Homoj

Claudio Baglioni

La 16-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1951) de la itala (roma) kantaŭtoro Claudio Baglioni

it.wikipedia.org/wiki/Claudio_Baglioni

(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)

fama precipe pro la kanzonoj “Questo piccolo grande amore” (Tiu granda malgranda amo) kaj “Poster” (Afiŝo), kaj konata pro siaj agadoj por socia akcelo (pro ĉi tiu lasta aspekto, en 2012 estis atribuita al li la Premio “Zamenhof – la voĉoj de la paco”, starigita de la Itala Esperanto-Federacio, pro lia dekjara sindevigo en la insulo Lampeduzo por favori la kulturan integriĝon inter malsamaj popoloj).

Ambaŭ menciitaj kanzonoj estis tradukitaj al Esperanto; mi transskribas “Questo piccolo grande amore”, en la itala kaj en la versio en Esperanto de Giuseppe Castelli.

Mi aldonas la kovrilon de la revuo “L’Esperanto” 2012-6, kun la sciigo de la premiado de Baglioni (Foto Michele Cafagna).


QUESTO PICCOLO GRANDE AMORE

www.youtube.com/watch?v=XB4a66X2QVE

 

Quella sua maglietta fina

tanto stretta al punto che mi immaginavo tutto

e quell’aria da bambina

che non gliel’ho detto mai ma io ci andavo matto

e chiare sere d’estate

il mare i giochi e le fate

e la paura e la voglia

di essere nudi

un bacio a labbra salate

il fuoco quattro risate

e far l’amore giù al faro…

ti amo davvero ti amo lo giuro…ti amo ti amo

davvero!

 

E lei

lei mi guardava con sospetto

poi mi sorrideva e mi teneva stretto stretto

ed io

io non ho mai capito niente

visto che ora mai non me lo levo dalla mente

Che lei lei era

un piccolo grande amore

solo un piccolo grande amore

niente più di questo niente più!

mi manca da morire

quel suo piccolo grande amore

adesso che saprei cosa dire

adesso che saprei cosa fare

adesso che voglio

un piccolo grande amore.

 

Quella camminata strana

pure in mezzo a chissacchè l’avrei riconosciuta

mi diceva “sei una frana”

ma io questa cosa qui mica l’ho mai creduta

e lunghe corse affannate

incontro a stelle cadute

e mani sempre più ansiose

di cose proibite

e le canzoni stonate

urlate al cielo lassù

“chi arriva prima a quel muro…”

non sono sicuro se ti amo davvero

non sono…non sono sicuro…

 

E lei

tutto ad un tratto non parlava

ma le si leggeva chiaro in faccia che soffriva

ed io

io non lo so quant’è che ha pianto

solamente adesso me ne sto rendendo conto

Che lei lei era

un piccolo grande amore

solo un piccolo grande amore

niente più di questo niente più

mi manca da morire

quel suo piccolo grande amore

adesso che saprei cosa dire

adesso che saprei cosa fare

adesso che voglio

un piccolo grande amore…

 

 

TIU GRANDA MALGRANDA AMO

Claudio Baglioni, trad. Giuseppe Castelli

ht

 

Ŝia T-ĉemiz’ maldika

kaj mallarĝa, tiom ke eblis diveni ĉion…

La mieno dolĉe pika

frenezigis min, sed mi neniam diris tion;

kaj la vesperoj someraj

kaj la ludoj ĉe-maraj,

la dezir’ kaj la timo ke ni estu solaj,

kisoj kun lipoj salaj kaj la ridoj ĉe fajro,

kaj ni ĉe la lumturo:

“Mi amas vin vere,

mi povas ja ĵuri,

mi amas vin vere, tutvere…”.

 

Kaj ŝi min rigardadis suspekteme,

poste ŝi ridetis kaj brakumis min fortege;

kaj mi povis nenion ajn kompreni,

se nun mi eksentas la konscion min kateni,

ke ŝi,

ŝi estis

granda malgranda amo,

simple granda malgranda amo, kaj ne pli

ol tio ĉi, ne pli;

mankas al mi mortige

tiu granda malgranda amo,

nun ke mi kapablus paroli,

nun ke mi kapablus ja roli,

nun ke mi volus grandan malgrandan amon.

 

Tiu ŝia paŝa stilo,

kiun inter ĉiu ajn kapablis mi rekoni…

Diris ŝi al mi “aĉulo”,

sed aferon tian ĉi neniam kredus oni;

kaj tiuj kuroj senspiraj

al la steloj falintaj,

manoj pli kaj pli hastaj kaj ŝuoj malsekaj,

kaj la kantoj mistonaj al ĉiel’ super ni,

kaj ĝis la muro vetkuri:

“Ne povas mi ĵuri

vin ami tutvere,

ne povas, ne povas mi ĵuri”…

 

Kaj ŝi tute subite eksilentis,

sed vidiĝis klare kiom tio ŝin turmentis;

kaj mi neniam aŭdis ŝian ploron,

kaj nur tiom poste mi rekaptas la memoron,

ke ŝi,

ŝi estis

granda malgranda amo,

simple granda malgranda amo, kaj ne pli

ol tio ĉi, ne pli;

mankas al mi mortige

tiu granda malgranda amo,

nun ke mi kapablus paroli,

nun ke mi kapablus ja roli,

nun ke mi volus grandan malgrandan amon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *