La 11-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1884) de la itala verkisto, poeto kaj tradukisto Piero Jahier (1884-1966),
it.wikipedia.org/wiki/Piero_Jahier
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
aparte konata pro la poezia kaj proza libro “Con me e con gli Alpini” (Kun mi kaj kun la Alposoldatoj), inspirita al la sperto de la unua monda milito (kiun li partopoprenis kiel volontulo en la Alposoldatoj).
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj transskibas, en la itala miksita kun la dialekto de Belluno, kaj en la traduko al Esperanto, la poeziaĵon “Mare” (Madre, Patrino, en la venetia monta dialekto de Belluno, uzita por pli rekte esprimi la partoprenon en la dramo de multaj patrinoj dum la milito).
La poeto sentas sin proksima al patrino, al kiu la milito forŝiras, unu post la alia, la du filojn kaj la edzon.
La virino estas en senĉesa maltrankvilo pri la pli aĝa filo, kiu estis vokita al la armiloj en la alposoldatoj. Ŝi imagas lin en lokoj, kie la vivo estas tranĉata de la eksplodo de la grenadoj aŭ sepultata de la lavangoj. Vane ŝi atendis, iun vesperon, restante dum horoj ĉe la fenestro, vidi sian filon, al kiu transdonis la envolvaĵon de la puraj tukoj, allasitan, ĉiun semajnfinon, al la alposoldatoj deĵorantaj apud la landlimo.
Estas rekrutita ankaŭ la junega malpli aĝa filo. Kvankam li estas malsaniĝema, li estas asignita al la Mararmeo kaj suŝipigita sur vaporŝipon. La patrino imagas lin dormanta en la mezo de la ŝipo, dum la ondoj frapegas kontraŭ la flankoj, kvazaŭ ili volus eniri kaj forporti ŝian knabeton.
Fine devas foriri al la fronto ankaŭ la edzo, kiu estas ĝoja foriri kun siaj junegaj kunmilitantoj, kvankam li ĵuris antaŭ la altaro kundividi kun ŝi la pezon de la vivo.
En la domo restinta malplena, la kompatinda virino, iun tagon, leviĝis tutsola, surmetis siajn juvelojn, trinkigis la bestojn, etendis siajn tukojn por sekigo, alkroĉis la plej grandan poton (kvazaŭ ĝi devus utili por kvar personoj), pretigis la plej belan ardantan fajron, kaj poste sidiĝis ĉe la fajrujo.
Eĉ se la siaj revenas, ŝi ne plu povas leviĝi, ŝi lasin sin morti pro korkrevo.
“Oni prenis ankaŭ la patrinon”.
°°°
Bildo: karto de milita poŝto el la Militzono de la 13-a de aŭgusto 1917, “kontrolita por cenzuro”.
MARE
Hanno preso il suo figliolo ànno preso
quello che l’era appena rilevato
e per andà non può essere andato
che nel posto più brutto indifeso.
E per restà non può esser restato
che dove tronca la vita le granate
e quando ànno finito di troncare
scendono le valanghe a sotterrare.
E se non scrive è che vuol ritornare
e queste notti è camminato camminato
per chiedere una muta alla sua mare.
La muta era ben pronta al davanzale
e alla finestra mare l’à aspettato.
L’à aspettato infino alla mattina
quando squilla la tromba repentina
e alla sua casa non può più rivare.
Hanno preso il suo figliolo alla mare
Hanno preso il suo tosàt ànno preso
quel ch’era così tanto delicato
e si ritrova lontano trasportato
nel bastimento sopra l’acqua acceso.
Di giorno il bastimento gli cammina
ma nella notte è sempre arrestato
e tutte l’acque bussan per entrare
dove il suo tosàtel sta addormentato.
Hanno preso il suo tosàt alla mare
Hanno preso il suo omo ànno preso
quello che la doveva accompagnare
che avea giurato davanti all’altare
di non lasciarla sola a questo peso.
Lui coi suoi bòcia è contento di andare
non si è quasi voltato a salutare
Ma ànno preso il suo òmo alla mare.
E la mattina si è levata a solo
e à messo tutte le sue filigrane;
à bevarato le sue armente chiare;
à steso tutti i suoi panni a asciugare;
à agganciato il più grande suo paiolo;
à apparecchiato il più bel fuoco acceso
e dopo si è seduta al focolare.
Anche se tornano non si può più alzare.
Hanno preso ànno preso anche la mare.
Piero Jahier
°°°°°
PATRINO
Oni prenis ŝian filon, tiun,
kiu estis ĵus kreskinta,
kaj pri iro li nur povas esti irinta
en la lokon plej malbelan kaj sendefendan.
Kaj pri restado li nur povas esti restinta
kie tranĉas la vivon la grenadoj
kaj kiam ili finis tranĉi
malsupreniras la lavangoj kaj enterigas.
Kaj se li ne skribas, tio estas ĉar li volas reveni
kaj en ĉi tiuj noktoj li iradis iradis
por peti vestoŝanĝon al la patrino
La vestoŝanĝo estis preta ĉe la fenestrobreto
kaj ĉe la fenestro la patrino lin atendis.
Ŝi lin atendis ĝis mateno
kiam subine eksonoras la trumpeto
kaj al sia hejmo li ne povas alveni.
Oni prenis ŝian filon al la patrino.
Oni prenis ŝian knabon oni prenis
tiun, kiu estis tiom malsaniĝema
kaj li trovas sin malproksimen transportita
en la vaporŝipo sur la akvo ardanta.
Dumtage la vaporŝipo iradas
sed dumnokte ĝi haltas
kaj ĉiuj akvoj frapas por eniri tien,
kie ŝia knabeto estas dormanta.
Oni prenis ŝian knabon al la patrino.
Oni prenis ŝian viron oni prenis
tiun, kiu devis ŝin akompani
kiu estis ĵurinta antaŭ la altaro
ne lasi ŝin sola al ĉi tiu pezo.
Li kun siaj junegaj soldatoj estas ĝoja iri
preskaŭ ne turniĝis por saluti.
Sed oni prenis ŝian viron al la patrino.
Kaj matene ŝi leviĝis tutsola
kaj surmetis ĉiujn siajn juvelojn;
trinkigis siajn helajn bovinojn;
etendis ĉiujn siajn tukojn por sekigo;
alkroĉis sian plej grandan poton;
pretigis la plej belan ardantan fajron
kaj poste sidiĝis ĉe la fajrujo.
Eĉ se ili revenas ŝi ne plu povas leviĝi.
Oni prenis ankaŭ la patrinon.
Piero Jahier, trad. Antonio De Salvo