Homoj

Edoardo Bennato

La 23-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1946) de la itala (napola) kantaŭtoro Edoardo Bennato

it.wikipedia.org/wiki/Edoardo_Bennato

(Ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).

Tute ne sentaŭga (li estas magistro pri arkitekturo, kaj liaj tekstoj estas studataj en la italaj lernejoj), li verkas malsanktigajn tekstojn (tamen, neniam defalante al vulgareco), kiuj en ironia maniero celas la povon, la arogantecon, la hipokritecon kaj la konformismon: la lernejo (“In fila per tre” – En vico po tri), la aŭtoritatuloj (“Bravi ragazzi” – Bonaj knaboj), la soifo je regado (“La torre di Babele” – La turo de Babelo), la karierismo, la milito, la malrespekto de la homaj rajtoj (pri tio, en 2015 Bennato  ricevis premion de “Amnesty International”/ Amnestio Internacia), la subpremado de la instinkto je libero kiu estas en ĉiu el ni (“L’isola che non c’è”- La insulo kiu ne ekzistas), la ambigueco de tiuj bonstatuloj kiuj revoluciemas sed konservas siajn privilegiojn (“Il rock del capitano Uncino”La rok’ de ŝipestro Hoko), la trompema sinteno de tiuj kiuj faras mirindajn promesojn (“Il gatto e la volpe” – La kato kaj la vulpo), la panjemo (“Viva la mamma”- Vivu panjo).

Kvazaŭ por “senkulpigi”, tiam li verkas kanzonon ŝajne ŝerceman kaj “ajnistan” (“Sono solo canzonette”Ili estas nur kantaĵoj), kiu kontraŭe havas profundan signifon: oni prezentu la aferojn tiaj, kiaj ili estas, ŝajnigante ŝerci.

Tri liaj kanzonoj estis tradukitaj al Esperanto de Giuseppe Castelli:

Il rock del capitano Uncino (La rok’ de ŝipestro Hoko);

Il gatto e la volpe (La kato kaj la vulpo);

Sono solo canzonette (Ili estas nur kantaĵoj).

Mi transskribas la tekston, en la itala kaj en Esperanto, de “Il gatto e la volpe” – La kato kaj la vulpo (inspirita al la libro Pinocchio”/ Pinokjo

eo.wikipedia.org/wiki/Pinokjo

de Carlo Lorenzini/ Collodi, pri kiu mi parolos en alia okazo), kaj aldonas la poŝtmarkon de 1990 de Respubliko San Marino pri la humuristo Benito Jacovitti (1923-1997)

it.wikipedia.org/wiki/Benito_Jacovitti

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), kun la du roluloj.

 


IL GATTO E LA VOLPE

Edoardo Bennato

www.youtube.com/watch?v=YoBuv7HR-Fw

 

Quanta fretta, dove corri, dove vai,

se ci ascolti per un momento, capirai,

lui è il gatto, e io la volpe, stiamo in società

di noi ti puoi fidare….

 

Puoi parlarci dei tuoi problemi, dei tuoi guai,

i migliori in questo campo, siamo noi,

è una ditta specializzata, fa un contratto e vedrai

che non ti pentirai….

 

Noi scopriamo talenti e non sbagliamo mai,

noi sapremo sfruttare le tue qualità,

dacci solo quattro monete e ti iscriviamo al concorso

per la celebrità!….

 

Non vedi che è un vero affare,

non perdere l’occasione

se no poi te ne pentirai,

non capita tutti i giorni

di avere due consulenti

due impresari, che si fanno

in quattro per te!….

 

Avanti non perder tempo, firma qua,

è un normale contratto è una formalità,

tu ci cedi tutti i diritti

e noi faremo di te

un divo da hit parade!…

 

Non vedi che è un vero affare,

non perdere l’occasione

se no poi te ne pentirai,

non capita tutti i giorni

di avere due consulenti

due impresari, che si fanno

in quattro per te!….

 

Quanta fretta, dove corri, dove vai,

che fortuna che hai avuto ad incontrare noi,

lui è il gatto, e io la volpe, stiamo in società,

di noi ti puoi fidare!…. di noi ti puoi fidar!

 

 

LA KATO KAJ LA VULPO

Edoardo Bennato, trad. Giuseppe Castelli

www.cinquantini.it/esperant/kantoj/bennato.html#LA%20KATO%20KAJ%20LA%20VULPO

 

 

Kia hasto! Vi kuras, jes, sed kien vi?

Vi komprenos se nur momenton aŭdos vi.

Li, la Kato, kaj mi, la Vulpo: estas ni kompani’;

vi povas fidi nin…

 

Al ni diru pri ĉiu via problemaĵ’:

la plej bonaj ni estas en ĉi tiu kamp’.

La kontrakton vi nur subskribu

kaj videblos tuj, ke

neniel estos pent’.

 

Ni malkovras talentojn kaj ne fuŝas ja;

ĉe ni ekspluatiĝos via kvalitar’…

Al ni donu nur kvar monerojn

kaj aliĝu konkurson

por la ĉiama fam’!

 

Bonega negoco, vidu!

Ne perdu ĉi tiun ŝancon,

alie poste pentos vi:

okazas ne ĉiutage

disponi du konsilantojn,

du financistojn

kiuj laboradas por vi…

 

Subskribu tuj sen hezito, sen prokrast’:

nur kontrakto laŭleĝa, simpla formalaĵ’.

Ĉiujn rajtojn vi lasu al ni, kaj fariĝu per ni

stelul’ de la muzik’!

 

Kia hasto! Vi kuras, jes, sed kien vi?

Tre bonŝanca vi estis renkontante nin!

Li, la Kato, kaj mi, la Vulpo: estas ni kompani’;

vi povas fidi nin,

vi povas fidi nin,

vi povas fidi nin…

Unu penso pri “Edoardo Bennato

  1. Premetto che sono un principiante e quindi vorrei tanto sbagliarmi e sarei così scusato ma…
    “se ci ascolti per un momento, capirai,” -> “Vi komprenos se nur momenton aŭdos vi.” ??
    io avrei messo … Vi komprenos se nur momenton [vi] aŭskultos nin
    e la sonorità sarebbe ancora migliore, oltre ad essere più fedele…
    Sentire e ascoltare sono due cose completamente diverse, in tutte le lingue, non solo in Esperanto. La traduzione non solo non è fedele ma è pure sbagliata.
    Va beh la licenza poetica ma vediamo di non esagerare, che Bennato è uno dei miei cantanti preferiti… poi, chi non fa non sbaglia, capisco e spero sia stata una svista…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *