La 13-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1884) de la roma komika aktoro, kantisto, dramisto, verkisto kaj komponisto Ettore Petrolini (1884-1936)
www.youtube.com/watch?v=TxjGAxIafZQ
Fama precipe kiel aktoro, li ankaŭ ludis gravan rolon en la literaturo, kiel kreinto de ĝenro de surreala komikeco, proksima al la “vortoj en libero” de la futuristo Filippo Tommaso Marinetti.
Mi jam parolis pri la 13-an de januaro 2019.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/01/13/ettore-petrolini/
Mi transskribas, en la roma dialekto kaj en la traduko al Esperanto, unu el la plej konataj kanzonoj de Petrolini, “Tanto pe’ cantà” (Kanti por la kant’), kaj aldonas poŝtmarkon de Respubliko San Marino de 1996, en la serio “Historio de la itala kanzono”, pri la kanzono de Petrolini “Gastone”.
TANTO PE’ CANTÀ
Ettore Petrolini – Natale (Alberto) Simeoni
www.youtube.com/watch?v=kaQ_LGFYwEg
È una canzone senza titolo,
tanto pe cantà, pe’ fà qualche cosa,
nun è gnente de straordinario,
è roba del paese nostro
che se po’ cantà pure senza voce
basta ‘a salute,
quanno c’è ‘a salute c’è tutto,
basta ‘a salute e un par de scarpe nove,
che poi girà tutto ‘er monno
e m’accompagno da me!
Pe’ fà la vita meno amara,
me sò comprato ‘sta chitara,
e quanno er sole scenne e more
me sento ‘n core cantatore,
la voce è poca ma intonata,
nun serve a fà ‘na serenata,
ma solamente a fà in maniera,
de famme ‘nsonno a primma sera.
Tanto pe’ cantà
perché me sento ‘n friccico ner core,
tanto pe’ sognà
perché ner petto me ce naschi ‘n fiore,
fiore de lillà
che m’ariporti verso er primo amore
che sospirava le canzoni mie
e m’arintontoniva de bucie.
Canzoni belle e appassionate,
che Roma mia m’aricordate,
cantate solo pe’ dispetto
ma co’ ‘na smania dentro ar petto,
io nun ve canto a voce piena
ma tutta l’anima è serena,
e quanno er cielo se scolora
de me nessuna se innamora.
Tanto pe’ cantà
perchè me sento ‘n friccico ner core,
tanto pe’ sognà
perché ner petto me ce naschi ‘n fiore,
fiore de lillà
che m’ariporti verso er primo amore
che sospirava le canzoni mie
e m’arintontoniva de bucie.
°°°°°
KANTI POR LA KANT’
Ettore Petrolini – Natale (Alberto) Simeoni
trad. Giuseppe Castelli
(Parola teksto)
Estas kanto sen titolo. Simple por kantado, simple por fari ion.
Estas nenio eksterordinara: varo el nia vilaĝo.
Eblas kanti ĝin eĉ sen voĉo, sufiĉas sano. Kiam estas sano estas ĉio…
Sufiĉas sano kaj paro da novaj ŝuoj, kaj vi povas iri la tutan mondon.
Kaj mi kantas memakompane…
Por malpezigi vivon ĝenan
aĉetis mi gitaron jenan,
kaj en la sunsubir-angoro
komencas kanti mia koro.
Malmulta voĉo, sed laŭtona:
por serenado subbalkona
ne taŭgas tro, sed dum vespero
sufĉas ĝi por rev-tenero.
Kanti por la kant’,
ĉar mi eksentas tremon en la koro;
kanto de revant’,
por ke en mia brusto floru floro,
floro de diant’,
por ke ĝi portu min per la memoro
al amatina voĉo kaj mieno.
Ŝi per mensogoj igis min kreteno.
Kanto pasia kaj sincera,
nur por vi Romo, la ĥimera,
kantata kun ioma spito,
sed certe ne kun hipokrito.
Mi kantas ne per voĉo plena,
sed kun animo plej serena:
foriras la ĉielkoloro
kun miaj solo kaj doloro.
Kanti por la kant’…