Homoj

Valentino

La 12-a de marto estas la datreveno de la tragedia morto (je nuraj 32 jaroj, en 1507) de la itala militestro kaj politikisto laŭ hispana deveno César de Borja (en Esperanto, Cezaro Borgia), konata kiel “Valentino” ĉar, interalie, Duc de Valentinois (en Esperanto, Duko de Valentino), 1475-1507.

eo.wikipedia.org/wiki/Cezaro_Borgia

Nelaŭleĝa filo de Papo Alessandro VI (Aleksandro la 6-a, Roderic de Borja, en Esperanto Rodrigo Borgia) kaj de Vannozza Cattanei, li estis frato, interalie, de Lucrezia Borgia.

Persono tre pridiskutata pro sia senskrupuleco, li inspiris al Niccolò Machiavelli (1469-1527) “Il Principe” (La Princo).

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio.

Mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto de Carlo Minnaja, eron de “Il Principe”, kaj aldonas:

– la bildon de la roma subpasejo, apud la Baziliko de “San Pietro in Vincoli” (Sankta Petro en Katenoj), konata kiel “Arco Borgia” (Arkaĵo Borgia) ĉar super ĝi loĝis Vannozza Cattanei;

– la kovrilon de la traduko al Esperanto (“La Princo”) de la libro de Machiavelli “Il Principe”.


3. Surse di poi Alessandro VI, il quale, di tutti pontefici che sono stati mai, monstrò quanto uno papa, e con il danaio e con le forze, si poteva prevalere, e fece, con lo instrumento del duca Valentino e con la occasione della passata de Franzesi, tutte quelle cose che io discorro di sopra nelle azioni del duca. E, benché lo intento suo non fussi fare grande la Chiesia, ma il duca, nondimeno ciò che fece tornò a grandezza della Chiesia; la quale, dopo la sua morte, spento el duca, fu erede delle sue fatiche.

Niccolò Machiavelli, “Il Principe”, cap. XI, 3


°°°

3. Venis poste Aleksandro la Sesa, kiu, el ĉiuj ĉefpontifikoj kiuj iam estis, montris kiom papo povas fari kaj per mono, kaj per armitaj fortoj; kaj li faris, utiligante la dukon Valentino kaj la okazon de la trapaso de la francoj, ĉiujn aferojn, kiujn mi jam pritraktis en la agoj de la duko. Kaj kvankam lia celo estis igi granda ne ja la Eklezion, sed la dukon, tamen tio kion li faris iĝis avantaĝa al la Eklezio, kiu, post lia morto kaj la forpaso de la duko, estis heredanto de liaj penoj.

Niccolò Machiavelli, “Il Principe” (La Princo), cap. XI, 3, trad. Carlo Minnaja

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *