Homoj

Francesco Paolo Tosti

La 2-an de decembro estas la datreveno de la morto de la itala komponisto Francesco Paolo Tosti (1846-1916) it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Paolo_Tosti ​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), konata precipe kiel aŭtoro de la muziko de du famaj napolaj kanzonoj: Marechiaro, laŭ teksto de Salvatore Di Giacomo Salvatore Di Giacomo (Catarì) ‘A vucchella, laŭ teksto de… Legu plu Francesco Paolo Tosti

Eventoj · Lokoj

Marcinelle

La 8-an de aŭgusto 1956 okazis en Marcinelle (Belgio) mineja katastrofo it.wikipedia.org/wiki/Disastro_di_Marcinelle en kiu mortis 262 ministoj el 12 landoj: el ili, 136 estis italaj migrintoj, duone el Aprutio, la regiono de Ignazio Silone kaj de lia “Fontamara”. Ĉio komenciĝis la 20-an de junio 1946, per Interkonsento inter Italio kaj Belgio it.wikipedia.org/wiki/Protocollo_italo-belga Tuj post la… Legu plu Marcinelle