La 9-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1908) de la itala (piemonta) verkisto, poeto, eseisto kaj tradukisto Cesare Pavese (1908-1950).
eo.wikipedia.org/wiki/Cesare_Pavese
Jam plurfoje mi parolis pri li, plej laste la 27-an de aŭgusto 2020.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/08/27/cesare-pavese-3/
Mi transkribas, en la itala kaj en unu el ĝiaj tradukoj al Esperanto, la poeziaĵon “Tu sei come una terra” (Vi estas kiel tero).
Mi aldonas:
– la italan poŝtan stampon de la 9-a de septembro 2008, okaze de la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Cesare Pavese;
– la kovrilon de la libreto de Carlo Minnaja (LF-Koop, La-Chaux-de_Fonds 1982) kun la traduko al Esperanto de kelkaj poeziaĵoj de Cesare Pavese.
TU SEI COME UNA TERRA
Tu sei come una terra
che nessuno ha mai detto.
Tu non attendi nulla
se non la parola
che sgorgherà dal fondo
come un frutto tra i rami.
C’è un vento che ti giunge.
Cose secche e rimorte
T’ingombrano e vanno nel vento.
Membra e parole antiche.
Tu tremi nell’estate.
Cesare Pavese
°°°
VI ESTAS KIEL TERO
Vi estas kiel tero
neniam pridirita.
Vi nenion atendas
krom la nuran vorton
kiu el fund’ elŝprucos
kiel frukt’ inter branĉoj.
Iu vent’ vin atingas.
Aĵoj sekaj kaj mortaj
vin baras kaj iras tra l’ vento.
Antikvaj membroj, vortoj.
Vi tremas en somero.