Homoj

Cesare Pavese

La 27-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto pro sinmortigo (en 1950) de la itala (piemonta) verkisto, poeto, eseisto kaj tradukisto Cesare Pavese (1908-1950),
eo.wikipedia.org/wiki/Cesare_Pavese
unu el la plej grandaj italaj intelektuloj de la dudeka jarcento.
Mi transkribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, la poeziaĵon “Verrà la morte e avrà i tuoi occhi” (Venos mort’ kun viaj okuloj), dediĉitan al la virino (Constance Dowling), kiu estis doninta al aman elreviĝon.
Mi listigas, ĉe la fundo, la poeziaĵojn de Cesare Pavese tradukitajn al Esperanto.
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 2008, laŭ skizo de Rita Morena, pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Cesare Pavese; la bildo prezentas lian portreton, kaj detalon, en la originala teksto, de la manuskripto de la poeziaĵo “Hai un sangue, un respiro” (Vi havas sangon, spiron);
– la kovrilon de la libreto de Carlo Minnaja (LF-Koop, La-Chaux-de_Fonds 1982) kun la traduko al Esperanto de kelkajn poeziaĵoj de Cesare Pavese.


VERRÀ LA MORTE E AVRÀ I TUOI OCCHI

Verrà la morte e avrà i tuoi occhi - questa morte che ci accompagna dal mattino alla sera, insonne, sorda, come un vecchio rimorso o un vizio assurdo. I tuoi occhi saranno una vana parola, un grido taciuto, un silenzio. Così li vedi ogni mattina quando su te sola ti pieghi nello specchio. O cara speranza, quel giorno sapremo anche noi che sei la vita e sei il nulla.

Per tutti la morte ha uno sguardo. Verrà la morte e avrà i tuoi occhi. Sarà come smettere un vizio, come vedere nello specchio riemergere un viso morto, come ascoltare un labbro chiuso. Scenderemo nel gorgo muti.

Cesare Pavese

°°°°°

VENOS MORT’ KUN VIAJ OKULOJ

Venos mort’ kun viaj okuloj –
ĉi mort’ kiu nin akompanas
de maten’ ĝis vesper’, sendorma,
surda, kvazaŭ rimors’ malnova
aŭ malvirt’ absurda. Okuloj
viaj estos vana parolo,
krio ne dirita, silento.
Tiaj ilin vidas matene
vi dum sola vi sur vin fleksas
en la spegul’. Kara espero,
tiam ekscios ankaŭ ni
ke vi ‘stas la viv’ kaj l’ nenio.

Por ĉiuj mort’ havas rigardon.
Venos mort’ kun viaj okuloj.
‘Stos kvazaŭ forlasi malvirton
kvazaŭ vidi en la spegulo
elmergiĝi mortan vizaĝon,
kvazaŭ aŭdi de lip’ fermita.
En vorticon ni sinkos mutaj.

Cesare Pavese, trad. Carlo Minnaja

°°°°°

POEZIAĴOJ DE CESARE PAVESE TRADUKITAJ AL ESPERANTO
POESIE DI CESARE PAVESE TRADOTTE IN ESPERANTO

– Verrà la morte e avrà i tuoi occhi (Venos mort’ kun viaj okuloj), trad. Carlo Minnaja
– Verrà la morte e avrà i tuoi occhi (Venos mort’ kaj viajn okulojn havos), vv 1-5, trad. Aldo de’ Giorgi, La Kancerkliniko 1974-71
– I mari del Sud (La maroj de l’ Sudo), trad. Gaudenzio Pisoni, Enlumas min senlimo, LF-Koop, La-Chaux-de_Fonds 1990
– Tu sei come una terra (Vi estas kiel tero), trad. Carlo Minnaja
– Tu sei come una terra (Vi estas kiel lando), trad. Gian Luigi Gimelli, Enlumas min senlimo, LF-Koop, La-Chaux-de_Fonds 1990
– Tu non sai le colline (Ne konas vi l’ montetojn), trad. Carlo Minnaja
– Ogni volta è uno strappo (Ĉiufoje deŝiro), trad. Carlo Minnaja
– Sempre vieni dal mare (Ĉiam el mar’ vi venas), trad. Carlo Minnaja
– Hai un sangue, un respiro (Vi havas sangon, spiron), trad. Carlo Minnaja – Passerò per Piazza di Spagna (Mi pasos tra “Piazza di Spagna”), trad. Carlo Minnaja
– Passerò per Piazza di Spagna (Mi trairos Piazza di Spagna), trad. Gian Luigi Gimelli, Enlumas min senlimo, LF-Koop, La-Chaux-de_Fonds 1990
– The night you slept – La notte in cui tu dormivi (Ankaŭ la nokto vin similas), trad. Carlo Minnaja
– Last blues, to be read some days – L’ultimo blues, da leggere un giorno (Flirt’ estis nur), trad. Carlo Minnaja
– The cats will know – I gatti lo sapranno (La katoj tion scios), trad. Carlo Minnaja
– To C. from C., trad. Carlo Minnaja
– You, wind of March – Tu, vento di marzo (Vi, vento de marto), trad. Carlo Minnaja
– I mattini passano chiari (La matenoj pasas for klaraj), trad. Carlo Minnaja
– Combatteremo ancora (Ni batalados plue), trad. Carlo Minnaja
– Di salmastro e di terra (El mara sal’ kaj tero), trad. Carlo Minnaja
– E allora noi vili (Kaj tiam ni malbravaj), trad. Carlo Minnaja
– Anche tu sei collina (Ankaŭ vi ‘stas monteto), trad. Carlo Minnaja
– Hai viso di pietra scolpita (Kun vizaĝ’ de ŝtono skulptita), trad. Carlo Minnaja
– Terra rossa terra nera (Tero ruĝa tero nigra), trad. Carlo Minnaja
– In the morning you always come back – Il mattino torni sempre (Matene vi ĉiam revenas), trad. Carlo Minnaja
– La nubojn vi retrovos, trad. Carlo Minnaja
– Du poeziaĵoj al T., trad. Carlo Minnaja

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *