Eventoj

Anekso

Mi resumas la eventojn, kiuj antaŭis la 13-an de marto 1938, kiam Aŭstrio estis aneksita al Germanio, per la tiel dirita “Anschluss”.
Kiam falis la Aŭstria-Hungara Imperio (novembre de 1918) estis proklamita la Respubliko Deutschösterreich (Germana Aŭstrio), formita de la germanlingvaj teritorioj de la iama Imperio.
Per la Traktato de Saint-Germain (10-an de septembro 1919), estis atribuitaj: al Italio, interalie, Trentolando-Sudtirolo/ Alta Adiĝo, Tarvis/ Tarvisio kaj Triesto; al Ĉeĥoslovakio (hodiaŭ, Ĉeĥa Respubliko), Sudetoj, la urbo Jihlava kaj la norda parto de Malsupra Aŭstrio; al Jugoslavio (hodiaŭ, Slovenio), malsupra Stirio. Krome, estis altrudita la simpla nomo “Österreich” (Aŭstrio), kaj estis konfirmita la malpermeso (jam entenata en la Traktato de Versajlo de la 28-a de junio 1919) de unuiĝo de germanlingva Aŭstrio kun Germanio.
Kiam Adolf Hitler ekprenis la povon en Germanio (1933), la aŭstraj nazioj komencis postuli la unuiĝon de Aŭstrio kun nazia Germanio. La aŭstria Registaro klopodis rezisti, sed la 12-an de marto 1938 Germanio invadis Aŭstrion, kaj la postan tagon (13-an de marto 1938) estis proklamita ĝia anekso (germane Anschluss); Aŭstrio fariĝis Ostmark (Orienta Limlando) de Deutsches Reich (Germana Regno)
eo.wikipedia.org/wiki/Anschluss
Per doni ŝajnon de laŭleĝeco al la anekso, estis proklamita plebiscito (popolkonsultado), kiu okazis la 10-an de aprilo 1938 en la tuta “Granda Germanio”: voĉdonis “jes” 99,93% en Aŭstrio kaj 99,60% en Germanio. Ĉi tiuj rezultatoj, statistike neordinaraj, estis kaŭzitaj de pluraj faktoroj:
– en ĉiuj urboj aperis sennombraj flagoj kun svastiko, tolstrioj kaj afiŝoj kiun sloganoj kaj portretoj de la Führer;
– la Poŝto utiligis masive sur korespondaĵoj la mekanikan varban stampon “La 10-an de aprilo via jeso al Führer”;
– gazetaro kaj radio ripetis obsede la inviton al “jes”;
– ne rajtis voĉdoni la judoj, la miksrasuloj, kaj la iamaj prizonuloj pro politikaj aŭ rasaj kialoj, entute preskaŭ 8% el la voĉdonantaro;
– la balotilo (aldonita) estis nekredebla kolekto da ruzaĵoj: ĝi turniĝis rekte al la voĉdonanto, vokante lin konfidence per “ci”; ĝi entenis duoblan demandon, sen la ebleco distingi, kaj rekte sugestis la deziratan respondon («Bist Du mit der am 13. März 1938 vollzogenen Wiedervereinigung Österreichs mit dem Deutschen Reich einverstanden und stimmst Du für die Liste unseres Führers Adolf Hitler?» – Ĉu ci samopinias kun la reunuiĝo de Aŭstrio kun la germana Regno okazinta la 13-an de marto 1938 kaj voĉdonas por la listo de nia Führer Adolf Hitler?); ĝi prezentis kiel jam okazinta la unuigon, kaj nur petis posteventan ratifon; la cirkletoj por la esprimo de la voĉo estis laŭ malsamaj grandecoj, je la centro kaj tre pli granda tiu de “jes”, pli malgranda kaj en angulo tiu de “ne”; ankaŭ en malsamaj grandecoj estis la vortoj “Ja” (jes) kaj Nein (ne);
– multaj voĉdonantoj publike strekis la fakon “jes”, por ke oni ne suspektu ke ili voĉdonis kontraŭ la reganta sistemo.
Mi aldonas:
– la balotilon por la plebiscito de la 10-a de aprilo 1938;
-la varbilon por la 10-a de aprilo 1938, kun la bildo de “Großdeutschland” (Granda Germanio) kaj la slogano “Ein Volk – Ein Reich – Ein Führer! – Ja” (Unu popolo – Unu Regno – Unu Gvidanto! – Jes!).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *