Homoj

Ettore Petrolini

La 13-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1884) de la roma komika aktoro, dramisto, verkisto kaj komponisto Ettore Petrolini (1884-1936)

Fama precipe kiel aktoro, li ankaŭ ludis gravan rolon en la literaturo, kiel kreinto de ĝenro de surreala komikeco, proksima al la “vortoj en libero” de la futuristo Filippo Tommaso Marinetti

Filippo Tommaso Marinetti


Mi havigas ekzemplon pri lia lerteco en ludado per vortoj, citante du liajn “lazzi” (mokŝercojn), tiritajn el la volumeto “Petrolini: macchiette, lazzi, colmi e parodie” (Petrolini: skeĉoj, mokŝercoj, plejoj kaj parodioj), Newton Compton, Roma,
en kiuj estas menciita Esperanto, per la maliceta ekspluato de la dusenceco de la itala vorto “lingua” (kiu estas samtempe lango kaj lingvo) kaj de la itala vorto “stato” (kiu egalas samtempe al Ŝtato kaj stato/ pozicio):

Paĝo 75:
Adesso ch’ho imparato l’esperanto
ch’è lingua universale, io me ne vanto
e in ogni stato in cui vado a finire,
con l’esperanto mi farò capire…

E rigira e fai la rota,
l’esperanto è un fatto che consola,
ti presenti qua, ti presenti là,
puoi far tutto co’ una lingua sola!

(Laŭvorta traduko):
Nun lerninte esperanton
kiu estas universala lingvo (lango), mi fieras
kaj en ĉiu Ŝtato (stato) en kiu mi fine troviĝos
per esperanto mi komprenigos min…

Kaj rondiru kaj paradu,
esperanto estas komfortiga afero,
vi prezentas vin tie kaj tie,
vi povas fari ĉion per unu sola lingvo (lango)!

Paĝo 78:
Fior di frumento:
Lisette la francese ogni momento
dice che la mia lingua non val niente;
ma adesso sto studiando l’esperanto…

(Laŭvorta traduko):
Flor’ de tritiko:
Lizeta la francino ĉiumomente
diras, ke mia lango/ (lingvo) nenion valoras;
sed nun mi estas lernanta esperanton…

Mi transskribas, en la roma dialekto kaj en la traduko al Esperanto de Giuseppe Castelli, unu el la plej konataj kanzonoj de Petrolini, “Tanto pe’ cantà” (Kanti por la kant’), kaj aldonas portreton de la artisto.


TANTO PE’ CANTÀ
Ettore Petrolini – Natale (Alberto) Simeoni

È una canzone senza titolo,
tanto pe cantà, pe’ fà qualche cosa,
nun è gnente de straordinario,
è roba del paese nostro
che se po’ cantà pure senza voce
basta ‘a salute,
quanno c’è ‘a salute c’è tutto,
basta ‘a salute e un par de scarpe nove,
che poi girà tutto ‘er monno
e m’accompagno da me!

Pe’ fà la vita meno amara,
me sò comprato ‘sta chitara,
e quanno er sole scenne e more
me sento ‘n core cantatore,
la voce è poca ma intonata,
nun serve a fà ‘na serenata,
ma solamente a fà in maniera,
de famme ‘nsonno a primma sera.

Tanto pe’ cantà
perché me sento ‘n friccico ner core,
tanto pe’ sognà
perché ner petto me ce naschi ‘n fiore,
fiore de lillà
che m’ariporti verso er primo amore
che sospirava le canzoni mie
e m’arintontoniva de bucie.

Canzoni belle e appassionate,
che Roma mia m’aricordate,
cantate solo pe’ dispetto
ma co’ ‘na smania dentro ar petto,
io nun ve canto a voce piena
ma tutta l’anima è serena,
e quanno er cielo se scolora
de me nessuna se innamora.

Tanto pe’ cantà
perchè me sento ‘n friccico ner core,
tanto pe’ sognà
perché ner petto me ce naschi ‘n fiore,
fiore de lillà
che m’ariporti verso er primo amore
che sospirava le canzoni mie
e m’arintontoniva de bucie.

°°°°°

KANTI POR LA KANT’
Ettore Petrolini – Natale (Alberto) Simeoni
trad. Giuseppe Castelli

(Parola teksto)
Estas kanto sen titolo. Simple por kantado, simple por fari ion.
Estas nenio eksterordinara: varo el nia vilaĝo.
Eblas kanti ĝin eĉ sen voĉo, sufiĉas sano. Kiam estas sano estas ĉio…
Sufiĉas sano kaj paro da novaj ŝuoj, kaj vi povas iri la tutan mondon.
Kaj mi kantas memakompane…

Por malpezigi vivon ĝenan
aĉetis mi gitaron jenan,
kaj en la sunsubir-angoro
komencas kanti mia koro.
Malmulta voĉo, sed laŭtona:
por serenado subbalkona
ne taŭgas tro, sed dum vespero
sufĉas ĝi por rev-tenero.

Kanti por la kant’,
ĉar mi eksentas tremon en la koro;
kanto de revant’,
por ke en mia brusto floru floro,
floro de diant’,
por ke ĝi portu min per la memoro
al amatina voĉo kaj mieno.
Ŝi per mensogoj igis min kreteno.

Kanto pasia kaj sincera,
nur por vi Romo, la ĥimera,
kantata kun ioma spito,
sed certe ne kun hipokrito.
Mi kantas ne per voĉo plena,
sed kun animo plej serena:
foriras la ĉielkoloro
kun miaj solo kaj doloro.

Kanti por la kant’…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *