Homoj

Messiah (Händel )

La 13-an de aprilo 1742 okazis la premiero de la anglalingva Oratorio “Messiah” (Mesio)

eo.wikipedia.org/wiki/Mesio_(oratorio)

de Georg Friedrich Händel (1685-1759), kun teksto prilaborita de Charles Jennens laŭ la angla versio de la “King James Bible” (Biblio de Reĝo Jakobo) kaj de la versio de Psalmoj entenata en la “Book of Common Prayer” (Libro de la komunaj preĝoj).

La premiero (surstrate, en Dublino, en bonfara koncerto) estis tre suferplena, ĉar la dekano de la Katedralo postulis, ke la titolo estu modifita al maldetala “Sacred Oratorio” (Sankta Oratorio), tial ke la termino “Mesio” povas rilati ne nur al kristanismo, sed al ĉiuj tri monoteismaj religioj (hebreismo, kristanismo kaj islamismo); kaj dum kelka tempo li malpermesis pluan plenumon.

La unua vera premiero okazis sep jarojn poste, la 23-an de marto1749, en la “Covent Garden Theatre” de Londono.

Akceptita unuamomente kun kelkaj polemikoj, ĉar pro antaŭjuĝo estis taksata blasfema la citado de bibliaj tekstoj en profanaj teatroj, la Oratorio (precipe la ero “Hallelujah”) 

www.youtube.com/watch?v=IUZEtVbJT5c 

fariĝis poste unu el la plej popularaj korusaj komponaĵoj de la okcidenta muziko.

Ĝenerale, la Oratorio estas plenumata nur parte, laŭ la okazoj (Advento, Kristnasko, Pasko, funebraj Mesoj).

Ne ekzistas “aŭtentika” ekzemplero, ĉar Händel modifis plurfoje la komponaĵon; en la postaj jarcentoj, multaj komponistoj (ekzemple, Wolfgang Amadeus Mozart) almetis modifojn kaj adaptojn.

La 29-an de marto 1987 la Oratorio estis plenumita en Esperanto zorge de Márton Lengyel (tradukinto Imre Szabó), en la Koncertejo “Vigadó” de Budapeŝto, de la ĉambra Orkestro de la Hungara Ŝtata Ensemblo “KISZ” kaj de la Universitata Koruso de la Hungara Ŝtata Ensemblo “KISZ” (direktoro de la Koruso Gábor Hollerung):

 novajhoj.weebly.com/mesio-oratorio.html 

Mi aldonas:

– poŝtmarkon de Germana Demokrata Respubliko (GDR) de 1959, pro la duajarcenta datreveno de la morto de Händel;

– p. 30 de “Monato” 1992-7.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *