Lokoj · Objektoj

Pinarbo de Posillipo

Estas fama en la tuta mondo (ĉar ĝi ĉeestas en la bildkartoj kun la panoramo deNapolo) la “pinarbo de Posillipo”.

Vedire, iam la pinarboj estis du, kiel oni povas vidi en la malnovaj bildoj; sed la pli granda estis faligita en 1971, kaj en 1978 estis necese faligi ankaŭ la pli malgrandan, ĉar danĝeran.

La arbo havis kvazaŭ 200 jarojn, kaj ĝi estus povinta pluvivi almenaŭ pliajn 50, se ĝiaj radikoj ne estus fortranĉitaj por fari lokon al la fundamentoj de novaj konstruajĵoj. Malgraŭ ĉio, la arbo daŭrigis dum kelka tempo ŝajni folioriĉa; sed temis pri velkintaj folioj, ĉar la tranĉitaj radikoj ne plu sukcesis doni nutrajon. Fine, oni konsciis, ke forta vento povus faligi la arbon sur la straton, kaj oni urĝe zorgis pri dehakado.

La florkultivistoj de Pescia (Pistoia, Toskanio) donacis novan pinarbon, altan kaj junan, tial la panoramo de Napolo (unu el la plej fotografataj en la mondo) restis egala, sed oni forgesis la du maljunajn pinarbojn, mortigitajn de la homo.

Pri la temo parolis la 29-an de oktobro 1978 la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto; kun dokumenta celo, mi transskribas la artikolon.

Bildo: Napolo kun la du pinarboj.

 


RADIO ROMA – ESPERANTO, 29.10.1978

 

KAJ NAPOLO ESTOS ANKORAŬ KIEL IAM

Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

 

La ĵurnaloj raportis, antaŭ kelkaj semajnoj, ke la pinarbo de Posillipo (Napolo), “pli malgranda frato” de tiu de la bildkartoj, famkonata en la tuta mondo, estis faligita. Oni timis, ja, pri subita falo de la arbo, ĉar la zono estas trafata de fortaj ventoj. Iu neordinara blovo estus povinta faligi la arbon sur la straton, kun grava danĝero por la publika sekureco. Jen kial la decido ĝin forigi estis alprenita sen prokrastoj, sen konsidero por tiu bildo, kiu de ĉiam altiras la atenton de la turistoj al la monteto sude de la sanktejo de S.Antono.

Antaŭ ol oni detranĉis la trunkon, iu monaĥo, kun ritaj vestoj kaj sanktakvujo, alproksimiĝis al la jarcenta arbo kaj ĝin benis plurfoje, meze de la kortuŝo de la ĉeestantoj, precipe de la maljunuloj.

La pinarbo havis preskaŭ 2 jarcentojn. Ĝi ne mortis pro natura morto: ŝajnas, ke ĝi estus povinta pluvivi almenaŭ aliajn 50 jarojn. Kontraŭe, la homoj murdis ĝin. Pli precize, tiuj, kiuj fortranĉis la radikojn por gastigi la fundamentojn de la konstruaĵoj, kaj kiuj igis Napolon kunmetaĵo de betono kaj brikoj. La arbo, eĉ senigite je la jarcentaj radikoj, daŭrigis vivi, dum ĝia ĝemela frato (murdita en 1971.a) ne rezistis. Ankaŭ la restinta arbo, tamen, fine estis venenigita de la kloakaj malpuraĵoj.

La malsano de la arbo estis malkovrita antaŭ nelonge; sed la arbo ankoraŭ aspektis foliplena, kvankam temis pli velkintaj folioj; la radikoj, fortranĉitaj, ne plu trovis sufiĉan nutraĵon por la pluvivo de la arbo.

Kune kun Vezuvo, la arbo estis la emblemo de Napolo. La fumanta Vezuvo en la fono, la arbo antaŭe. Usonanoj kaj japanoj, britoj kaj rusoj, hindoj kaj germanoj, tiel konis la mitan Napolon: por ili, la urbo etendiĝas meze inter la fumanta Vezuvo kaj la verda ombro de la arbo.

Ŝablona bildo, inda je bildkarto, konsentite; sed ĝi naskis kortuŝon. Kaj la turistoj, vidinte Napolon en bildkarto, alvenadis, ĝin tute vizitadis, kaj ne neglektis iri tien, sur la monteton de Posillipo, por vidi kaj fotografi ĉiuj la saman panoramon.

Nu, la komunaĵo de Pescia (Toskanio), fine de la 14.a “Bienalo de l’ floro”, donacis al Napolo belegan, altan kaj junan pinarbon, kiu certe iĝos unu el la arboj plej fotografataj en la mondo. Tiel, la panoramo al la napola golfo restos senŝanĝa, kaj baldaŭ oni forgesos pri la antaŭa arbo, tiu murdita.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *