Homoj

Jan Hus

La 6-an de julio estas la datreveno de la morto (en 1415) de la ĉeĥa teologo kaj religia reformisto Jan Hus (Johano Hus, 1371-1415)
it.wikipedia.org/wiki/Jan_Hus
eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Hus
​iniciatinto de religia movado daŭre vivanta en Ĉeĥa Respubliko.
​Ekskomunikita de la katolika Eklezio en 1411 kaj kondamnita de la Koncilio de Konstanco, li estis vivbruligita, kaj fariĝis “nacia heroo” kiel ĉampiono de la lukto por nacia identeco kontraŭ germanigo (interalie, Hus enkondukis en siajn predikojn la uzon de la ĉeĥa lingvo anstataŭ la germana).
​Okaze de la sesjarcenta datreveno de tiu tragedia morto (2015), havis lokon en Prago ekumena liturgio de repaciĝo, en kiu intervenis, kiel speciala sendito de Papo Francisko, Kardinalo Miroslav Vlk, emerita Ĉefepiskopo de Prago (kaj esperantisto).
​Kiel raportite de la vatikana gazeto “L’Osservatore romano” de la 3-a/ 4-a de aŭgusto 2015, “En la preĝejo Sankta Maria de Tyn, en la malnova urbo, vidalvide al la statuo de Hus, la reprezentantoj de la ĉefaj kristanaj Eklezioj kaj konfesioj de Ĉeĥa Respubliko petis pardonon, en propra nomo kaj en tiu de iliaj eklezioj, pro la malbono farita en pasinteco rilate la aliajn, kaj preĝpetis la reciprokan pardonon; kaj ĉe la fino ili ĉiuj intersalutis per brakumo de paco kaj de amo”.
La Kardinalo parolis pri «granda historia paŝo, kiu kunigis nin kaj malfermis al ni la vojon por estonta kunlaboro», aldonante: «El malkonkorde prijuĝata persono – por katolikoj li estis herezulo, kiu devis esti kondamnita, por evangelianoj kaj poste por husanoj li estis sanktulo – Johano Hus fariĝis elemento de konkordo, en kies nomo ekumenismo estas faranta konkretajn paŝojn en Ĉeĥa Respubliko. Li estis, fakte, katolika sacerdoto, predikisto, klerega teologo, kiu klopodis renovigi la vivon de la Eklezio kaj la socio de sia tempo laŭ la Evangelio. Sed dum longa tempo lia figuro disigis la Ekleziojn kaj ankaŭ la socion, ofte metante ilin en reciprokan malpacon».
En la lastaj kvindek jaroj, la katolika Eklezio strebis analizi pli profunde lian vivon, lian instruon kaj lian agadon.
Jam fine de la dua Vatikana Koncilio Kardinalo Josef Beran, Ĉefepiskopo de Prago (ankaŭ li tre proksima al la Esperanto-movado), starigis la demandon. Dum la plena kunsido de la Koncilio li diris: «En mia Lando la katolika Eklezio suferas pro tio, kio en pasintenco estis farita en ĝia nomo kontraŭ la konscienca libereco, kiel ekzemple en la 15-a jarcento la morto sur ŝtiparo de magistro Johano Hus».
Johano Paŭlo la dua, okaze de sia vizito al Prago en 1990, asertis ke estas necese studi pli profunde la temon, «tiel ke ĉi tiu persono, kiu ŝirdividis la Ekleziojn kaj la nacion, fariĝu figuro kiu unuigas».
Dum la dua vizito en Ĉeĥa Respubliko en 1995 Papo Wojtyła plenumis plian paŝon, dirante: «Mi, kiel Papo de la romkatolika Eklezio, en la nomo de ĉiuj katolikoj petas pardonon pro ĉiuj maljustaĵoj plenumitaj rilate nekatolikojn en la malkvietaj tempoj de la historio de ĉi tiu nacio. Kaj samtempe mi certigas, ke la katolika Ekezio pardonas ĉion kion ĝiaj gefiloj trasuferis».
​Mi transskribas eltiraĵon el “Espero katolika” 1990-11 (el kiu evidentas, ke jam tiam la katolikaj esperantistoj pritraktis la tiklan temon kun granda senpartieco), kaj aldonas:
– foton de la monumento al Jan Hus en Prago, antaŭ la preĝejo Sankta Maria de Tyn;
– la unuatagan koverton (UTK) de la poŝtmarkoj honore al Jan Hus eldonitaj de la Ĉeĥoslovaka Poŝto en 1952;
​- foton faritan en 1994 okaze de la nomumo kiel Kardinalo de Mons. Vlk, mortinta antaŭ nelonge (de maldekstre: Antonio De Salvo, Filip Neri Mikulášek, Miroslav Vlk, Antonella Ruggeri Sarandrea, Duilio Magnani, Carlos Musazzi).


La Granda Skismo de Okcidento finiĝis en 1417 per agnosko de Marteno la 5-a kiel ununura papo. Sed la papa aŭtoritato jam ne plu estis sendiskuta, kiel pruvas (ekzemple) la ribelo de la ĉeĥa Johano Hus, pastro, filozofo kaj teologo de la universitato de Prago. Li akre denuncis la riĉaĵojn de la pastraro, kaj deklaris, ke la suverenoj rajtas sekularigi (= konfiski) la ekleziajn posedaĵojn. Rilate la kredon li instruis, ke ties ununura bazo estas la Biblio: la tradicio estas nur normo, la unuarangeco de la papo estas mensogo de Antikristo, kaj la tuta pastraro estas agentoj de la diablo. En la kristana kredo Hus forigis la sakramentojn de pekkonfeso, konfirmacio, kaj sanktoleado; li kondamnis la kulton al la sanktuloj kaj la indulgencojn.
Reage al tio, papo Inocenco la 7-a ordonis al la ĉefepiskopo de Prago malpermesi ke Hus prediku, sed tio nur plialtigis lian prestiĝon. Johano Hus volis prezenti sin al la Koncilio kunveninta en Konstanco. Li ja konsciis, ke se li ne konvinkos la asembleon de la katolikaj episkopoj, li pereos. Fakte la Koncilio kondamnis lin kiel herezulon, kaj li estis bruligita sur ŝtiparo en 1415.

(el “Espero Katolika” 11-12/1990)

TRADUZIONE:

Il Grande Scisma di Occidente finì nel 1417 con il riconoscimento di Martino V come unico papa. Ma l’autorità papale ormai non era più indiscussa, come dimostra (ad esempio) la ribellione del ceco Jan Hus, sacerdote, filosofo e teologo dell’Università di Praga. Egli denunciò aspramente le ricchezze del clero, e dichiarò che i sovrani avevano il diritto di secolarizzare (= confiscare) le proprietà ecclesiastiche. Riguardo alla fede, insegnò che il suo unico fondamento è la Bibbia: la tradizione è solo una norma, il primato del papa è una menzogna dell’Anticristo, e tutti gli ecclesiastici sono agenti del diavolo. Dalla dottrina cristiana Hus eliminò i sacramenti della confessione, della confermazione e dell’unzione; condannò il culto dei santi e le indulgenze.
Per reazione, papa Innocenzo VII ordinò all’Arcivescovo di Praga di proibire ad Hus di predicare, ma questo servì solo ad aumentare il suo prestigio. Jan Hus volle presentarsi al Concilio convocato a Costanza. Era consapevole che, se non avesse convinto l’assemblea dei vescovi cattolici, sarebbe stata la sua fine. In effetti il Concilio lo condannò come eretico, e fu arso sul rogo nel 1415.

(da “Espero Katolika” 11-12/1990)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *