Objektoj · Homoj

Verdi Rigoletto

La 11-an de marto 1851 okazis ĉe la Teatro “La Fenice” de Venecio la premiero de la opero de Giuseppe Verdi “Rigoletto”,

eo.wikipedia.org/wiki/Rigoletto 

laù libreto de Francesco Maria Piave tirita el dramo de Victor Hugo “Le Roi s’amuse” (La Reĝo amuziĝas). Ĝi estas unu el la plej popularaj operoj, kun famaj pecoj, aparte:

    Questa o quella per me pari sono (Tiu aŭ alia virino estas por mi egalvaloraj)

    Cortigiani, vil razza dannata (Korteganoj, malnobla damnita raso)

    Sì, vendetta, tremenda vendetta (Jes, venĝo, terura venĝo)

www.youtube.com/watch?v=YSmYiepcWhM 

    (kantas Tito Gobbi kaj Maria Callas)

    Tutte le feste al tempio (Ĉiujn festotagojn en la templo)

    La donna è mobile (Virino estas ŝanĝiĝema)

    Bella figlia dell’amore (Bela filino de amoro).

Por superi la cenzuron (tiutempe, Venecio estis aŭstria), la originala intrigo, kiu priskribis la diboĉemon de la franca Kortego de François-Francisko la 1-a (1494-1547), estis modifita, per la lokado de la agado ĉe la Kortego de Mantovo, ne plu ekzistanta, kaj la Reĝo de Francio estis aliigita al la Duko de Mantovo. Ankaŭ la titolo estis ŝanĝita, per la utiligo de la proksimuma traduko de la franca nomo de la ĉefrolanto, la kortega komikulo Triboulet, kiu fariĝis Rigoletto, el la franca “rigoler” (ŝerci).

Mi aldonas:

– poŝtmarkon de Respubliko San Marino de 2001;

– p. 31 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de aŭgusto 1940; estas indikite, ke la 3-an de aŭgusto 1940 estis elsendita al Grekujo: “Elekto el opero Rigoletto de G. Verdi”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *