Homoj

Franco Battiato

La 23-an de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1945) de la sicilia kantaŭtoro kaj komponisto Franco Battiato
it.wikipedia.org/wiki/Franco_Battiato
eklektika spirito, kies interesoj libere iras de la etna muziko ĝis tiu klera, de rokmuziko ĝis opero.
Unu el liaj kanzonoj, “Per Elisa”, estis tradukita al Esperanto de Giuseppe Castelli, kun titolo “Por Eliza”; mi ĝin transskribas, en la itala kaj en Esperanto.
Kuriozaĵo: Battiato naskiĝis en Komunumo, kiu ne plu ekzistas: en 1939 la tiama faŝista reĝimo, laŭ impulso de iu vicministro de Riposto (Catania/ Katano), unuecigis la Komunumojn Riposto kaj Giarre, kreante novan, pli ampleksan Komunumon nomitan Ionia (laŭ la Ionia Maro)
it.wikipedia.org/wiki/Giarre-Riposto
Ĝuste en Ionia (en la iama parto de Riposto) Battiato naskiĝis en 1945, ne multe antaŭ ol, pro la falo de faŝismo, reviviĝis dise Riposto kaj Giarre.
Riposto estas menciita 4 fojojn en la romano de Giovanni Verga “I Malavoglia”, tradukita al Esperanto kun la titolo “La Malemuloj” (mi aldonas ĝian kovrilon; mi ankaŭ aldonas koverton de 1979 kun la stampo de la Ŝtata Mezgrada Lernejo “Verga” de Giarre).
Antonio De Salvo

PER ELISA
(Parole di Franco Battiato e Carla Bissi/ Alice
Musica di Franco Battiato e Giusto Pio)

Per Elisa
vuoi vedere che perderai anche me
per Elisa
non sai più distinguere che giorno è
e poi non è nemmeno bella.

Per Elisa
paghi sempre tu e non ti lamenti
per lei
ti metti in coda per le spese
e il guaio è che non te ne accorgi.

Con Elisa
guardi le vetrine e non ti stanchi, lei
ti lascia e ti riprende come e quando vuole lei
riesce solo a farti male.

Vivere vivere vivere non è più vivere
lei ti ha plagiato, ti ha preso anche la dignità.
Fingere fingere fingere non sai più fingere
senza di lei ti manca l’aria.

Senza Elisa
non esci neanche a prendere il giornale
con me
riesci solo a dire due parole
ma noi un tempo ci amavamo.

Con Elisa
guardi le vetrine e non ti stanchi, lei
ti lascia e ti riprende come e quando vuole lei
riesce solo a farti male.

Vivere vivere vivere non è più vivere
lei ti ha plagiato ti ha preso anche la dignità.
Fingere fingere fingere non sai più fingere
senza di lei ti manca l’aria.

Vivere
non è più vivere
per Elisa
con Elisa

POR ELIZA
(Vortoj de Franco Battiato kaj Carla Bissi/ Alice
Muziko de Franco Battiato kaj Giusto Pio
Trad. Giuseppe Castelli)

Por Eliza
povas esti, ke vi malgajnos min.
Por Eliza
miksas sin la tagoj sen komenc’ aŭ fin’ –
kaj ŝi cetere eĉ ne belas.

Por Eliza
pagas ĉiam vi sen ia plendo,
por ŝi
vi enviciĝas ĉe la kaso:
domaĝe, vi tion ne rimarkas.

Kun Eliza
ne lacigas vin montrofenestroj – jen
ŝi pelas vin kaj tiras laŭ kaprica sia em’:
ŝi kapablas nur malboni.

Vivo – ĉu vivo? La vivo ne estas la vivo plu:
ŝi prenis eĉ vian dignon, ŝi perfidis vin.
Solu kun via naivo, kun via naivo plu,
manke de ŝi, manke de ŝi kaj sen aero.

Sen Eliza
vi ne eliras eĉ por la ĵurnalo,
kun mi
sole babiletas kun banalo,
ĉu ne? Sed iam ni nin amis…

Kun Eliza
ne lacigas vin montrofenestroj – jen
ŝi pelas vin kaj tiras laŭ kaprica sia em’:
ŝi kapablas nur malboni.

Vivo – ĉu vivo? La vivo ne estas la vivo plu:
ŝi prenis eĉ vian dignon, ŝi perfidis vin.
Solu kun via naivo, kun via naivo plu,
manke de ŝi, manke de ŝi kaj sen aero.

Vivo, ĉu
ne estas vivo plu?
Hu, por Eliza,
ho, kun Eliza.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *