Homoj

Umberto Saba

La 25-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1957) de la triesta poeto kaj verkisto Umberto Poli, konata per la pseŭdonimo Umberto Saba (1883-1957).

eo.wikipedia.org/wiki/Umberto_Saba 

Mi jam parolis pri li la 9-an de marto 2017,

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/03/09/umberto-saba/

la 25-an de aŭgusto 2018

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/08/25/umberto-saba-2/

kaj la 25-an de aŭgusto 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/08/25/umberto-saba-3/ 

Hodiaŭ mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, la poeziaĵon “Ulisse” (Uliso).

La bildo montras vilaĝon de la dalmatia marbordo, Primošten, siatempe senpretendan Esperanto-centron, kia ĝi aperis en 1961 (kiam mi vizitis ĝin), antaŭ ol la turisma industrio transformis ĝin al luksa somerumejo.


ULISSE

Nella mia giovinezza ho navigato
lungo le coste dalmate. Isolotti
a fior d’onda emergevano, ove raro
un uccello sostava intento a prede,
coperti d’alghe, scivolosi, al sole
belli come smeraldi. Quando l’alta
marea e la notte li annullava, vele
sottovento sbandavano più a largo,
per fuggirne l’insidia. Oggi il mio regno
è quella terra di nessuno. Il porto
accende ad altri i suoi lumi; me al largo
sospinge ancora il non domato spirito,
e della vita il doloroso amore.

Umberto Saba

°°°

ULISO

Mi navigadis dum mia junaĝo

laŭ Dalmaciaj bordoj. Insuletoj

el onda tuŝo ekaperis, kie

malofta birdo kuŝis kaptocele,

algokovritaj, glitigaj, ĉe l’ suno

belaj kiel smeraldoj. Kiam alta

tajdo kaj nokto neniigis ilin,

subvente drivis velŝipoj marmezen

por fuĝi for de l’ riskoj. Mia regno

nun estas tiu tero de neniu.

Lumas haven’ por aliaj; marmezen

daŭre min pelas la mens’ ne dresita

kaj la dolora amo pri la vivo.

Umberto Saba, trad. Gaudenzio Pisoni

(“Enlumas min senlimo”,

LF-KOOP. La-Chaux-de-Fonds, 1990, p. 75)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *