La 21-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1951) de la itala (ĝenova) kantaŭtoro Ivano Alberto Fossati, konata kiel Ivano Fossati
it.wikipedia.org/wiki/Ivano_Fossati
(ne estas pri li Vikiedia paĝo en Esperanto),
aŭtoro de famaj kanzonoj, el kiuj unu (“Pensiero stupendo”), sukcesigita en 1978 de Patty Pravo
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/09/patty-pravo/
estis tradukita al Esperanto de Giuseppe Castelli kun la titolo “Ideo mirinda”.
Mi transskribas ĝian tekston, en la itala kaj en Esperanto, kaj aldonas portreton de Fossati.
En alia okazo mi prezentos plian kanzonon de Fossati tradukitan al Esperanto de Giuseppe Castelli, “Italiani d’Argentina” (Italoj argentinaj).
PENSIERO STUPENDO
Parole di Ivano Fossati
Musica di Oscar Prudente
www.youtube.com/watch?v=fA5bBHjzW64
E tu
E noi
E lei
Fra noi
Vorrei
Non so
Che lei
O no
Le mani
Le sue
Pensiero stupendo
Nasce un poco strisciando
Si potrebbe trattare di bisogno d’amore
Meglio non dire
E tu
E noi
E lei
Fra noi
Vorrei
Vorrei
E lei adesso sa che vorrei
Le mani le sue
Prima o poi
Poteva accadere sai
Si può scivolare se così si può dire
questioni di cuore.
Pensiero stupendo
Nasce un poco strisciando
Si potrebbe trattare di bisogno d’amore
Meglio non dire
E tu
E noi
E lei
Fra noi
Vorrei
Vorrei
E lei adesso sa che vorrei
le mani le sue
E poi un’altra volta noi due
Vorrei per amore o per ridere
Dipende da me
E tu ancora
E noi ancora
E lei un’altra volta fra noi
Le mani questa volta sei tu e lei
E lei a poco a poco di più, di più
Vicini per questioni di cuore
Se così si può dire
Dirò
E tu ancora
E noi ancora
E lei un’altra volta fra noi
Fra noi fra noi.
Pensiero stupendo
Nasce un poco strisciando
Si potrebbe trattare di bisogno d’amore
Meglio non dire
°°°°°
IDEO MIRINDA
Vortoj de Ivano Fossati
Muziko de Oscar Prudente
Trad. Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/pravo.html#IDEO%20MIRINDA
Kaj vi,
kaj ni,
kaj ŝi
ĉe ni.
La vol’ –
nur se –
la bol’
aŭ ne.
La manoj
de ŝi:
ideo mirinda,
iom rampa kaj blinda.
Eble jen la problemo:
la bezono de amo –
ŝanĝu la temon…
Kaj vi,
kaj ni,
kaj ŝi
ĉe ni.
La vol’,
la vol’,
kaj nun ŝi scias pri mia vol’.
La manoj
de ŝi:
jam tempis, ĉu?
Ja povis okazi, nu.
Forglita danĝero,
se ĉi tiel ni diru:
aferoj de koro.
Ideo mirinda,
iom rampa kaj blinda.
Eble jen la problemo:
la bezono de amo –
ŝanĝu la temon…
Kaj vi,
kaj ni,
kaj ŝi
ĉe ni.
La vol’,
la vol’,
kaj nun ŝi scias pri mia vol’.
La manoj
de ŝi
kaj jen alian fojon nur ni.
La vol’, ĉu pro amo ĉu por amuz’:
dependas de mi.
Kaj vi
ankoraŭ, kaj ni
ankoraŭ, kaj ŝi
alian fojon ĉe ni.
La manoj, jenan fojon de vi, kaj ŝi, kaj ŝi
po iomete, kaj pli, kaj pli.
Proksimaj pro aferoj de koro,
se ĉi tiel ni diru, ĉu ne?
Kaj vi
ankoraŭ, kaj ni
ankoraŭ, kaj ŝi
alian fojon ĉe ni,
ĉe ni, ĉe ni.
Ideo mirinda,
iom rampa kaj blinda.
Eble jen la problemo:
la bezono de amo –
ŝanĝu la temon…
Jam tempis, ĉu?
Ja povis okazi, nu.
Forglita danĝero,
se ĉi tiel ni diru:
aferoj de koro.