Eventoj

Oktobra Revolucio

Povas ŝajni strange, ke oni memorigas la 7-an de novembro, okazintaĵon de la 25-a de oktobro 1917, la tiel diritan “Oktobra Revolucio”,

eo.wikipedia.org/wiki/Oktobra_Revolucio

kiam la Rusa Socialdemokrata Laborista Partio (komunista), gvidita de Lenin kaj Lev Trockij, ekprenis la povon en Rusio per armita agado.

La klarigo de tio kuŝas en la fakto, ke en 1917 ortodoksa Rusio ankoraŭ sekvis la julian kalendaron, ĉar pro religiaj kialoj ĝi ne estis alpreninta la gregorian kalendaron, tial ke tiu estis enkondukita de iu Papo (Gregorio la 13-a).

(La strikta kunligo inter kalendaro kaj ideologio daŭris ankaŭ post la Oktobra revolucio: en 1923, la nova soveta reĝimo enkondukis la “sovetan revolucian kalendaron”, kiu esence estis tiu gregoria, sed kun malsama metodo de kalkulo de la superjaroj; evidente, la soveta reĝimo opiniis, ke ĝi vivos longe, se konsideri, ke la unua diferenco kompare kun la “pura” gregoria kalendaro okazus nur… en la jaro 2800! Estas klara la nur parada intenco de la soveta reformo; kaj cetere jam en 1940 la “soveta” kalendaro estis realisme forlasita).

La “Oktobra Revolucio” estis juĝita kaj estas juĝata en tre malsamaj manieroj, depende de la Landoj, de la politikaj orientiĝoj, kaj precipe de la epokoj; sufiĉas pensi, ke:

1- dum la komunistaj reĝimoj, ĝi estis laŭdegata kiel komenco de nova erao; pri tio, mi transskribas, kun traduko al la itala, eron de artikolo publikigita en ĉeĥoslovaka bulteno de decembro 1949;

2- kvankam tio povas aspekti paradokso, faŝista Italio estis la unua Lando en la mondo, kiu (la 7-an de februaro 1924) rekonis Sovetan Union, naskiĝintan la 30-an de decembro 1922 fine de la tumultaj okazaĵoj, kiuj sekvis la Oktobran Revolucion; tio ĉar Benito Mussolini (kiu, cetere, venis de socialismo) esence admiris la perfortan agadon, kiu estis alportinta ĝisfundan ŝanĝon;

3- post la falo de la komunistaj reĝimoj en la eŭropaj Landoj, la juĝo pri tiu Revolucio estas draste malpozitiva.

Mi aldonas:

– eltiraĵon el ĉeĥoslovaka bulteno de decembro 1949;

– polan poŝtan stampon de 1967, kun klarigoj en Esperanto, pro la 50-a datreveno de la Oktobra Revolucio;

– rusan poŝtmarkon de 1998, pro la 80-a datreveno de la tragika morto de Caro Nikolao la 2-a Romanov, murdita (kune kun la familio) sekve de la Oktobra Revolucio.


(segue traduzione in italiano)

Jam niaj patroj kredis, ke Rusio foje ricevos gvidan rolon en la familio de la slavaj nacioj. Ĉi tiu kredo estis tiutempe pli vere sentimentala kaj mistika, sed tamen ĝi ne trompis nin. La Granda Oktobra Revolucio, realigante la neklarajn klopodojn kaj sopirojn de la pli fruaj generacioj de progresemuloj, estis rezulto de longa kaj obstina batalo de la rusa proletaro, al kiu estis donita de Lenin efektiva revolucia programo, malfermante novan epokon en la historio de l’ homaro.

….

“Esperanto-Servo – Aktuala Informa Bulteno de Praha, Ĉeĥoslovakio”,

speciala eldono, 1949-decembro, p. 1

°°°°°

(traduzione)

Già i nostri padri credevano che la Russia prima o poi avrebbe avuto un ruolo di guida nella famiglia delle nazioni slave. Questo credo a quel tempo era piuttosto sentimentale e mistico, però non ci ha ingannato. La Grande Rivoluzione d’Ottobre, realizzando i vaghi sforzi e le aspirazioni delle precedenti generazioni di progressisti, è stata il risultato di una lunga e tenace lotta del proletariato russo, a cui è stato dato da Lenin un programma effettivamente rivoluzionario, aprendo una nuova era nella storia dell’umanità.

….

“Esperanto-Servo – Aktuala Informa Bulteno de Praha, Ĉeĥoslovakio”

(Bollettino Informativo di Attualità di Praga, Cecoslovacchia)

edizione speciale, 1949-dicembre, p. 1

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *