Homoj

Jules Verne

La 24-an de marto estas la datreveno de la morto (en 1905) de la franca verkisto Jules Verne (1828-1905)
it.wikipedia.org/wiki/Jules_Verne
eo.wikipedia.org/wiki/Jules_Verne
fama pro siaj rakontoj aventuraj kaj sciencfikciaj, aparte:
– Voyage au centre de la Terre (Vojaĝo al la centro de la Tero)
– De la Terre à la Lune (De Tero al Luno)
– Les Enfants du capitaine Grant (La Geinfanoj de kapitano Grant)
– Vingt mille lieues sous les mers (Dudek mil leŭgoj sub la maroj)
– Le Tour du monde en quatre-vingts jours (Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj)
– L’île mystérieuse (La mistera insulo)
– Michel Strogoff (Miĥaelo Strogof)
En Esperanto ekzistas la tradukoj de:
– Voyage d’étude (Esplorvojaĝo), trad. István Ertl
– Le rayon vert (La verda radio), trad. Jeannine Vincent eo.wikipedia.org/wiki/La_verda_radio
– Le tour du monde en quatre-vingts jours (Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj), trad. Jean-Luc Tortel
– L’île mystérieuse (La mistera insulo), trad. Jerzy Wałaszek.
En la romano de 1869-1870 “Vingt mille lieues sous les mers” (Dudek mil leŭgoj sub la maroj), la ĉefrolulo, kapitano Nemo, uzas misteran lingvon, “belsonan, harmonian, flekseblan”; kelkaj vidas en tio antaŭsenton de Esperanto (estas konate, ke la imagopovo de Verne antaŭiris la tempojn koncerne multajn postajn elpensaĵojn kaj realigojn).
Sed estas io plia: kvankam ne esperantisto en strikta senco, Verne estis tre proksima al la Esperanto-movado.
El la ampleksa artikolo de Giorgio Silfer publikigita en Literatura Foiro 2015-273, paĝoj 6-11, mi ĉerpas ĉi tiujn informojn:
«Por serioza futurologo kiel li, la ideo de inventita lingvo internacia estis pli ol spontane alloga jam per si mem, ne malpli ol aliaj inventaĵoj kiuj progresigus la homaron. Sed li ankaŭ fizike renkontis iujn adeptojn de tiu ideo.
Loĝante ekde 1871 en Amiens, li vizitadis la hemerotekon de la loka Industria Societo, en kies aŭlo la 11an de januaro 1903 lia amiko Charles Tassencourt kunorganizis prelegon pri esperanto. Baldaŭ fondiĝis esperanto-klubo, kies honora prezidanto Verne konsentis esti.
Li eĉ promesis verki romanon kiu propagandos la lingvon. La romanon li ekverkis, sub la provizora titolo Voyage d’études, la 9an de julio 1903 mem.
…..
La aŭtoro haltas post kvar ĉapitroj, pro “malfacilaĵoj kaj malcertaĵoj”, en somero 1903. Du jarojn poste, la 24an de marto 1905, li mortos, maltrafante la Bulonjan kongreson».
Mi aldonas la bildojn de:
– la poŝtmarko eldonita de Meksikio en 1980 okaze de la 75-a datreveno de la morto;
– la monumento starigita en Amiens.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *