Homoj

Charles Ramuz

La 24-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1878) de la svisa franclingva verkisto, eseisto kaj poeto Charles-Ferdinand Ramuz (1878-1947)

eo.wikipedia.org/wiki/Charles-Ferdinand_Ramuz

            konata, krom pro siaj romanoj lokitaj en arkaika kamparana mondo, kaj pro la rakonto “L’histoire du Soldat” (La rakonto de la Soldato) muzikigita de Igor Stravinski

eo.wikipedia.org/wiki/Igor_Stravinski

pro la senĝena uzo de tute persona franca lingvo, nerespektema de la sintakso, sed pli esprimopova ol tiu de la gramatikistoj.

            Pri tio, mi transskribas (en la franca, kaj en miaj tradukoj al la itala kaj Esperanto) kelkaj erojn de la “Lettre à Bernard Grasset” (Letero al Bernard Grasset) de 1929, en kiu Ramuz prezentis sian starpunkton pri la uzo de la franca en romanda Svislando.

            Mi aldonas la svisan poŝtmarkon de 1972 pro la 25-a datreveno de la morto de Ramuz.

De Ramuz estis tradukitaj al Esperanto jenaj verkoj:

– “Aline”, trad. René de Saussure, UEA, Ĝenevo 1911; recenzoj en “La Revuo”, 1911-1912, VI, p. 194; “Lingvo Internacia” 1919, p. 442; Petr E. Stojan, “Bibliografio de Internacia Lingvo”, 1929, p. 361, n. 4034;

– “Aline”, trad. René de Saussure, dua eldono, kun antaŭparolo de Vilhelmo Lutermano (Wilhelm Luttermann), MAS (Monda Asembleo Socia), 2007, rete alirebla:

vlutermano.free.fr/ramuz-aline-1.pdf

– “Fête des vignerons” (Vitkulturistoj), trad. Heidi Sallenbach, en la “Svisa Antologio” de Arthur Baur, 1939, p. 437.


«Mon pays a toujours parlé français, et, si on veut, ce n’est que “son” français, mais il le parle de plein droit […] parce c’est sa langue maternelle, qu’il n’a pas besoin de l’apprendre, qu’il le tire d’une chair vivante dans chacun de ceux qui y naissent à chaque heure, chaque jour. […] Mais en même temps, étant séparé de la France politique par une frontière, il s’est trouvé demeurer étranger à un certain français commun qui s’y était constitué au cours du temps. Et mon pays a eu deux langues: une qu’il lui fallait apprendre, l’autre dont il se servait par droit de naissance; il a continué à parler sa langue en même temps qu’il s’efforçait d’écrire ce qu’on appelle chez nous, à l’école, le “bon français” […] Je me rappelle l’inquiétude qui s’était emparée de moi en voyant combien ce fameux “bon français”, qui était notre langue écrite, était incapable de nous exprimer et de m’exprimer. Je voyais partout autour de moi que, parce qu’il était pour nous une langue apprise (et en définitive une langue morte), il y avait en lui comme un principe d’interruption, qui faisait que l’impression, au lieu de se transmettre telle quelle fidèlement jusqu’à sa forme extérieure, allait se déperdant en route, comme par manque de courant, finissant par se nier elle-même […] Nous avions deux langues: une qui passait pour “la bonne”, mais dont nous nous servions mal parce qu’elle n’était pas à nous, l’autre qui était soi-disant pleine de fautes, mais dont nous nous servions bien parce qu’elle était à nous».

Charles-Ferdinand Ramuz

 

°°°°°

«Il mio paese ha sempre parlato francese, e, se si vuole, è semplicemente “il suo” francese, ma lo parla a pieno titolo (…) perché è la sua lingua madre, che non ha bisogno di imparare, che ricava da una carne viva in ognuno di coloro che vi nascono ogni ora, ogni giorno (…). Ma allo stesso tempo, essendo separato dalla Francia politica da una frontiera, si è trovato a rimanere estraneo ad un certo francese comune che vi si era costituito nel corso del tempo. E il mio paese ha avuto due lingue: una che doveva imparare, l’altra di cui si serviva per diritto di nascita; ha continuato a parlare la sua lingua nello stesso tempo in cui si sforzava di scrivere quello che si chiama, da noi, a scuola, il “buon francese” (…) Mi ricordo l’inquietudine che si era impadronita di me nel vedere che quel famoso “buon francese”, che era la nostra lingua scritta, era incapace di esprimerci e di esprimermi. Vedevo dappertutto attorno a me che, poiché era per noi una lingua appresa (e, in definitiva, una lingua morta), c’era come un principio di interruzione che faceva che l’impressione, invece di trasmettersi fedelmente fino alla sua forma esterna, andava perdendosi per strada, come per mancanza di corrente, finendo per negare sé stessa (…) Avevamo due lingue: una che passava per quella “buona”, ma di cui ci servivamo male perché non era nostra, l’altra che si autodefiniva piena di errori, ma di cui ci servivamo bene perché era nostra».

Charles-Ferdinand Ramuz, trad. Antonio De Salvo

 

°°°°°

«Mia lando ĉiam parolis la francan, kaj, se oni volas, ĝi estas nur “ĝia” franca, sed ĝi parolas ĝin plenrajte […] ĉar ĝi estas ĝia patrina lingvo, kiun ĝi ne bezonas lerni, kiun ĝi tiras el la vivanta karno de ĉiuj, kiuj naskiĝas tie ĉiuhore, ĉiutage. […] Sed samtempe, ĉar ĝi estas disigita de la politika Francio per landlimo, ĝi troviĝis resti fremda al iu komunuza franca lingvo, kiu estiĝis dum la daŭro de la tempo. Kaj mia lando havis du lingvojn: unu, kiun ĝi devis lerni, la alia, kiun ĝi utiligis pro naskiĝa rajto; ĝi daŭrigis paroli sian lingvon, dum samtempe ĝi strebis skribi tion, kion oni nomas ĉe ni, en la lernejo, la “bonan francan” […]  Mi memoras la maltrankvilon, kiu kaptis min kiam mi vidis, kiom tiu fama “bona franca”, kiu estis nia skriba lingvo, estis nekapabla esprimi nin kaj esprimi min. Mi vidis ĉie ĉirkaŭ mi ke, ĉar ĝi estis por ni lernita lingvo (kaj entute mortinta lingvo), estis en ĝi iaspeca principo de interrompo, kiu igis, ke la impreso, anstataŭ transdoniĝi tute fidele ĝis sia ekstera formo, disperdiĝis survoje, kvazaŭ pro manko de kurento, kaj fine neadis sin mem […] Ni havis du lingvojn: unu, kiu estis taksata “la bona”, sed kiun ni utiligis malbone ĉar ĝi ne estis nia, la alia, kiu estis sindire plena je malvirtoj, sed kiun ni utiligis bone ĉar gi estis nia».

Charles-Ferdinand Ramuz, trad. Antonio De Salvo

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *