Homoj

Gianni Rodari

​La 23-an de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1920) de la itala verkisto, poeto, pedagogo kaj ĵurnalisto Giovanni Rodari, konata per la artista nomo Gianni Rodari (1920-1980)
it.wikipedia.org/wiki/Gianni_Rodari
eo.wikipedia.org/wiki/Gianni_Rodari
​specialiĝinta pri delikataj tekstoj por infanoj kaj knaboj, fama pro sia fantazio kaj lingva kreemo. Liaj verkoj estas tradukitaj al multegaj lingvoj, malgraŭ la malfacilaĵoj devenantaj el la oftaj vortludoj, kiuj ne estas memcelaj, sed strebas stimuli la fantazion.
Parolante pri li, Giulio Cappa skribas en “Literatura Foiro” 1981-69 (oktobro 1981), p. 13:
Gianni Rodari, nuntempe la plej ŝatata itala porinfana verkisto, en sia Gramatiko de fantazio, manlibro pri vigligo de fantazio ĉe lernejanoj, skribis: Vorto, ĵetita hazarde en la menson, kvazaŭ ŝtono en lageton, kaŭzas ondojn ĉe la surfaco kaj ĉe la fundo, ĝi estigas senfinan serion da ĉenaj reakcioj. Ĝi implikas en sia falo sonojn kaj bildojn, analogiojn kaj rememorojn, signifojn kaj revojn. Tiu moviĝo rilatas al spertoj kaj memoro, al fantazio kaj nekonscio. Ĝin komplikas tio ke la menso mem ne ĉeestas pasive la prezentaĵon sed ĝi daŭre intervensas, por akcepti kaj rifuzi, por kunligi kaj cenzuri, por konstrui kaj detrui.
​La temo estis reprenita kaj plivastigita de Giulio Cappa, en la kadro de komparo inter diversaj aŭtoroj, en numero 1982-75 (oktobro 1982) de “Literatura Foiro”, paĝoj 3-9, sub la titolo “Rilatoj inter lingva kaj literatura kreemoj”.
En Esperanto ekzistas la versio de tri pecoj de Gianni Rodari:
​- la ĉarma poeziaĵo “Il paese dei bugiardi” – La lando de mensoguloj, trad. Nicola Ruggiero;
​- la rakonto “Martino Testadura” – La vojo kondukanta nenien, trad. Viglo (Giuseppe Valente), el la bulteno de la Triesta Esperantista Asocio;
​- la rakonto “Il giovane gambero” – La juna kankro, trad. Viglo (Giuseppe Valente), el la bulteno de la Triesta Esperantista Asocio.
​Krome, en la numero de novembro 1995 de “Esperanto de UEA”, p. 181, Michela Lipari deklaras, ke ŝi havas “en la tirkesto” proprajn tradukaĵojn el Gianni Rodari.
​Mi transskribas la poeziaĵon “Il paese dei bugiardi” – la Lando de mensoguloj, en la itala kaj en Esperanto, kaj aldonas portreton de la verkisto.


IL PAESE DEI BUGIARDI

C’era una volta, là
dalle parti di Chissà,
il paese dei bugiardi.
In quel paese nessuno
diceva la verità,
non chiamavano col suo nome
nemmeno la cicoria:
la bugia era obbligatoria.

Quando spuntava il sole
c’era subito una pronto
a dire: “Che bel tramonto!”
Di sera, se la luna
faceva più chiaro
di un faro,
si lagnava la gente:
“Ohibò, che notte bruna,
non ci si vede niente”.

Se ridevi ti compativano:
“Poveraccio, peccato,
che gli sarà mai capitato
di male?”.
Se piangevi: “Che tipo originale,
sempre allegro, sempre in festa.
Deve avere i milioni nella testa”.
Chiamavano acqua il vino,
seggiola il tavolino
e tutte le parole
le rovesciavano per benino.
Fare diverso non era permesso,
ma c’erano tanto abituati
che si capivano lo stesso.

Un giorno in quel paese
capitò un povero ometto
che il codice dei bugiardi
non l’aveva mai letto,
e senza tanti riguardi
se ne andava intorno
chiamando giorno il giorno
e pera la pera,
e non diceva una parola
che non fosse vera.

Dall’oggi al domani
lo fecero pigliare
dall’acchiappacani
e chiudere al manicomio.
“È matto da legare:
dice sempre la verità”.
“Ma no, ma via, ma va’…”.
“Parola d’onore:
è un caso interessante,
verranno da distante
cinquecento e un professore
per studiargli il cervello…”.
La strana malattia
fu descritta in trentatre puntate
sulla “Gazzetta della bugia”.

Infine per contentare
la curiosità
popolare
l’Uomo-che-diceva-la-verità
fu esposto a pagamento
nel “giardino zoo-illogico”
(anche quel nome avevano rovesciato…)
in una gabbia di cemento armato.

Figurarsi la ressa.
Ma questo non interessa.
Cosa più sbalorditiva,
la malattia si rivelò infettiva,
e un po’ alla volta in tutta la città
si diffuse il bacillo
della verità.
Dottori, poliziotti, autorità
tentarono il possibile
per frenare l’epidemia.
Macché, niente da fare.
Dal più vecchio al più piccolino
la gente ormai diceva
pane al pane, vino al vino,
bianco al bianco, nero al nero:
liberò il prigioniero,
lo elesse presidente,
e chi non mi crede
non ha capito niente.

Gianni Rodari

LA LANDO DE MENSOGULOJ

Estis jam, tie
en la loko de Kie,
lando de mensoguloj.
En tiu lando neniulo
diris la veron,
oni nomis laŭ sia nomo
ankaŭ ne la cikorion:
estis deviga la mensogo.

Ĉe la sunleviĝo
estis iu tuj preta
kiu diris: “Kia bela sunsubiro!”.
Vespere, se lunlumo
brilegis pli
ol lumturo
popolo plendis:
“Uhj do, kia obskura nokto,
oni nepre nenion vidas”.

Se vi ridis oni vin kompatis:
“Mizerulo, domaĝe,
kio malbono okazis
al li?”
Se vi ploris: “Kia ulo originala,
ĉiam bonhumora, ĉiam jubila.
Eble li havas amason da mono”.
Oni nomis akvo la vinon,
seĝo la tablon
kaj ĉiujn vortojn
oni inversigis kiel decis.
Ne estis permesita fari alimaniere,
kaj ĉiuj tiom kutimiĝis
ke ili same interkompreniĝis.

Iun tagon en tiu lando
hazarde alvenis povrulo
kiu neniam legis
la kodon de mensoguloj,
kaj li ĉirkaŭvagadis
sen iu prikonsidero
nomante tago la tagon
kaj la piron piro,
kaj ne diris unu vorton
kiu ne estus vera.

De hodiaŭ al morgaŭ
oni faris kapti lin
fare de hundokaptisto
kaj enfrenezulejgi lin.
“Li estas tutfreneza:
diras ĉiam la veron”.
“Ja ne, nu ja, nu iru…”
“Je l’honorvorto: li estas
vere kazo tre interesa,
kvincent kaj unu profesoroj
venos de malproksime
por studi lian cerbon…”
La strangan malsanon
oni priskribis en tridek tri partoj
en la “Gazeto de la mensogoj”.

Finfine por kontentigi
popolan
scivolemon
oni laŭpage eksponis
Homon-kiu-diris-la-veron
en la “zoo-nelogika ĝardeno”
(oni reversis ankaŭ tiun nomon)
en kaĝo de ferbetono.

Imagu al si la svarmon.
Sed tiu ĉi ne interesu.
Estu pli gapiga afero,
ke malsano infekta montriĝis
kaj iom post iom
en la tuta urbo diseliĝis:
la bacilo de la vero.
Doktoroj, policistoj, aŭtoritatoj
faris sian plejeblon
por bremsi epidemion.

Ja ne, nenio farebla.
De la plej maljuna ĝis la plej eta
la uloj ja fine nomis
pano la panon kaj vino la vinon,
blanko la blankon kaj nigro la nigron:
la kaptiton ili liberigis,
kaj lin prezidanto elektis;
tiuj kiuj ne kredas al mi
nenion komprenis pri tiu ĉi.

Gianni Rodari, trad. Nicola Ruggiero

Unu penso pri “Gianni Rodari

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *