La 24-a de majo estas la datreveno de la eniro de Italio (en 1915) en tiun militon, kiu unuamomente estis nomata “Eŭropa milito”, kaj poste fariĝis “Monda milito” aŭ“Granda Milito” (senscie, ke okazos alia, eĉ pli granda milito).
Ĉiuj militoj estas plorindaj, ĉar fonto de mortoj (v. la aldonitan bildon) kaj detruoj, sed en ĉi tiu aparta kazo eĉ pli, ĉar estis armite kontraŭstarigitaj loĝantaroj, kiuj poste estis vokitaj kunvivi.
Minimume 70.000 Trento-landanoj batalis en la aŭstria armeo; la triestanoj estis grandparte surŝipigitaj en la reĝa-imperia Mararmeo, sed ili ankaŭ estis inter la unuaj kiuj estis senditaj al la orienta fronto, jam la 11-an de aŭgusto 1914, kune kun goricanoj, istrianoj, slovenoj kaj kroatoj, entute 4.300, kiel memorigas ŝildo (v. la aldonitan bildon) ĉe la Centra stacidomo de Triesto, tiutempe Südbanhof, nome “Suda stacidomo” en rilato kun Vieno.
Mi taksas tre bele, ke la oficiala kalendaro de la itala Armeo por la jaro 2015, en la jarcenta datreveno, enhavis respekteman memorigon ankaŭ pri “tiuj, kiuj batalis kontraŭ ni”, aparte la Trento-landaj kaj sudtirolaj montosoldatoj (v. la aldonitan bildon). Kaj same mi taksas bele ke la Provinco Trento siatempe lanĉis inciaton, kiu prenis sian nomon (“Nel cuore nessuna croce manca” – Enkore nenia kruco mankas) el famaj versoj de Giuseppe Ungaretti, eltiritaj el “Sankta Marteno de l’ Karso”:
Di queste case
non è rimasto
che qualche
brandello di muro
Di tanti
che mi corrispondevano
non è rimasto
neppure tanto
Ma nel cuore
nessuna croce manca
È il mio cuore
il paese più straziato
°°°°°
El tiuj domoj
neni’ postrestis
krom kelka
mur-falintaĵo
El multaj
kun mi amkorespondaj
eĉ ne postrestis
tia malmulto
Enkore tamen
nenia kruco mankas
Ĉi koro estas
la land’ plej turmentita.
Giuseppe Ungaretti, trad. Gaudenzio Pisoni
(el “Literatura foiro” 1970-1)
Eble por eviti interfratiĝojn, la itallingvaj aŭstrianoj estis sendataj batali en Galicion, nuntempe Pollandon: interŝanĝe, poloj estis sendataj batali en Italion (la patro de Karol Wojtyła, same nomata Karol, batalis ĉe rivero Piave, sed sur la alia bordo).
Aparte peniga estis la situacio de la esperantistoj, ĉar tiuepoke la movado estis vigla precipe en la aŭstriaj-hungaraj teritorioj (Triesto, Trento, Bolzano/ Bozen, Gorico, Istrio, Fiume/ Rijeko), kaj ankaŭ en Italio la ĉefa aktiveco estis en la disdividita Friulo: la revuo “L’Esperanto” estis presata ĉe la presejo de Antonio Paolet en San Vito al Tagliamento, en la “itala” Friulo, en militzono.
Tamen, ĉar ankaŭ la plej grandaj tragedioj havas ofte pozitivan flankon, jen tio, kion skribas la revuo “L’Esperanto” en numero 1915-12:
LA ESPERANTISTAJ SOLDATOJ
Por konsolo de la Esperantistoj, kaj kiel pruvo de la utileco de Esperanto, la “Gazzetta del Popolo” transskribas el la organo de la germanaj esperantistoj “Germana Esperantisto” la leteron, kiun aŭstria soldato, kaptita de rusoj kaj transportita al Siberio, skribis el sia kaptiteco al germana amiko: «Kiam mi falis en la manojn de la rusoj – li skribas – mi povis por la unua fojo ĝuste aprezi la valoron de neŭtrala helpa lingvo. La malgranda verda stelo de Esperanto, kiun mi ĉiam kunportas, vekis la atenton de la helpantoj de ambulanco, kiuj foriris, tuj revenante kune kun rusa oficiro. Tiu, ekvidinte la verdan stelon, kun brilegaj okuloj alproksimiĝis al mi, min salutis en esperanto, kaj demandis de mi ĉu vere la francoj transpasis Rejnon. Kiam li eksciis de mi la kontraŭan veron, li multe miris pri tio. Pro interveno de tiu oficiro, mi estis flegata tre zorge, kaj post kvar tagoj oni transportis min al Moskvo. Ankaŭ tie Esperanto estis al mi mi utila. La duan tagon venis trovi min tri oficiroj, ĝojaj ke ili povas paroli esperanton kun eksterlandano. Kelkajn tagojn pli poste oni estus devintaj transporti min al Siberio, sed danke al la interveno de tiuj oficiroj mi restis en Moskvo, kaj estis destinita al servado ĉe unu el tiuj oficiroj: konfida posteno, kiun mi ŝuldas nur al mia kono de Esperanto. Pli poste venis ankaŭ deknaŭ hungaraj soldatoj kaj tri italoj. Du hungaroj kaj unu trentiano sciigis al mi ke ili estas Esperantistoj. Mi tuj skribis al la Esperantista Grupo de ĉi tiu urbo, kaj kelkaj el ĝiaj membroj tuj venis nin viziti, ĝojegaj ke ili povas paroli Esperanton kun germanoj, hungaroj kaj italoj.»
Kaj la letero, sendita el Siberio pere de la Esperantista Grupo de Stokholmo, finiĝas per la salutoj de la rusaj Esperantistoj al la germanaj Esperantistoj, interesa dokumento pri lingva interfratiĝo.
Giovanni Della Savia
°°°°°
Mi aldonas jenajn bildojn:
– tombo de nekonata itala soldato en la milita Tombejo de Redipuglia, kun la sbribaĵo:
Che t’importa il mio nome? Grida al vento
“Fante d’Italia!” e morirò contento
(traduko: kion gravas al vi mia nomo? Kriu al la vento
“Piedosoldato de Italio!” kaj mi mortos kontenta);
– memorŝildo en la centra stacidomo de Triesto (bildo afable liverita de “Club Touristi triestini”);
– eltiraĵo el la oficiala kalendaro de la Itala Armeo de la jaro 2015, memore al la sudtirola/ aŭstria montosoldato Sepp Innerkofler.