La 24-a de aŭgusto estas la datreveno de la frua morto (en 1313, je nuraj 38 jaroj) de Heinrich VII von Luxemburg (en Esperanto, Henriko la 7-a de Luksemburgo), kiu interalie estis Imperiestro de la Sankta Romia Imperio de 1312 ĝis 1313.
eo.wikipedia.org/wiki/Henriko_la_7-a_(Sankta_Romia_Imperio)
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio pri la kompleksa historio de la unua Imperiestro de la Luksemburga dinastio; mi limiĝas transskribi la versojn, kiujn dediĉis al li en la “Dia Komedio” Dante Alighieri, lia favoranto:
– (Paradizo 17, 82-83)
ma pria che ‘l Guasco l’alto Arrigo inganni,
parran faville de la sua virtute
°°°
sed, antaŭ ol Henrikon altan trompos
Gaskon’, aperos de la virt’ fajreroj,
(trad. Giovanni Peterlongo)
°°°
sed antaŭ ol Gaskon’ Henrikon trompos,
fajreroj de virteco lia flamos,
(trad. Enrico Dondi)
°°°
– (Paradizo 30, 122-147)
E ‘n quel gran seggio a che tu li occhi tieni
per la corona che già v’è su posta,
prima che tu a queste nozze ceni,
sederà l’alma, che fia giù agosta,
de l’alto Arrigo, ch’a drizzare Italia
verrà in prima ch’ella sia disposta.
…….
Ma poco poi sarà da Dio sofferto
nel santo officio.
°°°
Sur granda seĝo, kien vi rigardas
pro krono surmetita, sidos, antaŭ
135 ol vi festenu ĉe edziĝoj jenaj,
l’ anim’, estonta en la mond’ majesta,
de Henriko, venonta Italujon
138 rektigi antaŭ ol ĝi estos preta.
…….
Sed lin mallonge en l’ ofico sankta
Dio toleros.
(trad. Giovanni Peterlongo)
°°°
Vian scivolon tiu seĝo frapas,
ĉar sur ĝi estas imperia krono;
135 antaŭ ol niajn nuptojn vi agapas,
l’ alta Henriko sidos sur ĉi trono;
li al la sav’ de Italio celas,
138 antaŭ ol ĝi sin metas je dispono.
…….
Li en l’ ofico sankta pro tolero
de Di’ mallonge restos.
(trad. Enrico Dondi)
°°°°°
Mi aldonas luksemburgan poŝtmarkon de 2013, pro la 7-jarcenta datreveno de la morto de Henriko la 7-a.