Homoj

Jorge Luis Borges

La 24-an de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1899) de la argentina verkisto kaj poeto Jorge Francisco Isidoro Luis Borges Acevedo, konata kiel Jorge Luis Borges (1899-1986)
it.wikipedia.org/wiki/Jorge_Luis_Borges
eo.wikipedia.org/wiki/Jorge_Luis_Borges
fama precipe pro siaj fantastaj rakontoj, tiom ke per la adjektivo «borgeseca» oni difinas koncepton pri la vivo kiel fikcia realo ŝajnigata vera.
​Borges estis amplekse tradukita al Esperanto.
De “La biblioteca de Babel” – La biblioteko de Babelo it.wikipedia.org/wiki/La_biblioteca_di_Babele
eo.wikipedia.org/wiki/Biblioteko_de_Babelo
ekzistas jenaj versioj:
de Giulio Cappa (en: Sferoj, sciencfikcio kaj fantasto. Volumo 2, paĝoj 15-24)
www.autodidactproject.org/other/borges7-esp1.html
kaj en la antologio “El milagro secreto” – La sekreta miraklo, Sezonoj, Kaliningrado 2008;
kaj de Manuel Giorgini
www.yksi.org/tekst/ald/borges_bdb-eo.html
Fundamente grava estas la menciita antologio “El milagro secreto” – La sekreta miraklo, redaktita de István Ertl, kun tradukoj de Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Fernando de Diego, Liven Dek, István Ertl, Higinio García, Kris Long, Gonçalo Neves, Joxemari Sarasua, Francisco Veuthey
esperanto-ondo.ru/Borges.htm
katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8059
(recenzo de Carlo Minnaja en “Monato”
www.esperanto.be/fel/mon/rec/smir.php )
Temas entute pri 48 eroj, kaj indekso de la ekzistantaj tradukoj.
​Krome aperis:
– “El libro de arena” – La libro el sablo, trad. Liven Dek (en: Sferoj, sciencfikcio kaj fantasto. Volumo 4, paĝoj 15-20, kaj en “Literatura Foiro” 1982-76, paĝoj 19-21);
​- “Tres versiones de Judas” – Tri versioj de Judaso, trad. Fernando de Diego (en: La Ondo de Esperanto, 1997, numero 7)
web.archive.org/web/20131011043617/http:/esperanto.org/Ondo/Tl-hisp2.htm
www.yksi.org/tekst/ald/borges_3giuda-eo.html
– “El Congreso” – La Kongreso, trad. Giulio Cappa (en: Pri kongresoj en Bonaero, Beletra Almanako, nº 19, februaro 2014, Novjorko, Mondial, paĝoj 82-107
– La domo de Asteriono, trad. Manuel Giorgini
www.yksi.org/tekst/ald/borges_aster-eo.html
– Jonatano Edvardso
– La kunĵurantoj
– Poemo de Johano Lopez kaj Johano Ward
– La Skribaĵo de la Dio, trad. Robert L. Read
(“La skribo de la dio”, trad. Jorge Camacho, en “La sekreta miraklo”)
– La sonĝo de Coleridge, trad. Manuel Giorgini
www.yksi.org/tekst/ald/borges_sognocoleridge-eo.txt
– Tlön, Uqbar, Orbis Tertius, trad. Manuel Giorgini
www.yksi.org/tekst/ald/borges_tuot-eo.html
(trad. Jorge Camacho, en “La sekreta miraklo”)
– Los Justos (La justuloj), trad. Antonio De Salvo

Literatura Foiro” dediĉis al Borges (minimume) ĉi tiujn paĝojn:
– 1982-76, p. 19-21
– 1986-99, p, 12-15
– 2013-263, p. 116-119
– 2014-271, p. 260-261
– 2015-275, p. 128-131
Mi supozas, ke Borges estis gastigita sur la paĝoj de “Fonto”, sed mi ne povas kontroli.
​Mi transskribas (en la hispana en la itala kaj en Esperanto) “Los Justos – I Giusti – La justuloj”, kaj aldonas:
– la kovrilon de “Sekreta miraklo”;
– argentinan poŝtmarkon de 1987.


LOS JUSTOS

Un hombre que cultiva su jardín, como quería Voltaire.
El que agradece que en la tierra haya música.
El que descubre con placer una etimología.
Dos empleados que en un café del Sur juegan un silencioso ajedrez.
El ceramista que premedita un color y una forma.
El tipógrafo que compone bien esta página, que tal vez no le agrada.
Una mujer y un hombre que leen los tercetos finales de cierto canto.
El que acaricia a un animal dormido.
El que justifica o quiere justificar un mal que le han hecho.
El que agradece que en la tierra haya Stevenson (*).
El que prefiere que los otros tengan razón.
Esas personas, que se ignoran, están salvando el mundo.

Jorge Luis Borges

I GIUSTI

Un uomo che coltiva il suo giardino, come voleva Voltaire.
Chi è contento che sulla terra esista la musica.
Chi scopre con piacere una etimologia.
Due impiegati che in un caffè del Sud giocano in silenzio agli scacchi.
Il ceramista che premedita un colore e una forma.
Il tipografo che compone bene questa pagina che forse non gli piace.
Una donna e un uomo che leggono le terzine finali di un certo canto.
Chi accarezza un animale addormentato.
Chi giustifica o vuole giustificare un male che gli hanno fatto.
Chi è contento che sulla terra ci sia Stevenson (*).
Chi preferisce che abbiano ragione gli altri.
Queste persone, che si ignorano, stanno salvando il mondo.

Jorge Luis Borges

LA JUSTULOJ

Viro kiu kultivas sian ĝardenon, kiel volis Voltero.
Tiu kiu ŝatas ke la tero havu muzikon.
Tiu kiu malkovras kun plezuro vortodevenon.
Du oficistoj kiuj en kafejo de l’ Sudo ludas silente ŝakojn.
La ceramikisto kiu antaŭmeditas koloron kaj formon.
La presisto kiu bone kompostas ĉi tiun paĝon, kiu eble ne plaĉas al li.
Virino kaj viro kiuj laŭtlegas la finajn tercinojn de iu kanto.
Tiu kiu karesas dormantan beston.
Tiu kiu pravigas aŭ volas pravigi malbonon kiun oni faris al li.
Tiu kiu ŝatas ke la tero havu Stevenson (*).
Tiu kiu preferas ke la aliaj estu pravaj.
Ĉi tiuj personoj, kiuj ne interkonas sin, estas savantaj la mondon.

Jorge Luis Borges, trad. Antonio De Salvo

(*) Robert Louis Stevenson (1850-1894)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *