Homoj

Lewis Carroll

La 14-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1898) de la brita verkisto, matematikisto, logikisto kaj fotografo laŭ irlanda deveno Charles Lutwidge Dodgson (1832-1898), konata kiel verkisto per la pseŭdonimo Lewis Carroll,

eo.wikipedia.org/wiki/Lewis_Carroll 

fama precipe pro la fantastaj verkoj “Alice’s Adventures in Wonderland” (Alico en Mirlando), “Through the Looking Glass and What Alice Found There (Trans la spegulo, kaj kion Alico trovis tie) kaj “The Hunting of the Snark” (La ĉaso de la Snark).

Mi jam parolis pri tio la 14-an de januaro 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/01/14/lewis-carroll/

Kiel ofte okazas ĉe verkoj nur ŝajne destinitaj al infanoj, malantaŭ aspekto ludema kaj sensenca kaŝiĝas vigla socia kritiko, se oni “interpretas” la alegoriojn; sufiĉas konsideri la komencajn liniojn de la 7-a ĉapitro de “Alice’s Adventures in Wonderland” (Alico en Mirlando):

la Marta Leporo kaj la Ĉapelisto personigas la britan imperiismon; la dormanta Gliro estas la subigitaj kaj dormantaj popoloj; teo, ekzemplas la riĉaĵojn forprenitajn per la koloniismaj konkeroj; “Mankas spaco!” referencas la egoisman avidon kaj la timon esti devigataj kundividi la fruktojn; la malvera invito preni iom da neekzistanta vino, malkaŝas la internacian politikon, mensogan kaj trompan.

Mi transskribas la tekston en la angla, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto.

Aldone:

– unu el la britaj poŝtmarkoj de 2015 pri “Alice’s Adventures in Wonderland” (Alico en Mirlando), kun Alico, la Marta Leporo kaj la Ĉapelisto;

– la kovrilo de la versio al Esperanto de “Alice in Wonderland” (Alico en Mirlando), trad. Donald Broadribb, Beverley, Bookleaf Publishing, 1996.


A MAD TEA-PARTY

There was a table set out under a tree in front of the house, and the March Hare and the Hatter were having tea at it: a Dormouse was sitting between them, fast asleep, and the other two were using it as a cushion, resting their elbows on it, and the talking over its head.

“Very uncomfortable for the Dormouse” – thought Alice; “only, as it’s asleep, I suppose it doesn’t mind”.

The table was a large one, but the three were all crowded together at one corner of it.

“No room! No room!’ they cried out when they saw Alice coming”.

“There’s PLENTY of room!” said Alice indignantly, and she sat down in a large arm-chair at one end of the table.

“Have some wine”, the March Hare said in an encouraging tone.

Alice looked all round the table, but there was nothing on it but tea.

“I don’t see any wine”, she remarked.

There isn’t any”, said the March Hare.

Lewis Carroll, “Alice’s Adventures in Wonderland”, chapter 7

°°°°°

UN TÈ DA PAZZI

C’era lì fuori una tavola apparecchiata sotto un albero davanti alla casa, e la Lepre Marzolina e il Cappellaio prendevano un tè: un Ghiro sedeva in mezzo a loro, dormendo sodo, e gli altri due lo usavano come un cuscino, appoggiandoci i gomiti, e parlavano al di sopra della sua testa.

“Davvero scomodo per il Ghiro” – pensò Alice – “solo, dato che dorme, suppongo che non gli dia fastidio”.

La tavola era molto grande, ma i tre erano tutti ammucchiati in un angolo.

“Non c’è posto! Non c’è posto!” gridarono quando videro arrivare Alice.

“C’È UN SACCO di posto!” disse Alice indignata, e si sedette su una grande poltrona a un’estremità della tavola.

“Vuoi un po’ di vino?” disse la Lepre Marzolina con un tono incoraggiante.

Alice guardò tutto all’intorno la tavola, ma non vide altro che tè.

“Non vedo vino” osservò Alice.

 “Difatti non ce n’è”, disse la Lepre Marzolina.

Lewis Carrol, “Alice’s Adventures in Wonderland”

(Alice nel Paese delle Meraviglie), cap. 7, trad. Antonio De Salvo

°°°°°

FRENEZA TEFESTO

Tablo estis aranĝita sub arbo antaŭ la domo, kaj la Marta Leporo kaj la Ĉapelisto trinkis teon ĉe ĝi: Gliro sidis inter ili, firme dormante, kaj la aliaj du uzis ĝin kiel kusenon, apogante siajn kubutojn per ĝi, kaj parolante trans ĝian kapon.

“Tre malkomforte por la Gliro, – pensis Alico,-  sed, ĉar ĝi dormas, mi supozas ke ne ĝenas ĝin”.

La tablo estis granda, sed la trio kunpremiĝis ĉe unu angulo.

“Mankas spaco! Mankas spaco!” ili kriis kiam ili vidis Alicon veni.

“Estas MULTA spaco!” diris Alico indigne, kaj ŝi sidiĝis en granda brakseĝo ĉe unu fino de la tablo.

“Prenu iom da vino”, la Marta Leporo diris per kuraĝiga tono.

Alico rigardis la tutan tablon, sed videblis sur ĝi nur teo.

“Mi ne vidas vinon”, ŝi komentis.

“Neniom estas”, diris la Marta Leporo.

Lewis Carroll, “Alice’s Adventures in Wonderland”

(Alico en Mirlando), ĉap. 7, trad. Donald Broadribb

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *