Homoj

Lewis Carroll

La 14-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1898) de la brita verkisto, matematikisto, logikisto kaj fotografo laŭ irlanda deveno Charles Lutwidge Dodgson (1832-1898), konata kiel verkisto per la pseŭdonimo Lewis Carroll
eo.wikipedia.org/wiki/Lewis_Carroll
Estas kurioza la historio de liaj nomoj: li gardis anonimecon, kiam li verkis klaĉajn pamfletojn pri la aferoj de la instituto, en kiu li instruis; li utiligis sian veran nomon, por publikigi ŝatindajn eseojn pri logiko kaj matematiko; kaj li alprenis pseŭdonimon (kiu, tamen, travideble aludis lian veran nomon Charles Lutwidge) por verki la fantastajn verkojn, kiuj havigis al li la famon, precipe “Alice’s Adventures in Wonderland” (Alico en Mirlando), “Through the Looking Glass and What Alice Found There (Trans la spegulo, kaj kion Alico trovis tie) kaj “The Hunting of the Snark” (La ĉaso de la Snark).
Ŝajnas neeble, ke persono kapabla pri fajnaj rezonadoj logikaj-matematikaj utiligas, kontraŭe, la lingvon en senĝena maniero en siaj fantastaj verkoj, estigante esprimojn kun nekutima ĉarmo kaj paradoksajn vortludojn, samkiel naskante absurdajn rolulojn, daŭre vivantajn en la amasa kulturo (ekzemple: la freneza Ĉapelisto, la blanka Kuniklo, la marta Leporo, la Kera Reĝino).
Aliflanke, ne ĉio estas fantaziaĵo: precipe en la rakonto de Alico, estas aluditaj matematikaj ludoj, kaj ne ĉiam matematiko estas “racia”: ekzemple, la fama “greka pi” estas “neracionala” nombro, eĉ “transcenda”.
La fantastaj verkoj de Lewis Carroll estis tradukitaj al dekoj da lingvoj, malgraŭ la malfacilo redoni la vortludojn, kaj malgraŭ la senĉesaj referencoj al realaĵoj apartaj de tempoj kaj lokoj.
Mi listigas, ĉe la fino, la versiojn al Esperanto.
Mi aldonas:
– unu el la multnombraj britaj poŝtmarkoj pri “Alice in Wonderland” (Alico en Mirlando);
– la kovrilon de la versio al Esperanto de “Alice in Wonderland” (Alico en Mirlando), trad. Donald Broadribb, Beverley, Bookleaf Publishing, 1996.


Tradukoj al Esperanto/ Traduzioni in Esperanto

– “Alice’s adventures in Wonderland” (La aventuroj de Alicio en Mirlando), trad. Elfric Leofwin Kearney, London:,British Esperanto Association, 1910
– “Alice’s adventures in Wonderland” (Alico en Mirlando), trad. Donald Broadribb, Beverley, Bookleaf Publishing, 1996; Jekaterinburg, Sezonoj, 1998
– “Through the Looking Glass and What Alice Found There (Trans la spegulo, kaj kion Alico trovis tie), trad. Donald Broadribb, Jekaterinburg, Sezonoj, 2001
– La Ĵargonbesto; Freneza tefesto; La historio de la ŝajnkelonio, Angla Antologio, vol. 2, p. 113, 263-271
– “Jabberwocky” (Babilfrenzo), trad. Donald Broadribb
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/babilfrenzo.html
– “The Hunting of the Snark” (La ĉaso de la Snark), trad. Aarne Fritzon – Bertilo Wennergren
– pluraj fragmentoj/ diversi brani trad. William F. Orr
– Youtube: www.youtube.com/watch?v=lrf31hHcOTE

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *