!
Tiam, mi foriris, ĉar la pastro estis incitiĝinta. Kaj poste oni kondukis lin al la koncentrejo, sed li estis iu, kiu diradis la veron.
Vincenzo Rabito, trad. Antonio De Salvo (el “Terra matta”, Einaudi 2007)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *