Homoj

Goethe

La 22-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1832) de la germana verkisto, poeto kaj dramisto Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832)
it.wikipedia.org/wiki/Johann_Wolfgang_von_Goethe
pri kiu ekzistas ankaŭ bela paĝo de Vikipedio en Esperanto:
eo.wikipedia.org/wiki/Johann_Wolfgang_von_Goethe
Multaj verkoj de Goethe estis tradukitaj al Esperanto, inter kiuj la dramo “Iphigenie auf Tauris” (Ifigenio en Taŭrido),
eo.wikipedia.org/wiki/Ifigenio_en_Ta%C5%ADrido
tradukita de Zamenhof mem, kaj surscenigita dum la Universala Kongreso de Dresdeno en 1908 en la Dresdena Operdomo (temis pri la unua teatra prezentado en Esperanto fare de profesiaj aktoroj).
Skribas pri tiu okazaĵo James Rezende Piton:
Partoprenis Emanuel Reicher (1849-1924), de Lessing-teatro en Berlino, siatempe unu el la plej eminentaj aktoroj, kaj ankaŭ la aliaj rolantoj estis kapablaj profesiuloj, i.a. la filino de Reicher, Hedwiga (1884–1971). Ŝia vizaĝo estas i.a. videbla en statuo de Ifigenio sur la brakoj de bankisto Arnhold, en karikaturo de la aldonita poŝtkarto eldonita de S. Farges (Francio, 1911).
Produktiĝis porokaza poŝtkarto (aldonite) kun portreto de la saksa reĝo Frederiko Aŭgusto la 3-a (1865-1932), Alta Protektanto de la Kongreso, kaj de la reĝa Operdomo, kiel rememorigo pri tiu unua prezentado. Problemo okazis en la kompostado de la titolo “Lia Majesta Moŝto, la Reĝo”, ĉar anstataŭ “Lia” aperis “Sua”, kiu tute ne estas esperanta vorto. Pro koincido, tamen, tiu vorto havis precizan korespondon en la portugala kaj portugala estis la patrino de la reĝo, Maria Anna (1843-1884), Prinzessin von Braganza und Sachsen-Coburg und Gotha, Infantin von Portugal.

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *