Homoj

Theodor Storm

La 4-an de julio estas la datreveno de la morto (en 1888) de la germana poeto kaj verkisto Theodor Storm (1817-1888)
it.wikipedia.org/wiki/Theodor_Storm
eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Storm
​La Vikipedia paĝo en Esperanto (al kiu mi sendas) listigas multnombrajn tradukojn de liaj verkoj; bedaŭrinde, funkcias nur unu el la retaj ligoj:
argiope.poezio.net/version?poem-id=-1&poet-id=630
​tamen tre riĉa.
​Mi pludiras ke la novelo “Immensee” (Imenlago) estis publikigita ankaŭ en “La Revuo” 1906-1907, I, paĝoj 356-370 kaj 411-422; kaj en “Esperanto de UEA” 1921-4, p. 66, aperis la mallonga poeziaĵo “Virina mano”, kiun mi trasnkribas.
​Mi aldonas portreton de Storm, desegnitan de Karl Bauer, kaj la federacigermanan poŝtmarkon de 1988 pro la jarcenta datreveno de la morto.


VIRINA MANO

Mi scias, ke neniu plenda vorto
trans viajn lipoj iam iras.
Sed, kion via buŝ’ silentas,
ĝin via pala mano diras.

La mano, kiun mi rigardas, montras
la etan trajton de doloro,
ki kuaj, ke en sendormaj noktoj
ĝi kuŝis su malsana koro.

Theodor Storm, trad. Walter Lippmann
(Esperanto de UEA 1921-4, p. 66)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *