Homoj

Robert Louis Stevenson

La 13-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1850) de la skota verkisto kaj poeto Robert Louis Stevenson (1850-1894)
eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Louis_Stevenson
fama precipe pro la romanoj:
– “Treasure Island” (Trezorinsulo), libro por knaboj;
– “The Strange Case of Dr Jekyll and Mr Hyde” (Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde), bazita sur la disduiĝo de la personeco, laŭ la stilo de Edgar Allan Poe
eo.wikipedia.org/wiki/Edgar_Allan_Poe
(pri kiu mi parolos en alia okazo);
– “Kidnapped” (Forkaptita), laŭ la stilo de Walter Scott
eo.wikipedia.org/wiki/Walter_Scott
(pri kiu mi parolos en alia okazo);
Sindediĉa al verkado ekde junaĝo (li publikigis sian unuan verkon kiam li havis 28 jarojn), li multe vojaĝis, tamen (male ol kutime oni diras) ne pro aventura emo, sed ĉar li estis malsana pro ftizo (li mortis je nuraj 49 jaroj, en la insularo Samoa en la Pacifika Oceano).
Mi transskribas (en la angla, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) tri aforismojn de Stevenson, kaj listigas (fone de la paĝo) la verkojn tradukitajn al Esperanto.
Mi aldonas la kovrilon de la versio al Esperanto de “Treasure Island” (Trezorinsulo).


Robert Louis Stevenson, Aforismoj/ Aforismi

To be what we are, and to become what we are capable of becoming, is the only end of life.
Essere ciò che siamo, diventare ciò che siamo capaci di diventare, questo è il solo fine della vita.
Esti tiaj, kiaj ni estas, kaj fariĝi tiaj, kiaj ni povas fariĝi, jen la sola celo de la vivo (trad. E. von Lilienhoff-Adelstein, “La Revuo”, 1912-1913, VII, p. 414).

Don’t judge each day by the harvest you reap but by the seeds that you plant.
Non giudicare ciascun giorno in base al raccolto che hai ottenuto, ma dai semi che hai piantato.
Ne juĝu ĉiun tagon laŭ la rikolto, kiun vi akiris, sed laŭ la semoj, kiujn vi plantis.

Life is not a matter of holding good cards, but of playing a poor hand well.
La vita non è una questione di avere delle buone carte, ma di giocare bene una mano scarsa.
Vivo ne estas afero pri posedo de bonaj ludkartoj, sed pri bona ludado de mizera luda vico.
°°°°°

Verkoj de Robert Louis Stevenson tradukitaj al Esperanto
Opere di Robert Louis Stevenson tradotte in Esperanto

– “The Strange Case of Dr Jekyll and Mr Hyde” (Lo strano caso del Dr. Jekyll e Mr. Hyde – Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde), trad. William Morrison – William W. Mann, London 1909; trad. William Morrison – William W. Mann, rev. Margaret Munrow, e-libro, Tyresö, Inko, 2001; trad. Albert Goodheir, Glasgow, Kardo,1980; trad. Fernando de Diego, 1985;
– Kidnapped (Il ragazzo rapito – Forkaptita), trad. Albert Goodheir, Glasgow, Kardo, 1976;
– “Treasure Island” (L’isola del tesoro -Trezorinsulo), trad. Grace Kirkwood, Glasgow, Kardo 1978;
– Aleks (Aleksander) Kerbel, “Esperanto per iom malpli ol 500 vortoj – Trezorinsulo en facila stilo” (L’Esperanto in un po’ meno di 500 parole – L’Isola del tesoro in uno stile facile), 1999;
– “The bottle imp” (Il diavolo nella bottiglia), La diableto en la botelo, trad. Cynthia C. Vincent, Glasgow, Kardo, 1982; La botel-diableto, trad. Ergoto de Bonaero (Adán Hrynkiewicz), 1986;
– “The Isle of Voices” (L’isola delle voci – La insulo de voĉoj), trad. Cynthia C. Vincent, Glasgow, Kardo, 1982;
– citazioni (eltiraĵoj), “La Revuo”, 1912-1913, VII, p. 414, trad. E. von Lilienhoff-Adelstein;
– citazioni (eltiraĵoj), “La Revuo”, 1912-1913, VII, p. 464, trad. E. von Lilienhoff-Adelstein;
– “La Pan-a fluto”, trad. Anna Muretti, “L’Esperanto” 1961-70, p. 78-79.
Stevenson estas menciita en la poemo “Los Justos” (La Justuloj) de Borges

Jorge Luis Borges


Stevenson è citato nella poesia “Los Justos” (I giusti) di Jorge Luis Borges

Jorge Luis Borges

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *