Homoj

Alda Merini

La unua de novembro estas la datreveno de la la morto (en 2009) de la itala (milana) poetino kaj verkistino Alda Merini (1931-2009)

it.wikipedia.org/wiki/Alda_Merini

(ne estas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto).

Mi jam parolis pri ŝi la 1-an de novembro 2018.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/11/01/alda-merini-2/ 

Ŝi ne estis allasita al la klasika liceo, ĉar ŝi ne superis la ekzamenon pri itala lingvo; kaj ŝi estis plurfoje internigita en klinikon pri mensaj malsanoj.

Kompense, en 2007 ŝia literatura agado havigis al ŝi “honoran” magistrecon ĉe la Universitato de Mesino, pri “Teorio de komunikado kaj de lingvaĵoj”:

Mi transskribas (en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto) unu ŝian mallongan poeziaĵon, en rilato kun ŝiaj spertoj en frenezulejo kaj ekster ĝi.

Mi aldonas tri kanadajn poŝtmarkojn pri mensa saneco (mental health – santé mentale).


Ero matta in mezzo ai matti,

erano matti nel profondo,

alcuni molto intelligenti.

Sono nate lì le mie più belle amicizie.

I matti sono così simpatici,

non così i dementi

che sono tutti fuori, nel mondo.

I dementi li ho incontrati dopo,

quando sono uscita.

Alda Merini

°°°°°

Mi estis freneza meze de frenezuloj,

ili estis profunde frenezaj,

kelkaj tre inteligentaj.

Tie naskiĝis miaj plej belaj amikecoj.

Frenezuloj estas tiel simpatiaj,

ne same la masaĝuloj,

kiuj estas ĉiuj ekstere, en la mondo.

La malsaĝulojn mi renkontis poste,

kiam mi eliris.

Alda Merini, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *