Eventoj

Flugo super Vienon

La 9-a de aŭgusto 2018 estas la unuajarcenta datreveno de la “volo su Vienna” (flugo al Vieno, aŭ flugo super Vienon) de la 9-a de aŭgusto 1918 it.wikipedia.org/Wiki/Volo_su_Vienna (ne estas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto) de aviadila eskadro gvidita de Gabriele D’Annunzio (1863-1938) Gabriele D’Annunzio ​demonstracia flugo super la aŭstrian ĉefurbon dum la unua… Legu plu Flugo super Vienon

Homoj

Modesto della Porta

La 21-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1885) de la itala poeto Modesto Della Porta (1885-1938), it.wikipedia.org/wiki/Modesto_Della_Porta vivinta en la urbeto Guardiagrele (en la centr-itala regiono Abruzo), kaj verkinta en abruza dialekto (pli precize: en unu el la multaj abruzaj dialektoj). Renato Corsetti tradukis al Esperanto du liajn sonetojn, publikigitajn en… Legu plu Modesto della Porta

Homoj

Giovanni Verga

La 27-an de januaro estas la datreveno de la morto (en 1922) de la itala (sicilia) verkisto kaj dramisto Giovanni Verga (1840-1922) it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Verga eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Verga ​(la Vikipedia paĝo en Esperanto estas tute sencela, ĉar ĝi limiĝas listigi la titolojn de la verkoj, sen vivpriskribo, kaj sen mencio de la tradukoj al Esperanto), fama precipe pro: –… Legu plu Giovanni Verga

Homoj

Alfredo Panzini

La 31-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1863) de la itala (romanja) verkisto, eseisto kaj vortaristo Alfredo Panzini (1863-1939) it.wikipedia.org/wiki/Alfredo_Panzini (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) konata, pli ol pro siaj rakontaj libroj (aparte: “Xantippe”, “Mi serĉas edzinon!”, “Ronda estas la mondo”, “La Madono de Panjo”) kaj pro siaj… Legu plu Alfredo Panzini

Homoj

Francesco Paolo Tosti

La 2-an de decembro estas la datreveno de la morto de la itala komponisto Francesco Paolo Tosti (1846-1916) it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Paolo_Tosti ​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), konata precipe kiel aŭtoro de la muziko de du famaj napolaj kanzonoj: Marechiaro, laŭ teksto de Salvatore Di Giacomo Salvatore Di Giacomo (Catarì) ‘A vucchella, laŭ teksto de… Legu plu Francesco Paolo Tosti

Homoj

Armand Su

La 23-an de septembro estas la datreveno de la morto (en 1990) de la ĉina poeto Sü Chéngzöng, konata kiel Armand Su (1936-1990) eo.wikipedia.org/wiki/Su_Armand ​vivinta en la urbo Tien-Tsin (hodiaŭ Tianjin), kie tiuepoke (1901-1943) estis itala koncesio (posedaĵo) it.wikipedia.org/wiki/Tientsin#Concessione_italiana ​Nekredeble kapabla mastri multajn lingvojn (krom la ĉina, la italan, Esperanton, la francan kaj la rusan),… Legu plu Armand Su

Eventoj

Sezona migrado

Se, en Italio, oni ekdiras: “Septembro…”, tuj leviĝas koruso el voĉoj kiu daŭrigas: “migru ni. Sezon’ konvenas”, kompletigante la komencan verson de la poeziaĵo de Gabriele D’Annunzio (1863-1938) “I pastori” – La paŝtistoj. Tiu poeziaĵo estas, laŭ mia opinio, la plej bela de D’Annunzio, kiu en ĝi flankenmetas la eposajn tonojn, parolante, kontraŭe, en amema… Legu plu Sezona migrado