Homoj

Giuseppe Cioffi

​La 3-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1901) de la napola muzikisto Giuseppe Cioffi (1901-1967)
(pri li ne ekzistas paĝoj de Vikipedio, eĉ ne en la itala aŭ en la napola)
aŭtoro, interalie, de fama komika kanzono “M’aggia curà” (Mi flegu min), tradukita al Esperanto de Nicolino Rossi kun bonega rezultato, malgraŭ la malfacilo reprodukti en alia lingvo, kaj konservante la ritmon, kelkajn esprimojn tipajn de la napola dialekto.
Mi transskribas la tekston en la napola kaj en Esperanto.
La kanzono estis registrita de Valerio Mottola en la kasedo “Sub la napola suno – itinero tra la napola kanzono” (prizorgita de la esperantista Grupo “Harmonio kaj Progreso”), kies kovrilon (kun enhavtabelo) mi aldonas.


M’AGGIA CURÀ
Parole di Egidio (Gigi) Pisano, musica di Giuseppe Cioffi

M’aggia cura’ maggi’a cura’
‘miez’a ‘sta capa na cosa pesante pesante me sento
mi fermo qua mi fermo là
e a squarciagola mi metto a contare da uno a trecento!
È pazzo ‘o ‘i’!…È pazzo ‘o ‘i’!
‘A gente dice: Fuite, fuite!
(…)
Comme mme pesa ‘sta capa, neh!
Comme mme pesa ‘sta capa, neh!
Aiza! Ched è?
Aiza! Ched è?
‘A capa me pesa, neh’!

M’aggia cura’…m’aggia cura’!
Oggi il dottore mi ha detto:“Mio caro, vuje state ‘nguajato!
Venite qua toccate qua”
e, areta capa, na specie ‘e na palla ‘e tenni’s ha truvato…
È tosta ‘a ‘i’!…
Ah, comm’e’ tosta ‘sta palla ‘e tenni’s
Il viso del folle l’ho fatto per te…
‘A capa cu ‘a palla la tengo pe’ te!
(…)

MI FLEGU MIN
Vortoj de Egidio (Gigi) Pisano, muziko de Giuseppe Cioffi
trad. Nicolino Rossi
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#MI%20FLEGU%20MIN

Kiel min premas ĉi kapo, jen,
kiel min premas ĉi kapo, jen,
ho ho, kia pen’, ho ho, kia pen’ –
min premas ĉi kapo, jen.

Mi flegu min, mi flegu min,
meze de l’ kapo jen aĵon prempezan, prempezan mi sentas,
mi haltas for, mi haltas ĉi,
kaj tutagorĝe mi ekas kantadi de nul ĝis tricento,
li folas jes, li folas jes,
la gento diras: ni fuĝu sen ĉes’,
mienon de l’ fola mi faris pro vi,
mi forvendis tricenton da ĉaroj,
mi forvendis tricenton da domoj,
vizaĝon de l’ fola mi faris pro vi.

Kiel min premas ĉi kapo, jen, ……. (refrene)

Mi flegu min, mi flegu min,
nun la doktoro min diris: ho, kara, ne estu trankvila,
rigardu ĉi, ektuŝu ĉi,
kaj post la kapo li trovis pilketon teniso-similan,
ĝi duras jes, ĝi duras jes,
ho kiom duras ĉi bul’ por tenis’,
vizaĝon de l’ fola mi faris pro vi,
la kapon kun bulo mi havas pro vi,
mi forvendis tri bildojn, kaj skizon
kaj kvar plumojn el strut’ kaj tapiŝon,
vizaĝon de l’ fola mi faris pro vi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *