Eventoj

Brest-Litovsk

La 3-a de marto 2018 estas la 100-jara datreveno de la pactraktato subskribita en Brest-Litovsk (kiu nun nomiĝas Brést kaj estas en Belorusio)
it.wikipedia.org/wiki/Trattato_di_Brest-Litovsk
eo.wikipedia.org/wiki/Traktato_de_Brest-Litovsk
inter la tiel diritaj “Centraj Ŝtatpotencoj” (Germana Imperio, Aŭstria-Hungara Imperio, Otomana Imperio, Bulgario) kaj la Rusa Imperio, kiu post nelonge (la 10-an de julio) fariĝis Soveta Unio (Sovetunio, URSS, USSR), kiel evoluo de la “Revolucio de Oktobro” (en realo, de la 7-a de novembro 1917, laŭ la gregoria kalendaro).
​La Traktato, kiu ĉesigis la unuan mondmiliton sur la orienta fronto, poste ne estis rekonita de la Potencoj de la tiel dirita “Entente” (Entento), fine venkintaj (Britio, Francio, Italio kaj Usono), kiuj ĝin nuligis per la Traktato de Versailles/ Versajlo (28 giugno 1919)
it.wikipedia.org/wiki/Trattato_di_Versailles_(1919)
eo.wikipedia.org/wiki/Traktato_de_Versajlo
​(N. B.: Germanio, Aŭstrio kaj Hungario ne partoprenis la Packonferencon, sed limiĝis subskribi la finan Traktaton la 28-an de junio 1919, post kiam la venkintoj minacis rekomenci la militaĵojn; Usono neniam ratifis la Traktaton de Versailles).
​Ekde novembro 1917, la novaj rusaj estroj (precipe Lenin,
it.wikipedia.org/wiki/Lenin
eo.wikipedia.org/wiki/Lenin
kiu esperis je baldaŭa tutmonda proleta revolucio) proponis al ĉiuj militantoj ĝeneralan armisticon, kun la celo alveni al paco “justa kaj demokrata”. Nur Germanio respondis, tial Rusio entreprenis kun ĝi la intertrakton de armistico kaj aparta paco.
La packondiĉoj altruditaj de Germanio estis tre pezaj, kaj certe ne respondis al la karakterizoj de paco “justa kaj demokrata”; pro tio, la rusaj estroj disiĝis pri la alprenenda decido: la revoluciema maldekstro pledis por la ĝisekstrema daŭrigo de la milito, alvokante al la proletaj amasoj de la okcidentaj landoj por ke ili ĉesigu la imperiisman agreson; Lev Trotsky (Trotzky, Trockij, Trocko)
it.wikipedia.org/wiki/Lev_Trockij
eo.wikipedia.org/wiki/Lev_Trockij
kvankam kontraŭa al la kondiĉoj truditaj de Germanio por atingi la pacon, estis favora al unuflanka rifuzo de Rusio daŭrigi la militon; Lenin, kontraŭe, opiniis, ke la pactraktato devas esti subskribita ĉiukoste, pro pluraj kialoj: ĉar estis nepre necese malmobilizi dek milionojn da soldatoj, revenigante la homojn al la terkulturo kaj al la fabrikoj; ĉar estis en danĝero la revolucio mem; kaj ĉar intertempe, la 25-an de januaro 1918, Ukrainio estis proklaminta sian sendependecon, apogate de la germanoj (sekvis longa periodo de kaoso kaj intercivitana milito, ĝis en 1922 Ukrainio fariĝis parto de Sovetunio).
Unuamomente venkis la tezo de Trotsky; sed, responde al la rusa decido ne plu batali, Germanio rekomencis la militaĵojn, trarompante la rusajn liniojn.
En ekstreme serioza situacio, Lenin sin trudis, kaj oni alvenis al la paco, tamen je kondiĉoj eĉ pli pezaj kaj humiligaj ol la antaŭaj: pago de rimarkinda kompenso pro la militaj damaĝoj kaj pro la naciigo de la fremdaj proprietoj; perdo de Orienta Pollando, de Litovio, de Kurlando, de Livonio, de Estonio, de Finnlando; konfirmo de la sendependeco de Ukrainio; redono al la Otomana Imperio de la transkaŭkazaj teritorioj akiritaj per la rusa-turka milito de 1877-1878. Entute, Rusio perdis 32% el la loĝantaro, unu trionon el la fervojoj, 73% el la feraj ercoj, l’89% el karbo, 5.000 fabrikojn.
Germanio prezentiĝis kiel liberiganto el la rusa regado de Belorusio, parto de Pollando, Finnlando, Estonio, Latvio kaj Litovio (krom Ukrainio).
En praktiko, kvankam la Traktato asertis ke “Germanio kaj Aŭstrio-Hungario intencas difini la estontan destinon de ĉi tiuj teritorioj en akordo kun iliaj loĝantaroj”, per la Traktato de Brest-Litovsk kaj la postaj travivaĵoj okazis nur la anstataŭigo de unu mastro per alia, ĉar tiuj teritorioj aŭ estis aneksitaj al Germanio, aŭ estis daŭre okupitaj de Germanio, aŭ estis laŭfakte metitaj sub la protektoraton de Germanio, per registaroj pli-malpli pupaj, favoraj al Germanio aŭ eĉ rekte subtenataj de la germanaj trupoj.
Mi transskribas partan eltiraĵon el la oficiala germana bulteno en Esperanto “Internacia Bulteno” 1918-5 (majo 1918), kiu prezentas la politikan kaj militan situacion en la unuaj monatoj de 1918, kaj aldonas:
– la polan porokazan stampon de la 7-a de junio 1970, kun teksto en Esperanto, pro la filatela ekspozicio okaze de la 100-jara datreveno de la naskiĝo de Lenin; la stampo estas aplikita sur la poŝtmarko de 1962 honore al Lenin mem;
– la koverton de letero sendita la 11-an de aprilo 1979 el Kievo, ĉefurbo de la tiam soveta Ukrainio.


Parolado de l’ germanimperia kanceliero Dro grafo von Hertling en Reichstag la 25an de Februaro 1918

………
Nia militcelo de komenco estis la defendo de l’ patrolando, la konservado de nia teritoria netuŝebleco kaj la libereco de nia ekonomia evoluo laŭ ĉiuj direktoj. (Tre prave!) Nia militado, eĉ tie, kie ĝi devas agi atakante, laŭ sia celo estas defenda; mi akcentas tion ĝuste nun kun speciala energio, por ne lasi ekesti miskomprenojn pri niaj agadoj en oriento. Post la ĉesigo de la pacintertraktoj flanke de la rusa delegacio la 10an de nuna monato ni havis liberan manon kontraŭ Ruslando. La sep tagojn post tiu ĉesigo komencita antaŭenmarŝo de niaj trupoj havis nur la celon, certigi al ni la fruktojn de la paco farita kun Ukraino. Konkertendencoj neniel estis destinantaj. Subtenataj ni estis ĉe tio per la helpkrio de Ukraino, subteni ĝin en la ordigo de ĝia juna ŝtato kontraŭ la malhelpoj entreprenitaj de la bolŝevistoj. Se al tio pluaj militistaj agadoj aliĝas sur aliaj teritorioj, pri ili la sama validas; ili nepre ne havas konkercelojn (Brave!); ili okazas ekskluzive pro la urĝaj petoj kaj prezentoj de la loĝantaroj, ŝirmi ilin kontraŭ la kruelaĵoj kaj detruoj de la ruĝa gvardio kaj de aliaj bandoj; ili estas do helparanĝoj entreprenitaj en la nomo de humaneco kaj ne devas havi alian karakteron. Estas nia tasko, krei trankvilon kaj ordon en la intereso de la pacema loĝantaro; ni ne pensas pri tio, eble eniĝi en Estlando aŭ Livlando (Aŭskultu, aŭskultu! maldekstre), sed havas nur la deziron, post la milito vivi en bona, amike-najbara interrilato kun la tie ekestantaj ŝtataj formaĵoj. (Brave! maldekstre) Pri Kurlando kaj Litovio mi ne bezonas ion diri hodiaŭ; nia tasko estas, havigi al la loĝantaroj de tiuj landoj organojn de ilia memdestino kaj memadministrado aŭ plifortigi la jam en konstruo troviĝantajn. (Tre prave!) Al la plua evoluo ni vidas renkonte kun trankvilo.
Sed la militista agado en oriento rezultigis sukceson multe superantan komence intencitan, de mi ĵus diritan celon. La unu ja jam estas konata de la sinjoroj el la sciigoj faritaj de sinjoro la ŝtatsekretario por eksteraj aferoj, ke s-ro Trotzki per radiotelegramo, kiun tuj sekvis la skriba certigo, deklaris sin preta, denove komenci la interrompitajn pacintertraktojn. Niaflanke tuj estas respondite per transsendo de niaj packondiĉoj en formo de ultimato. Hieraŭ – kaj tio estas la altĝojiga komuniko, kiun mi, sinjoroj, estas faronta al vi – la sciigo alvenis, ke la Petersburg-a registaro akceptis niajn packondiĉojn (Aŭskultu, aŭskultu! kaj vigla aplaŭdo) kaj eksendis reprezentantojn al Brest-Litovsk por pluaj intertraktoj. Laŭ tio ankaŭ la germanaj delegitoj hieraŭ vespere tien vojaĝis. Eble, ke pri detaloj ankoraŭ estas disputate, sed la ĉefafero estas atingita. La pacvolo de rusa flanko eksprese estas vidigita. Niaj kondiĉoj estas akceptitaj, la paciĝo post plej mallonga tempo okazos.
Eble neniam en la historio la sentenco de Aristoteles, ke ni devas decidiĝi por la milito pro la paco, trovis tiel brilan aprobon. (Tre prave!) Por certigi la fruktojn de nia paco kun Ukraino, nia arme-estraro tiris la glavon; la paco kun Ruslando estas la rezulto. (Forta aplaŭdo) La ĝojon pri tio ni ne volas lasi malfortigi al ni eĉ per la ĉiam denove tra la mondo irantaj malsaĝaj kaj incitantaj radiotelegramoj.
………..
Se mi en tiu ĉi interrilato diras parolon pri Polujo, pri kiu en lasta tempo Entente kaj ankaŭ s- ro Wilson laŭŝajne tute precipe interesiĝas, la lando, kiel oni scias, estas liberigita per la kunigitaj fortoj de Germanujo kaj Aŭstrio-Hungarujo el la premega dependeco de la cara Ruslando, kun la intenco, vivigi memstaran ŝtaton, kiu en la ne malhelpata evoluo de sia nacia kulturo fariĝu samtempe pilastro por la paco de Eŭropo. La ŝtatjura problemo en pli malvasta senco, la demando, kiun konstitucion la nova ŝtato ricevos, kompreneble ne tuj povis esti decidata kaj ankoraŭ nun troviĝas en la stato de detalaj interkonsiliĝoj inter la tri partoprenantaj landoj. Al la kelkspecaj malfacilaĵoj, ĉe tio venkotaj, malfacilaĵoj, speciale sur ekonomia teritorio, per la katastrofo de malnova Ruslando alvenis ankoraŭ la nova, kiu rezultas el la limigo de nova ŝtato kontraŭ la najbaraj rusaj teritorioj. Pro tiu ĉi kaŭzo la konatiĝo de l’ paco kun Ukraino en la unua momento elvokis grandan maltrankviliĝon en Polujo. Sed mi esperas, ke kun bona volo sukcesos, atingi kun justa konsidero de la etnografiaj cirkonstancoj kompromison de la pretendoj. La sciigita intenco, fari en ĉi tiu direkto seriozan provon, ankaŭ jam nun kondukis al granda trankviliĝo en polaj rondoj, kion mi konstatas kun kontentiĝo. De germana flanko ĉe reguligo de la limproblemoj estos postulata nur la pro militistaj kaŭzoj necesega.
Kiel vi, sinjoroj, elprenis el la donitaj elmontroj, la ŝanco pri la paco ĉe la tuta orientfronto de la Baltika Maro ĝis la Nigra Maro ŝoviĝis en kapteblan proksimecon (Brave!), kaj la mondo trosatigita de la milito, precipe ankaŭ en la neŭtralaj landoj, sin demandas en febra streĉo, ĉu per tio ankaŭ la eniro en la ĝeneralan pacon estas malfermita. Sed ankoraŭ la gvidantoj de Entente en Anglujo, Francujo kaj ltalujo laŭŝajne estas plene malinklinaj, aŭskulti la voĉon de la prudento kaj humaneco.
​……..
Entente batalas por la akiro de aŭstri-hungaraj teritorioj per ltalujo. Se oni en Italujo por tio eltrovis la belajn parolojn pri la sanktaj aspiradoj, pri la sankta egoismo, la dezirego pri aneksoj per tio ne estas forigata. (Tre brave)
……..
La mondo sopiras je paco (tre ĝuste! maldekstre), ĝi ne havas alian deziron, ol ke la suferoj de l’ milito, sub kiuj ĝi ĝemas, trovu finon, sed la registaroj de la malamikaj ŝtatoj scias ĉiam denove incitegi la milit-furion interne de sia loĝantaro.
……..
La mondo staras nun antaŭ la plej granda, sortograva decido: Aŭ la malamikoj decidiĝas, fari pacon; sub kiuj premisoj ni estas pretaj, eniri en intertraktojn, ili scias; aŭ ili opinias devi daŭrigi la batalon. Ke kaj en kia amplekso ni estas preparitaj por tio, estas ankaŭ sufiĉe konate de la malamikoj, kaj nia brava, admirinda popolo plue persistos; sed la sango de la militmortintoj, la turmento de la kripligitoj, ĉiu mizero kaj ĉiu sufero de la popoloj venos super la kapojn de tiuj, kiuj obstine rifuzas aŭskulti la voĉojn de la prudento kaj humaneco. (Vigla aplaŭdo sur ĉiuj flankoj)
(N. A. Z. 104)
(Internacia Bulteno 1918-5, p. 110-114)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *