Homoj

Francesco Paolo Tosti

La 2-an de decembro estas la datreveno de la morto de la itala komponisto Francesco Paolo Tosti (1846-1916)
it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Paolo_Tosti
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
konata precipe kiel aŭtoro de la muziko de du famaj napolaj kanzonoj:
Marechiaro, laŭ teksto de Salvatore Di Giacomo

Salvatore Di Giacomo (Catarì)


‘A vucchella, laŭ teksto de Gabriele D’Annunzio

Gabriele D’Annunzio


kaj de la romanco Ideale.
​Malpli konataj estas liaj ceteraj tre multenombraj komponaĵoj: ĉar li vivis je la tempo de la Bela Epoko, kaj restadis longe en Britio (li eĉ fariĝis brita civitano), li komponis ofte laŭ francaj kaj anglaj tekstoj.
La tri cititaj famaj komponaĵoj ekzistas ankaŭ en Esperanta versio:
– Marechiaro, tradukita de Luigi Minnaja kaj de Nicolino Rossi (Marekjaro);
– ‘A vucchella, tradukita de Nicolino Rossi (La buŝeto);
– Ideale, tradukita de Luigi Minnaja (Idealo).
Mi transskribas la tekston en la napola kaj en Esperanto de ‘A vucchella (La buŝeto), kaj aldonas:
– la frontpaĝon de la partituro de ‘A vucchella;
– la kovrilon de la muzika kasedo de Valerio Mottola “Sub la Napola suno”, eldonita de la Napola Esperantista Grupo “Harmonio kaj progreso”, kiu enhavas la kanzonon.
Kuriozaĵo pri ĉi tiu “napola “kanzono: ambaŭ ĝiaj aŭtoroj (D’Annunzio kaj Tosti) ne estis napolanoj, sed aprutianoj (cetere, iam Aprutio estis parto de la Napola Regno).


‘A VUCCHELLA
versi di Gabriele D’Annunzio – musica di Francesco Paolo Tosti

Si’ comm’a nu sciurillo…
tu tiene na vucchella,
nu poco pucurillo,
appassuliatella.

Méh, dammillo, dammillo,
è comm’a na rusella…
dammillo nu vasillo,
dammillo, Cannetella!

Dammillo e pigliatillo
nu vaso… piccerillo
comm’a chesta vucchella
che pare na rusella…
nu poco pucurillo
appassuliatella…

LA BUŜETO
Vortoj de Gabriele D’Annunzio – muziko de Francesco Paolo Tosti
trad. Nicolino Rossi
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#LA%20BUSXETO

‘Stas vi do eta floro
kun buŝo eta eta
kaj iom da koloro
petale velkopreta.

Ho, min kisu, min kisadu,
jen kis’ kiel rozeto,
min kisu, min banadu
per kisoj, Karmeneto.

Jen kisoj, kisopreto,
jen eta ĉi kiseto,
jen eta ĉi kiseto,
ja kiel ĉi buŝeto,
ĉar ŝajnas ĝi rozeto
nur iom iomete
petale velkopreta

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *