Homoj

Umberto Saba

La 9-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1883) de la triesta (laŭ hebrea deveno) poeto kaj verkisto Umberto Poli, konata per la pseŭdonimo Umberto Saba (1883-1957).

eo.wikipedia.org/wiki/Umberto_Saba 

Jam plurfoje mi parolis pri li, laste la 25-an de aŭgusto 2020.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/08/25/umberto-saba-4/

Hodiaŭ mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, la poeziaĵon “La capra” (La kapro).

La bildo montras, el malnova bildkarto, la izraelidan templon en Triesto.


LA CAPRA

Ho parlato a una capra. 

Era sola sul prato, era legata. 

Sazia d’erba, bagnata 

dalla pioggia, belava. 

 

Quell’uguale belato era fraterno 

al mio dolore. Ed io risposi, prima 

per celia, poi perché il dolore è eterno, 

ha una voce e non varia. 

Questa voce sentiva 

gemere in una capra solitaria. 

 

In una capra dal viso semita 

sentiva querelarsi ogni altro male, 

ogni altra vita. 

Umberto Saba

°°°

LA KAPRO

Mi parolis al kapro.

Ĝi solis en paŝtejo, alligita.

Herbosata, malsekis

pro la pluvo, ĝi mekis.

Tiu meko egala jam koncernas

mian doloron. Mi respondis, eke

por ŝerco, poste ĉar dolor’ eternas,

unuvoĉa, konstanta.

Tiun voĉon mi audis

de izolita kapro lamentanta.

De kapro kun semida esprimivo

ĝem-plendon aŭdis mi pri ĉiu fio,

pri ĉiu vivo.

Umberto Saba, trad. Giulio Cappa

“Enlumas min senlimo”, LF-KOOP,

La-Chaux-de-Fonds 1990, p. 67

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *