Homoj

Maurizio Maggiani

La 1-an de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1951) de la itala verkisto kaj ĵurnalisto Maurizio Maggiani
it.wikipedia.org/wiki/Maurizio_Maggiani
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
​La volumo de Carlo Minnaja “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj” (eld. EVA, Venafro 2013), entenas biografian prezenton (paĝo 191) kaj la version en Esperanto (de Michela Lipari) de du eroj:
– “2000” (paĝo 192);
– “La haveno de Ĝenovo” (paĝoj 193-195).
​Mi transskribas la prezenton, kaj aldonas:
– la kovrilon de la volumo;
​- malnovan bildon de la haveno de Ĝenovo.


MAURIZIO MAGGIANI

Li naskiĝis en Castelnuovo Magra, en 1951, en kamparana familio, kiu baldaŭ translokiĝis al La Spezia. Tie Maggiani studis ĝis la atingo de elementinstruista diplomo. Post multaj metioj, teknikisto, fotisto, kameraisto, vendisto de artaĵoj, libroj, hidraŭlikaj pumpiloj, li sin dediĉis al ĵurnalismo, literaturo, historio. Ĉiam scivolema pri naturo kaj socio, gajninto de sennombraj premioj, inter kiuj Viareggio, Campiello, Strega, li aperas en intervjuoj, literaturaj festivaloj, televido. Kiel ĵurnalisto li prizorgas kulturajn rubrikojn kaj, kunlabore kun eldonejo Feltrinelli, li publikigas podkaston. Anarkiisma laŭ politika filozofio (kaj anarkiistoj rolas en liaj romanoj), liaj verkoj, aperantaj proksimume unu je ĉiu dua jaro, estas kolekto de historioj kaj legendoj diverstempaj kaj diverslokaj kiuj interplektiĝas. Li ankaŭ rakontas pri la streĉo kaj fizika kaj psikologia ŝuldita al grava trafikakcidento kiu igis lin senmova dum tri jaroj. Fonas ĉiam Ĝenovo, la pejzaĝo kaj la historio de Ligurio kaj de la teritorioj tute proksimaj al ĝia orienta limo.
En 2010 li liberigis ĉiujn siajn produktaĵojn, distribueblajn nun laŭ la sistemo copyleft.
El: Carlo Minnaja, “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”, p. 190

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *