Homoj

Washington Irving

La 3-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1783) de la usona verkisto Washington Irving (1783-1859)
it.wikipedia.org/wiki/Washington_Irving
eo.wikipedia.org/wiki/Washington_Irving
konsiderata la unua vera verkisto de Usono, kaj la iniciatinto de la fantasta ĝenro “Ghost story” (Rakontoj pri fantomoj).
Mi sendas pri la vivpriskribaj donitaĵoj al la paĝoj de Vikipedio.
Jenaj liaj verkoj estis tradukitaj al Esperanto:
– La Fantomfianĉo, trad. A. Brill (Abraham Arden Brill), “La Revuo”, II, 1907-1908, p. 329-341;
– The Sketch Book of Geoffrey Crayon (La skizlibro de Ĝefro Krajono): El la Skizlibro, trad. Herbert Lionel Elvin, Leipzig, Hirt & Sohn, 1924
eo.wikipedia.org/wiki/El_la_Skizlibro
​(recenzo en “Literatura Mondo” 1924-9, p. 156, kaj de Bruno Migliorini en “L’Esperanto” 1924-11, p. 158; mencio en “Esperanto de UEA” 1924-11, p. 188, kaj en la “Enciklopedio de Esperanto”, 1933, p. 185)
– The Legend of Sleepy Hollow (La legendo de Dorm-valeto), trad. Edwin Grobe, Tempe, Arizona Stelo, 1998
www.gutenberg.org/ebooks/19293
​- Tri noveloj, trad. Edwin Grobe, Tempe, Arizona Stelo, 1998
www.gutenberg.org/ebooks/21195
eo.wikisource.org/wiki/Tri_Noveloj_(Irving)/Ripo_Van-Vinklo
eo.wikisource.org/wiki/Tri_Noveloj_(Irving)/Al_la_leganto
eo.wikisource.org/wiki/Tri_Noveloj_(Irving)/Aventuro_de_la_germana_studento
– Rip Van Winkle, trad. Ionel Oneţ, Thaumiers, La Kromkancerkliniko, 2009.
​Krome, en “La Revuo” VIII, p. 206-215, estas publikigita longa artikolo de Herbert M. Scott, titolita “Washington Irving, la patro de la usona literaturo”, kies komencon mi transskribas.
​Mi aldonas portreton de la verkisto.


Washington Irving, la patro de la usona literaturo
Al Georgo Washington liaj dankaj samlandanoj donis de la komenco la glornomon: Patro de sia lando. Al Washington Irving, baptonomita laŭ la eminenta generalo, apartenas per ĉiuj rajtoj la titolo: Patro de l’ Usona Literaturo. Ĉar li ĝin fondis.
Antaŭ lia tempo, se la Usonanoj verkis, ili verkis preskaŭ pure en celoj teologiaj aŭ politikaj – por ĵeti lumon al la urĝaj demandoj de l’ Eklezio kaj de la Ŝtato starigitaj antaŭ ili per la diverskonsista homplenigado de l’ kolonioj kaj per la rompo de ĉi tiuj lastaj kun la patrinlando. Estas vero, ke ĉi tie kaj tie, ekzemple Benjamin Franklin en sia “Almanako de Malriĉa Rikardo” kaj Charles Brockden Brown en serio da romanoj, faris penojn, por distri la tro seriozan publikon per originala beletristiko; sed ĉi tiuj klopodoj (kun parta escepto de la dirita Almanako) naskis rezultaton nevivpovan, tial, ke, unue, la aŭtoroj ne posedis altan genion de literaturistoj kaj, due, ili tro direktis sian atenton al la financa flanko de la afero.
Herbert M. Scott, La Revuo” VIII, p. 206-215
(traduzione):
Washington Irving, il padre della letteratura statunitense
A George Washington i suoi grati connazionali hanno dato dall’inizio il nome glorioso: Padre della Patria. A Washington Irving, battezzato con il nome dell’eminente generale, spetta di pieno diritto il titolo: Padre della letteratura statunitense.
Prima del suo tempo, se gli statunitensi scrivevano, scrivevano per puri scopi teologici o politici – per mettere in luce le questioni urgenti della Chiesa e dello Stato poste innanzi a loro dalla diversa consistenza dell’afflusso delle persone nelle colonie e dalla frattura tra queste ultime e la terra madre. È vero, che qua e là, ad esempio Benjamin Franklin nel suo “Poor Richard’s Almanack (Almanacco del Povero Riccardo) e Charles Brockden Brown in una serie di romanzi, si sono sforzati di divertire il pubblico troppo serio con una letteratura originale; ma questi tentativi (con la parziale eccezione del citato Almanacco) hanno dato origine a risultati non vitali, perché gli autori non possedevano un alto genio letterario, e in secondo luogo perché hanno mirato troppo al lato economico della cosa.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *