Objektoj · Homoj

Haleja Kometo

La 8-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1656) de la angla sciencisto (astronomo, matematikisto, fizikisto, geofizikisto kaj meteologo) Edmond Halley (1656-1742),

eo.wikipedia.org/wiki/Edmond_Halley 

fama precipe pro la observoj kaj la kalkuloj pri kometo, kiu de li prenis popole la nomon “Kometo de Halley – Haleja Kometo” (ĝia oficiala nomo estas 1P/Halley),

eo.wikipedia.org/wiki/Haleja_kometo 

kiu aperas je preskaŭ regulaj intervaloj de 76 jaroj: ĝi estis videbla, interalie, en 1910 kaj en1986, kaj estos denove videbla en 2062.

La kometo estas konata ne nur pro ĝia regula akurateco, sed ankaŭ ĉar oni faris la hipotezon, ke estis ĝuste ĝi la “stelo” kiu, laŭ la Evangelio de Mateo, gvidis la Saĝulojn ĝis Betlehemo, kaj kiu estas bildigita, ekzemple, en fresko de Giotto en la Kapelo “de Scrovegni” en Padovo.

Okaze de la apero de 1910, estis eldonita la traduko al Esperanto (de Wladimir Francewich Szmurlo, en Esperanto Vladimir Franceviĉ Ŝmurlo) de broŝuro (“La Kometo de Halley”, Dresden 1910) de la rusa astronomo Sergey Nikolaevich Blazhko (en Esperanto, Sergej Nikolajeviĉ Blaĵko), kaj estis publikigitaj artikoloj en Esperanto, interalie, en la “Internacia Scienca Revuo” 1910-5 kaj en “Universo” 1909/1910-10, p. 309-313.

Mi aldonas:

– poŝtmarkon de Respubliko San Marino de 1986, kun detalo de la fresko de Giotto (la poŝtmarko celebras, samtempe, Kristnaskon kaj la aperon en tiu jaro de la Kometo de Halley);

– filatelan folieton de Grenado de 1986, pro la Kometo de Halley;

– p. 312 de la revuo “Universo” 1909/1910-10, kun du fotoj de la Kometo (la unuaj en la historio).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *