Homoj

Niccolò Machiavelli

La 3-a de majo 21 estas la datreveno de la naskiĝo (en 1469) de la itala (florenca) verkisto, historiisto kaj politikisto Niccolò di Bernardo dei Machiavelli (1469 1527), konata simple kiel Niccolò Machiavelli.
eo.wikipedia.org/wiki/Makiavelo
Mi jam parolis pri la 3-an de majo 2017

Machiavelli


kaj la 21-an de junio 2019.

Niccolò Machiavelli


Hodiaŭ mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, malgrandan citaĵon el la ĉefa verko de Machiavelli, kiun li modeste nomas “opuscolo” (“verketo”), tutmonde konata laŭ la itala titolo “Il Principe” (La Princo), sed kies originala titolo estas en latino, “De principatibus” (Pri la princolandoj).
Mi aldonas:
– italan poŝtmarkon de 1932 kun portreto de Niccolò Machiavelli;
– la kovrilon de la versio en Esperanto (“La Princo”) de la verko “Il Principe”.


È cosa veramente molto naturale et ordinaria desiderare di acquistare; e sempre, quando li uomini lo fanno che possano, saranno laudati, o non biasimati; ma, quando non possono, e vogliono farlo in ogni modo, qui è l’errore et il biasimo.
Niccolò Machiavelli, “De Principatibus”, cap. III, 11

°°°°°

Estas vere tre natura kaj ordinara la deziro akiri; kaj ĉiam homoj kiuj povas tion fari kaj efektive faras, estos laǔdataj, ne ja mallaǔdataj; sed, kiam ili ne povas, kaj tamen volas tion fari ĉiumaniere, jen la eraro kaj la mallaǔdo.
Niccolò Machiavelli, “De Principatibus”, 3-a ĉap., 11,
trad. Carlo Minnaja (“La Princo”, FEI, Milano 2006).


 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *