Homoj

Jean Cocteau

La 5-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1889) de la franca poeto, desegnisto, verkisto kaj reĝisoro Jean Maurice Eugène Clément Cocteau (pli simple konata kiel Jean Cocteau, 1889-1963)
it.wikipedia.org/wiki/Jean_Cocteau
eo.wikipedia.org/wiki/Jean_Cocteau
​fama precipe pro la teatraĵo La voix humaine (La homa voĉo, 1930)
it.wikipedia.org/wiki/La_voce_umana
eo.wikipedia.org/wiki/La_homa_vo%C4%89o
En Esperanto estas tradukitaj:
– La Voix humaine (La homa voĉo), trad. Roger Bernard;
– La machine infernale (La fatomaŝino), trad. Georgo Lagrange, Pisa, Edistudio 1979 fr.wikipedia.org/wiki/La_Machine_infernale
– Le bel indifférent (La bela indiferentulo), redukto el La voix humaine
fr.wikipedia.org/wiki/Le_Bel_Indiff%C3%A9rent
Ĉiuj tri verkoj estis surscenigitaj (“La homa voĉo” eĉ trifoje, dum Universalaj Kongresoj; recenzoj estis publikigitaj en “Esperanto de UEA” 1961-9, p. 149 pri Harrogate/ Britio, kaj en “Esperanto de UEA” 1963-9, p. 146, pri Sofio/ Bulgario).
Mencio de la libro “La fatomaŝino” aperis en “Esperanto de UEA” 1996-12, p. 205.
Interesa intervjuo de Giorgio Silfer al Jana Flego Ravšelj (vidvino de la aktoro kaj reĝisoro Srdjan Flego), interalie pri la spertoj kun la teatro de Cocteau, aperis en “Literatura Foiro” 1991-129, p. 21-23; kaj ampleksa spaco al la teatraj verkoj de Cocteau estas dediĉita de la “Historio de la Esperanta Literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.
​Mi transskribas la recenzon de 1961 (de William Auld), kaj aldonas:
​- du portretojn de Cocteau, respektive en juna kaj en maljuna aĝo;
– la francan poŝtmarkon desegnitan de Cocteau en 1961, kun la bildo de “Marianne” (simbolo de Francio) interpretita en originala maniero;
​- karton el Harrogate (Britio) de la 11-a de aŭgusto 1961, kun la speciala poŝtostampo pro la Universala Kongreso de Esperanto kaj la Internacia Arta Festivalo; la bondeziroj por baldaŭa resaniĝo adresitaj al mi de familio Minnaja kaj de profesorino Catina Dazzini ŝuldiĝas al la fakto ke, kelkajn semajnojn pli frue (la 5an de julio 1961), mi estis trapasinta seriozan stratakcidenton en Jugoslavio, dum mi petveturis – mi havis 19 jarojn kaj malmulte da mono – por atingi esperantistan junularan laborkampon en Makedonio, engaĝitan en la konstruo de la nord-suda aŭtostrato titolita “Bratsvo-Jedinstvo”/ Frateco-Unueco, nomo kiu hodiaŭ sonas strange, konsidere de la postaj jugoslavaj okazaĵoj. En tiu akcidento, rompiĝis mia suba makzelo, kaj mi restis du monatojn kun la dentoj kunkudritaj (iel oni divenas tion el la aldonita foto, farita en la Polikliniko de Zagrebo la 20-an de julio 1961).


(William Auld, “Esperanto de UEA”, 1961-9, p.149)
Ĵaŭdon, la 10an de aŭgusto, 1961: LA HOMA VOĈO, unuakta teatraĵo de Jean Cocteau, kaj RESPEKTINDA P. de Jean-Paul Sartre, ambaŭ en traduko de Roger Bernard, prezentitaj de la Internacia Arta Teatro.
Mi estas en kelka embaraso. Kelkfoje tro facile fluis laŭdvortoj pri Esperantaj aranĝoj. La publiko avidas recenzojn pli kritikemajn; sendube la aktoroj de la Internacia Arta Teatro danke akceptus helpemajn sugestojn. Pasis apenaŭ unu horo de kiam falis la kurteno post prezento de “La Homa Voĉo” kaj “La Respektinda P…”, kaj tiun tempon mi utiligis cerbumante por trovi kritikindan punkton en la prezentado. Pardonpete, mi malsukcesis. La elekto de la prezentotaj pecoj estis perfekta; precipe “La Respektinda P…”, kun sia neta sinteno al la interrasa krueleco kaj al la fariseismo, estis tre taŭga ĝuste por nia internacia publiko. La tradukoj en Esperanton de Roger Bernard estis mirindaĵoj de flua, natura kaj sorĉe bela parolado; dum la prezentado oni (kio signiifas ne nur la subskribanto sed ankaŭ multaj aliaj poste alparolitaj) tute forgesis, ke la lingvo uzata estas Esperanto, ia “artefarita dua lingvo”, sed streĉe sekvis la okazaĵojn kvazaŭ en “lingvo ensorbita kune kun la patrina lakto”. Tio ŝuldiĝis kompreneble ankaŭ al la aktoroj, ĝisostaj esperantistoj, kies enroliĝo estis tute konvinka, centprocenta kaj – se temas pri profesia kapablo – nepre sur la unua rango. Se ni aldonas, ke la enscenigo,
rekvizitoj kaj ĉiuj teĥnikaĵoj estis tiel same unuarangaj, restas jam nenio, kion oni povus malfavore kritiki.
La aliaj rolintoj pardonu al mi, se mi aparte laŭdas la du aktorinojn, Jana Ravselj kaj Eta Bartolazzi. “La Homa Voĉo” de Cocteau estas granda fortostreĉo por la sola rolantino; resti sola sur la scenejo dum 45 minutoj, ne enuigante la rigardantojn sed male tenante streĉe ilian intereson seninterrompe – tio estas unu el la plej malfacilaj taskoj al kiuj povas alfronti aktorino. Tute sincere mi ne atendis, ke f-ino Ravselj pri tio povos sukcesi, kaj same sincere mi kun la plej granda plezuro raportas, ke ĝuste tion ŝi tamen sukcesis fari. Diri ke ŝi estas gratulinda estas jam tro pale esprimite.
La rolo de Lizzie en “La Respektinda P…” de Sartre estas alia tute malfacila rolo; iasence de ŝia sukceso dependas la sukceso de la dramo, ĉar unu falsa tono, unu malfeliĉa movo, kapablus detrui la dinamismon de la dilemo. La rolado de Eta Bartolazzi estis pli ol senriproĉa: ĝi estis virtuoze majstra – mi opinias, ke ne superebla. Sed tio jam ŝajnas maljusta al la aliaj. Mi ripetas: ĉiu ludis tutperfekte, tutkonvinke, sian rolon, tiel ke la tuta prezentado estis ne forgesebla sperto por ĉiu alestanto.
Por ĉiu alestanto. Jes, fine mi trovis mian kritikindan punkton. Mi profunde bedaŭras, ke alestis tiel relative malmultaj el la publiko. Mi taksas ke ĉeestis malpli ol unu kvarono – certe ne pli – el la kongresanaro. Nu, la aliaj maltrafis belan travivaĵon; sed la afero iras pli profunden ol tio. Se, laŭ la vortoj de D-ro Lapenna, la esperantistoj ne scias ĝuste taksi la kulturajn valorojn kreitajn de Esperanto, ili fine sukcesos pereigi nian aferon. Se, per sia indiferenteco ili senkuraĝigos tiujn samideanojn, kiuj dediĉas elstarajn talentojn al plivalorigo de la internacilingva afero, tiaj homoj nin baldaŭ forlasos, kaj Esperanto estos tiom pli malriĉa. Ni havas vere altnivelan trupon de profesiaj geaktoroj. Espereble la famo pri ilia hodiaŭa grandioza prezentado tiel disvastiĝos, ke estontece ili estos subtenataj de la publiko laŭ iliaj efektivaj meritoj!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *