Homoj

Akhenaton

Faraono Amenofi la 4-a (Amenoter, Ka-nekhet Qaisuty, Onos en la diversaj lingvoj) regnis de 1350 ĝis 1333 a. K.

Opozicie al la sacerdota kasto de Tebo, li devige enkondukis la monoteisman kulton de Sun-dio Aton, honore al kiu li alprenis la nomon Akhenaton (aŭ Ekhnaton, Ahn-Aton en Esperanto), kiu signifas “li plaĉas al Aton”, kaj konstruigis novan ĉefurbon, Akhetaton (“horizonto de Aton”, hodiaŭ Tell al-Amarna).

Post lia morto, la sacerdotoj detruis la spurojn de lia kulto.

De tiu frutempa manifestiĝo de monoteismo restis longa “Himno al la Suno”, kies itala traduko estas legebla ĉe

www.webalice.it/gangited/Antologia/Akhenaton.html

De ĝi ekzistas parta traduko al Esperanto, de Kálmán Kalocsay (“Tutmonda Sonoro”, HEF, Budapest 1981, p. 38-39).

verkoj.com/lauteme/klasika/kalman-kalocsay/tutmonda-sonoro/#c40 

Mi transskribas kelkajn versojn, kaj aldonas la bildon de bareliefo honore al Ahn-Aton.


Quando sprofondi oltre il confine occidentale dei cieli

la terra è oscurata come se fosse arrivata la morte;

allora gli uomini dormono nelle loro stanze,

il capo coperto, incapaci di vedersi tra loro;

finché sorgi di nuovo ad oriente, o Radioso!

°°°

Kiam okcidente vi subiras, ĉesas brili,

jen, kvazaŭ ili estus jam mortintaj, dormas ili,

kovrita nun ilia kap’, ŝtopiĝis naz’ ilia,

ĝis oriente ree vi leviĝas, ho Radia!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *