Homoj

Giuseppe Moscati

La 12-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1927) de la itala kuracisto Giuseppe Moscati (1880-1927),

it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Moscati

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

difinita “kuracisto de la malriĉuloj” kaj proklamita Sanktulo en 1987.

En sia kabineto de Napolo li kuracis senpage. Konstatinte la ekonomiajn kondiĉojn de siaj pacientoj, li invitis ilin lasi, kiom ili povis, en la korbeto situanta ĉe la enirejo, aŭ preni, kiom ili bezonis.

Giuseppe Moscati mortis ĝuste en sia kabineto, je nuraj 47 jaroj, kaj estis entombigita en la tombejo de Poggioreale. Sed kelkajn jarojn poste li estis translokita en la preĝejon de “Gesù Nuovo”, pro la respektego de la napola popolo al sia kuracisto. La 7-an de oktobro 1990 estis inaŭgurita lia bronza statuo, verko de skulptisto Luigi Sopelsa.

Lia liturgia festo estis fiksita je la 16-a de novembro, tago, en kiu la mortaj restaĵoj de la Sanktulo estis translokita en la preĝejon de “Gesù Nuovo”, anstataŭ je la 12-a de aprilo, tago de lia morto, pro la proksimeco kun la paskaj celebroj.

Mi transskibas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto) la “Preĝon de la kuracisto”, bazitan sur skribaĵoj de Giuseppe Moscati.

Mi aldonas:

– la statuon de Giuseppe Moscati;

– la korbeton kun la skribaĵo “Chi ha, metta. Chi non ha, prenda” (Kiu havas, metu. Kiu ne havas, prenu).


PREGHIERA DEL MEDICO

O Dio, possa ricordarmi sempre che, seguendo la medicina,

mi sono assunto la responsabilità di una sublime missione.

O Dio, assistimi sempre: Tu che tutto mi hai dato,

e che mi domanderai conto

del modo come ho speso i tuoi doni!

O Signore, non farmi mai dimenticare che gli ammalati sono le tue figure 

e che molti sciagurati, delinquenti, bestemmiatori

vengono a capitare in ospedale per disposizione della tua misericordia,

che li vuole salvi.

Fa’ che io medico, tanto spesso incapace di allontanare una malattia,

possa ricordarmi che oltre i corpi, ho di fronte delle anime immortali, divine,

per le quali mi urge il precetto evangelico di amarle come me stesso:

trovi qui la soddisfazione,

e non nel sentirmi proclamare risanatore di un male fisico.

O Signore, fammi ricordare che non solo del corpo mi debbo occupare,

ma delle anime gementi, che ricorrono a me.

Possa io lenire i dolori più facilmente con il consiglio,

e scendendo allo spirito,

anziché con le fredde prescrizioni da inviare al farmacista.

O Signore, concedimi sempre di trattare il dolore

non come un guizzo o una contrazione muscolare,

ma come il grido di un’anima, a cui io medico, suo fratello,

accorro con 1’ardenza dell’amore, la carità.

Giuseppe Moscati

°°°

PREĜO DE LA KURACISTO

Ho Dio, mi ĉiam povu memori ke, sekvante la medicinon,

mi surprenis la respondecon de elstara misio.

Ho Dio, asistu min ĉiam: Vi, kiu donis al mi ĉion,

kaj iam postulos de mi kalkulraporton

pri la maniero en kiu mi elspezis viajn donacojn.

Ho Sinjoro, faru, ke mi neniam forgesu, ke la malsanuloj estas Viaj bildoj,

kaj ke multaj sentaŭguloj, krimuloj, blasfemantoj,

envenas en la malsanulejon pro dispozicio de Via mizerikordo,

kiu ilin volas savitaj.

Faru, ho Sinjoro, ke mi kuracisto,

tiom ofte nekapabla forigi malsanon,

ne forgesu ke, preter la korpoj,

mi havas antaŭ mi senmortajn, diajn animojn,

por kiuj pelas la evangelia ordono ami ilin samkiel min mem:

mi trovu en tio mian kontentecon

kaj ne en la fakto, ke mi aŭdas proklami min saniganto de korpa malsano.

Ho Dio, donu al mi memori, ke ne nur pri la korpo mi devas okupiĝi,

sed ankaŭ pri la ĝemantaj animoj, kiuj aliras al mi.

Mi povu mildigi la dolorojn pli facile per la konsilo

kaj atingante la profundaĵojn de la spirito,

anstataŭ per la malvarmaj receptoj havigotaj al la apotekisto.

Ho Sinjoro, konsentu al mi ĉiam, ne trakti la doloron kiel eksvingon

aŭ kiel muskolan kuntiriĝon, sed kiel krion de animo,

al kiu mi kuracisto, ĝia frato, alkuras kun la ardo de la amo, la karitato.

Giuseppe Moscati, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *